Homoj

Petro kaj Paŭlo

La 29-a de junio, en Romo estas festotago, honore al ĝiaj Sanktaj Patronoj Petro kaj Paŭlo (ĝis 1977, tiu festo estis tutlanda:
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_01.htm#9 )
Espero katolika aperigis, en 1985, kvar artikolojn de Carlos Musazzi pri la “spuroj de la Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Romo”:
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_078.htm#8
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_09.htm#3
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_10.htm#5
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_11.htm#8
Mi transskribas romdialektan soneton (kun traduko al Esperanto de Umberto Broccatelli) de Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), pri la legenda epizodo “Domine quo vadis?” (Sinjoro, kien vi iras?) it.wikipedia.org/wiki/Quo_vadis%3F_(locuzione)
​Mi aldonas:
​- la unuatagan koverton (UTK) de la italaj poŝtmarkoj eldonitaj en 1961 memore al la deknaŭjarcenta datreveno de la alveno de Paŭlo al Romo;
​- la reproduktaĵon de bareliefo de Ambrogio Buonvicino (1552-1622) pri “La transdono de la ŝlosiloj al Petro”, kun la responda vatikana poŝtmarko de 1978;
​- la du vatikanajn poŝtmarkojn eldonitajn la 4-an de majo 2017 memore al la 1950-jara datreveno de la martirigo de Petro (krucumita kun la kapo suben) kaj Paŭlo (senkapigita, ĉar roma civitano). En la du poŝtmarkoj, de Daniela Fusco, videblas (krom la portretoj de la du Sanktuloj): en tiu pri Sankta Petro, la ŝlosiloj de la Sankta Seĝo (tamen, unu turnita suben memore al formo de martirigo), kaj koko memore al la forneo de Petro kaj al la mizerikordo de Kristo pri la homa malforteco; en tiu pri Sankta Paŭlo, libro (memore al liaj “Leteroj”) kaj glavo (alude al lia persekutado de la kristanoj, al lia senkapigo kaj al la forto de la Fido).


DOMMINE-COVATI

A Ddommine-covàti sc’è un ber zasso
piú bianco d’una lapida de latte,
cor un paro d’impronte de sciavatte,
che pareno dipinte cor compasso.

Llì un giorno, Ggesucristo annanno a spasso,
trovò ssan Pietro, che, ppe nun commatte
cor re Nnerone e st’antre teste matte,
lassava a Rroma er su’ Papato grasso.

“Dove vai, Pietro?” disse Gessucristo.
“Dove me pare”, er Papa j’arispose
come avería risposto l’Anticristo.

Io mò nun m’aricordo l’antre cose;
ma sso ccher zasso ch’io co st’occhi ho vvisto
Cristo lo siggillò cco le carcose.

Giuseppe Gioachino Belli

DOMINE, QUO VADIS?

Ĉe “Dòmine-kovati” unu ŝtono
pli blanka ol tabul’ laktokolora
stampitas per ŝu-paro surmarmora
kvazaŭ pentrite per artista kono.

Jesuo Kristo sur la voj’ al Romo
Sanktan Petron renkontis, kiu fora
lasis Papecon grasan pro l’ dolora
reĝado stultakapa de Nerono.

“Kien vi Petro?” diris Jesu-Kristo.
“Kien mi volas!”, jen respondis Papo,
kvazaŭ respondintus l’ Antikristo.

La ceteron ne havas mi en kapo
sed mi vidis de l’ ŝtono la ekziston,
Kriste signita per ŝuplando-frapo.

Giuseppe Gioachino Belli
trad. Umberto Broccatelli (13.9.2007)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *