Homoj

Margherita Guidacci

La 19-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1992) de la florenca poetino kaj tradukistino Margherita Guidacci (1921-1992)
it.wikipedia.org/wiki/Margherita_Guidacci
​Unu ŝia poeziaĵo (“Iniezione serale”) estis tradukita al Esperanto de Carlo Minnaja kun la titolo “Vespera injekto”, kaj estas publikigita (kune kun kritika enkonduko) en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF Koop 1990, paĝoj 225-226.
​Mi transskribas la poeziaĵon (en la itala kaj en Esperanto), kaj aldonas la kovrilon de la volumo.


INIEZIONE SERALE

Ecco il bianco drappello che semina la pace
in punta di siringa.

In un fruscio confuso
si levano i nostri demoni
e vanno ad aspettarci
un po’ più in là, verso l’alba.

Subentra un vuoto dirupato
come di febbre ad un tratto caduta.
La stanchezza è di piombo.
Ogni lancetta immota, verticale.

Come fu lieve la pungente grazia!
«Voltatevi di fianco, presto, è tutto».
E l’anima
più facilmente fu ammainata
di qualsiasi vela o bandiera.

Margherita Guidacci

VESPERA INJEKTO

Jen la blanka patrolo kiu dissemas pacon
sur pint’ de injektilo.

En susurad’ konfuza
leviĝas niaj demonoj
kaj iras nin atendi
iomete pli transen, al aŭroro.

Apika malpleno enmetiĝas
kvazaŭ de febro abrupte falinta.
Laceco estas plumba.
Ĉiu montril’ senmova, vertikala.

Kiel leĝeris la pikanta ĉarmo!
“Turniĝu flanke, en rapid’, jen ĉio”.
Kaj l’ anim’ pli
facile estis malhisita
ol ĉia velo ajn, aŭ ajna flago.

Margherita Guidacci, trad. Carlo Minnaja
(el “Enlumas min senlimo”, 1990, p. 225-226)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *