Homoj

Alberto Rabagliati

La 27-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1906) de la itala kantisto kaj aktoro Alberto Rabagliati (1906-1974)
it.wikipedia.org/wiki/Alberto_Rabagliati
​famkonata inter la du mondmilitoj pro kanzonoj kaj filmoj, idolo de la tiutempaj italaj virinoj (oni devas pensi, ke Rabagliati gajnis konkurson kiel similulo de la virindelogisto Rodolfo Valentino
it.wikipedia.org/wiki/Rodolfo_Valentino
eo.wikipedia.org/wiki/Rudolph_Valentino
pri kiu mi aldonas la poŝtmarkon eldonitan en 1995).
​Mussolini ne ŝatis lin pro du kialoj: ĉar inter la admirantinoj de Rabagliati estis la amorantino de Mussolini mem, Claretta Petacci, kaj ĉar Rabagliati (kiu restadis kvar jarojn en Holivudo) kantis laŭ la “usona” stilo (li enkondukis en Italion ĵazon kaj svingmuzikon); tamen Mussolini toleris lin, ĉar inter liaj furoraĵoj estis la kanzono simbolo de la faŝisma naskokampanjo, “C’è una casetta piccina – Sposi” (Estas malgranda dometo – Geedzoj)

​De unu el la kanzonoj sukcesigitaj de Rabagliati (“Bambina innamorata”, vortoj de Alfredo Bracchi, muziko de Giovani D’Anzi)

ekzistas la versio en Esperanto (“Knabin’ enamiĝinta), kiun mi transskribas kune kun la itala teksto. La traduko estas mia, kaj mi petas kompaton pro ĝia malaltkvalita nivelo, sed oni devas konsideri ke kiam mi tradukis ĝin mi havis 16 jarojn, praktikis Esperanton de nuraj du jaroj, kaj precipe… mi estis enamiĝinta, kaj urĝe bezonis la tradukon por praktikaj celoj.
​Ĉiel ajn, la traduko havis la honoron esti akceptata en la meritplenan kolekton prizorgatan de Pierluigi Cinquantini
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#KNABIN%27%20ENAMIGXINTA
​eĉ se kun du malprecizaĵoj:
​- la kanzono ne estas de Sanremo, sed de 1934 (mi aldonas la kovrilon de la partituro: sufiĉas vidi la prezon, lirojn 1.50, por kompreni ke ĝi datiĝas de malnova epoko);
– la kanzono, efektive, estis lanĉita de Luciana Dolliver www.youtube.com/watch?v=fAjEr2_6lek
sed ĝi ne estas ŝia (la aŭtoroj estas Bracchi kaj D’Anzi), kaj ĝia sukceso ŝuldiĝas al Rabagliati (cetere, sonas strange aŭdi virinon kiu diras: “Bambina innamorata/ la bocca t’ho baciata” – “Knabin’ enamiĝinta/ surbuŝe mi vin kisis”; aŭ almenaŭ, tio aspektis strange en 1934).


BAMBINA INNAMORATA
(Parole di Alfredo Bracchi – musica di Giovanni D’Anzi)

Bambina innamorata
stanotte t’ho sognata
sul cuore addormentata
e sorridevi tu

Bambina innamorata
la bocca t’ho baciata
quel bacio ti ha destata
non lo scordare più

M’hai detto t’amo
voglio il tuo amor
risposi t’amo
con tutto il cuor

KNABIN’ ENAMIĜINTA
Vortoj de Alfredo Bracchi – muziko de Giovanni D’Anzi
trad. Antonio De Salvo
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#KNABIN%27%20ENAMIGXINTA

Knabin’ enamiĝinta,
ĉi nokton mi vin sonĝis
sur kor’ endormiĝinta,
kun dolĉa rid’ en buŝ’…

Knabin’ enamiĝinta,
en sonĝo mi vin kisis:
pro kiso vi vekiĝis…
Ne ĝin forgesu plu!

Vi diris: “Amo,
mi volas vin!”
Mi diris: “Amas
mi kore vin!”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *