Homoj

Courteline

La 25-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la franca verkisto Georges Victor Marcel Moinaux, konata per la pseŭdonimo Georges Courteline (1858-1929) it.wikipedia.org/wiki/Georges_Courteline
aŭtoro de ridigaj teatraĵoj kaj romanoj, kiuj mokas la altburĝan parizan societon (armeon, oficistaron, juĝistaron), kun tekstoj kiuj antaŭiras la teatron de absurdo.
En Esperanto ekzistas la traduko de “Monsieur Badin” (“Sinjoro Badin”), de R. Beck kaj Raymond Jean, pritraktanta la malagrablaĵojn de la geedza vivo (ĝi estas menciita en “La Revuo” 1906-1907, I, paĝo 524).
Krome, en la revuo “Esperanto de UEA” 1908-28 (aprilo 1908) estas publikigita la komedieto “La knabo malsana” (Le petit malade – Il bambino malato); kaj en “L’Esperanto” de FEI 1920-5,6 (majo-junio 1920), paĝoj 50-51, estas la komedieto “La nazo de Generalo Suifo” (Le nez du général Suif – Il naso del Generale Suif”), trad. Giovanni Della Savia.
​Mi transskribas ĉi tiun lastan, kaj aldonas portreton de Courteline.


LA NAZO DE GENERALO SUIFO (humoraĵo)
de GEORGO COURTELINE.

UNUA SCENO
Patrino — Aŭdu, Joĉjo! Hodiaŭ ĉe ni okazos vespermanĝo, jam vi tion scias. Ni havos multajn gastojn kaj, inter ili, Generalon Suifon, kiu havis sian nazon tranĉita per sabrobato en Tonkino. Nun, vi certe ne preterlasus, vidante la Generalon, ekkrii: Kia nazo! – Mi antaŭsciigas al vi tion, ke, se vi diros eĉ unu vorton al Generalo, vi ricevos, poste, kion vi estis meritinta! Sub neniu preteksto, komprenu!, vi parolos pri la nazo de Generalo Suifo, alie vi prenos vangfrapon, tiamaniere, ke via haŭto sangados!
Joĉjo (sesjara) — Ho! Vi ĉiam diras tiel, sed poste neniam sangigas min!
Patrino — Ne? Nu, ekprovu do paroli pri la nazo de Generalo Suifo kaj, poste, vi bone vidos ĉu ĝi ne sangados!
Joĉjo – Bone, bone, panjo, pri ĝi mi certe ne parolos!
Patrino — Mi bone konas vin, petolulaĉo ! Ŝajnas ke vi ĝuas farante domaĝon… tial ke mi neniam vidis infanon pli netolereblan ol vi! Pasintan tagon, ekzemple, kiam Kusek’aj tagmanĝis ĉe ni, ĉu vi ne forlasis manĝoĉambron, antaŭ ol ni sidiĝis, kaj per fingroj vi elprenis ĉiujn ĉerizojn, kiujn mi rezervigis por postmanĝo?
Joĉjo — Jes, sed antaŭe vi nenion diris al mi, tion ne fari!
Patrino — Kiamaniere mi povis supozi, ke vi estus farinta tion? Kaj, la pasintan dimanĉon, kiam venis ĉe nin oficestro de via patro, ĉu vi memoras, kion vi faris?
Joĉjo — Mi malplenigis bulkojn, elprenante ilian panmolaĵon!
Patrino — Jes, kaj poste vi senŝeligis la persikojn. Tion mi longtempe memoros! Persikoj tiel belegaj, kiujn mi pagis po kvindek centimoj, kaj kiujn mi tiel bone aranĝis sur kristalfruktujon meze de l’ tablo! Kaj kiam mi eniris en la manĝoĉambron por sidiĝi, kion mi vidis? Nur specojn da flavbuletoj, kiuj ŝvitis kiel hompiedoj! La sinjoreto profitis de l’ momento kiam mi lin ne vidis por senŝeligi la persikojn!
Joĉjo — Mi kredis bone fari tiamaniere! Mi supozis, ke oficestro certe estus al mi dirinta: — Kia kapabla infano! Kiel li estis ĝentila! Li eĉ senŝeligis por nin ne ĝeni!
Patrino — Vi estas «porko», jen kio vi estas! Kaj nun parolu do pri la nazo de Generalo Suifo, kaj vi vidos tion, kio al vi okazos!….
Joĉjo — Mi jam diris al vi: mi neniam parolos!

DUA SCENO
(Ĉiuj sidiĝas ĉe la tablo. Fino de l’ vespermanĝo. Multnombraj invititoj. Generalo Suifo okupas honorindan lokon flanke de la domestrino. Abundegan ventron, densajn lipharojn, insignojn de franca honorlegio, sed… kompletan mankon de nazo!
Joĉjo estis tre saĝa! Dum la tuta tagmanĝo li ne diris eĉ unu vorton, sed nur limigante sin rigardadi, per malkvietaj kaj mirigitaj okuloj, la lokon en kiu estus devinta troviĝi la nazo de l’ Generalo. Oni alportas kafon. Dum la silentado, kiu ĉiam akompanas verŝadon de 1’ kafo en la tasojn: Joĉjo (per forta voĉo) — Panjo, mi certe ne povis paroli pri la nazo de Generalo Suifo… ĉar li nazon ne havas!
El franca J. DELLA SAVIA
(L’Esperanto” 1920-5/6, p. 50-51)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *