Homoj

Johano Bokaĉo

La 16-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1313) de la itala (toskana) verkisto, humanisto kaj filologo Giovanni Boccaccio (1313-1375), en Esperanto Johano Bokaĉo
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Boccaccio
eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Boccaccio
​unu el la tri “kolonoj” (kun Dante Alighieri kaj Francesco Petrarca) de la itala lingvo kaj literaturo, konata precipe pro la novelaro “Dekamerono”, kies enhavo naskis (ne nur en la itala) la terminon “boccaccesco”/ bokaĉeska (= malpruda).
​En Esperanto aperis:
– antaŭmilite, la novelo “Kikibjo”, trad. Rinaldo Orengo, en “L’Esperanto” 1923-3, paĝoj 48-49;
– antaŭmilite, pluraj eroj en la broŝuro “Anekdotoj pri Dante”, zorge de Elio Migliorini, laŭ la biografio de Dante verkita de Bokaĉo;
– laŭ la suplemento al la “Rivista italiana di Esperanto” 1931-8,9 (Aktoj pri la Kongreso de Padovo en 1931, paĝoj 213-214) traduka konkurso estis lanĉita de la Itala Katedro de Esperanto, sekve de kiu estis premiitaj la tradukoj de du noveloj de Bokaĉo, faritaj de Michele Arabeno kaj Vincenzo Musella (bedaŭrinde, mi ne trovis tiujn tradukojn);
– en “Literatura Mondo” 1935-6, p. 118, artikoleto titolita “Boccaccio: pri la virina beleco”;
– en 1987, tri noveloj el Dekamerono (tradukitaj de Amerigo Luigi Reni kaj Gaston Waringhien), en la “Itala Antologio”, paĝoj 92-113;
– en 1995, tuta volumo (unuaj tri tagoj de Dekamerono) zorge de Perla Martinelli, Gaston Waringhien kaj Giulio Cappa, prefaco de Mario Luzi tradukita de Giorgio Silfer, Kooperativo de Literatura Foiro (recenzo en “Esperanto de UEA” 1996-11, p. 194);
– pluraj artikoloj en “Literatura Foiro” (1991-134,kov 4; 1991-134, paĝoj 7-8; 2014-267, paĝoj 18-20; 2015-274, paĝoj 96-99.
Mi transskribas spican artikolon el la elsendo en Esperanto de Radio Roma de la 11-a de junio 1978, kaj aldonas:
– la poŝtmarkon eldonitan de la Itala Poŝto en 2013, pro la sepjarcenta datreveno de la naskiĝo de Bokaĉo, kaj la koncernan specialan stampon;
– la kovrilojn de la Itala Antologio kaj de Dekamerono.


RADIO ROMA – ESPERANTO
11.6.1978
NOVAĴOJ EL ITALUJO

ONI ADMIRAS EN ĈERTALDO LA PANTOFLOJN DE BOKAĈO
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Pli-malpli antaŭ ses jarcentoj Johano Boccaccio (Bokaĉo), turmentita de la malvarma vintro, konstruigis al si kameneton. Por ĝin realigi, la masonistoj fermis malgrandan deponejon, neprizorgante ĝian pli fruan malplenigon el la rubaĵoj. Tiel, atingis nin, interalie, naŭ ŝuoj: unu por knabino, ses por virino, du diversaj viraj pantofloj. Verŝajne, ili estus restintaj tie dum jarcentoj, se bombado, dum la lasta milito, ne estus ruiniginta parton el la konstruaĵo. Kaj la restaŭristoj, kiuj zorge kolektadis ŝtonojn kaj brikojn, faris la eksterordinaran malkovron. La fajro de la kameno, probable, forigante el la deponejo la malsekecon, ebligis, ke la objektoj sendifekte pluvivu tra la jarcentoj.
Tial, atingis nin tiuj ŝuoj: duonrompitaj, evidente jam en sia epoko rubaĵaj objektoj. Sed, por ni posteuloj, ili estas la sola, konkreta atesto pri komun-uzaj ŝuoj de la 14.a jarcento.
La viraj pantofloj estas komfortaj, delikataj, flekseblaj, man-kudritaj, en tiel perfekta maniero, ke restas mirplenaj la modernaj fakuloj, kiuj opiniis, ke ili inventis rafinitajn teknikojn. “Nenion ni inventis”, komentis ŝu-modelisto. La pantofloj, kiun oni surmetas tuj post la reveno hejmen, antaŭ ol eksidi ĉe la televida ekrano, ne estas aliaj, aŭ plibonaj, ol tiuj, kiujn Bokaĉo surhavis ĉe sia studotablo.
La virinaj ŝuoj estas same modernaj, kaj eĉ ili estas pli komfortaj ol tiuj nuntempaj. Ilia kalkanumo estas alta maksimume 9 centimetrojn, surbaze de leĝo, kiu preskribis la maksimume tolereblan altecon por protekto de la moralo. La kerno de la ŝuo estis el ligno, prilaborita en maniero, ke la pezo ne estu tro granda; delikata ledo kovris ĝin. La parto, kiu tuŝas la terenon, estas pli larĝa ol tiu, sur kiu apogas sin la piedo, por havigi pligrandan ekvilibron; krome, tiu parto, kiu estas en kontakto kun la tereno, estas konkava, por ke la virino ne balanciĝu pro la ŝtonoj, sed ŝi superu la obstaklojn ilin neŭtraligante per la ŝua kavajo. Temas pri altnivela tekniko, traserĉo de funkcikapablo kaj eĉ klopodo pri stila eltrovo.
La retrovitaj ŝuoj estas nun videblaj en la domo de Bokaĉo en Ĉertaldo, interne de vitra ujo; kaj la vizitantoj povas admiri la ruzaĵojn, kiujn la tiutempaj ŝuistoj jam estis elpensintaj por igi pli altaj la virinojn, por ebligi al ili solenan marŝadon, kaj samtempe por certigi al ili komfortan iron sur stratoj malglataj kaj ŝtonplenaj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *