Eventoj

Pentekosto

La 4-an de junio 2017 estas, ĉi-jare, la kristana festo de Pentekosto, iusence festo “esperantista”, en rilato kun la “miraklo de la lingvoj” priskribita en la Agoj de la Apostoloj 2,1-11:

Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. 2 Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. 4 Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon. 

5 Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. 6 Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj ― ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.

Pri tio, indas memorigi kion diris Kardinalo Echegaray okaze de la Pentekosta tago 1979:

«Inter la signoj akompanantaj la malsupreniron de la Sankta Spirito sur la Apostolojn, la plej luma estas sendube la miraklo de la lingvoj, per kiu ĉiu pilgrimanto de Jerusalemo aŭdis en sia lingvo. Ĝi temis pri tuta renversiĝo de tio, kion signifis la babela turo, kun la lingva ĥaoso, provokita de la malhumileco kaj memsufiĉeco de la homoj».

Por la kristanaj Eklezioj (katolika, ortodoksa kaj evangelia), tamen, Pentekosto estas precipe en rilato kun la malsupreniro de la Sankta Spirito sur la Apostolojn kaj Marian, kaj kun la naskiĝo de la Eklezio.

Mi transskribas la version en Esperanto (“La Pentekosto”) de la poeziaĵo de Alessandro Manzoni (1785-1873) “La Pentecoste”

it.wikisource.org/wiki/Inni_sacri/La_Pentecoste

en la traduko de Clelia Conterno Guglielminetti (el la Itala Antologio, FEI 1987, paĝoj 323-328), kaj aldonas:

– maksimumkarton de 1975 aranĝitan per vatikana poŝtmarko bildiganta pentraĵon de Domínikos Theotokópoulos (El Greco, 1541-1614) eo.wikipedia.org/wiki/El_Greco );

– du italajn poŝtmarkojn de 1962, eldonitajn pro la malfermo de la Dua Vatikana Koncilio, kiuj prezentas miniaturon de la jaro 586 p.K., el la kodekso “Evangeliarius Siriacus” (Siria Evangeliaro) de monaĥo Rabula (Monaĥejo Sankta Johano Zagba, Mezopotamio), konservita en Florenco en la ŝtata Biblioteko “Mediceo-Laurenziana”.


LA  PENTEKOSTO

 

Patrin’ de la Sanktuloj;

de l’ supra urb’ imago;

de la nekoruptebla Sang’

eterne garda brako;

kiu trans la jarcentoj

suferas, luktas, preĝas;

tendaro via reĝas

ĉie de mar’ al mar’;

 

kampo de esperanta gent’;

domo de l’ Dio viva;

kie vi estis? Kaj angul’

kia vin primitiva

akceptis, dum de vi la Reĝ’,

de perfidar’ murdata,

per sango grundon sata

igis sur sur ter-altar’?

 

Kaj kiam de l’ malluma fund’

la dia korp’ eliris,

kaj blovon de la dua viv’

potence Li elspiris;

kaj dum, portante en la man’

la prezon de l’ pardono,

de polvo ĉi al trono

de l’ Patro flugis Li;

 

al ĝemo lia vi kunul’,

konscia pri misteroj,

de lia venko vi filin’

senmorta, kiaj teroj

vin kaŝis? Veka pro la tim’,

nur en forges’ sekura,

nestis en kaŝo mura

ĝis tiu tago vi,

 

kiam sur vin por renovig’

Spirito Sankta venis,

kaj nekonsuman torĉon vi

de Ĝi en manon prenis;

Ĝi el vi al popoloj

en mont’ lumturon faris,

el via lip’ malbaris

la fonton de l’ Parol’.

 

Kiel rapida pluvas lum’

sur la objektoj krute

kaj vekas la kolorojn

kien ĝi falas ŝute;

tiel resonis en multop’

la voĉo de la Spiro:

ĝin aŭdis Parto, Siro,

Arab’ en sia lingv’.

 

Idolojn adoranto jam

dise sur ĉiu tero,

turnu rigardon al Solim’,

aŭdiĝas voka vero:

laca de stulta kred-omaĝ’,

la Ter’ al Ĝi revenu:

kaj vi, de kiuj prenu

komencon novepok’,

 

edzinoj, kiujn vekas mov’

subita de la ido;

el kies sin’ dolore for

la homa krizalido

venos; al falsa par-diin’

de vi ne sonu kanto:

jam kreskas por la Sankto

la id’ en kaŝa lok’.

 

Kial, kisante filojn,

sklavino nun sopiras?

Kaj sinon de libera in’

ŝi kun envi’ admiras?

Ŝi sciu, mizeruloj

regos kun la Sinjoro;

Li zorgis en doloro

pri tuta la homar’.

 

Nova libero, nova gent’

estas ĉielpromesoj;

novaj konkeroj, venko-glor’,

en nova prov’ sukcesoj;

nova, kaj neskuebla jam

de tim’ aŭ de allogo,

paco: ĝin, malgraŭ moko,

ne rabos monda far’.

 

Spirit’! humilpreĝante ni

ĉe sanktaj la altaroj;

aŭ sole en arbar-profund’

aŭ vage sur la maroj;

de l’ Andoj frostaj ĝis Liban’,

de l’ Kimroj ĝis Haiti,

disaj ni povas riti

per ununura kor’;

 

ni Vin petegas! Ho Spirit’,

elvenu, lumo kora,

favora al kredantaj Vin,

al nekonant’ favora;

venu, vigligu; fajru kor’

jam pro dubado cindra;

estu venkinto inda

premi’ post lukto-hor’.

 

Descendu Am’; de l’ homa kor’

subpremu la koleron;

pensojn Vi donu kies bon’

mildigu mort-mizeron;

donacojn viajn nutru Vi

per bonfaranta virto,

kiel sub sun’ de l’ mirto

floras la pigra ĝerm’;

 

nerikoltita mortos flor’

inter humila herbo,

nek levos sin kun la korol’

bunta sur fona verdo,

se ne plu venos tra l’ aer’

al ĝi la suna mildo,

al novaj vivoj ŝildo,

nutranto por etern’.

 

Ni Vin petegas! Al pensar’

de la malfeliĉulo

enblovu Vi, refortigant’,

ŝiriĝu la nebulo:

fariĝu tamen ŝtormo Vi

al pensoj de l’ tirano,

kaj el la uragano

eliĝu la kompat’.

 

Per Vi rigardu malriĉul’

Ĉielon vere sia,

kaj ĝemon ŝanĝu al pean’

pro similec’ Mesia:

riĉul’ donacu kun vizaĝ’

amika kaj honesta,

kaj kun silent’ modesta

kvazaŭ de frat’ al frat’.

 

Vidiĝu Vi de l’ etular’

en ĉarma la rideto,

de la knabin’ en ĉasta ruĝ’,

kaj sendu en sekreto

al puraj virgulinoj Vi

puran sekretan ĝojon;

konsekru l’ edzan vojon

de sindetena am’.

 

Fortigu de la junular’

la konfidencan menson;

al cela trafo de l’ virar’

regu maturan penson,

hararon blankan pro maljun’

ornamu volo sankta,

kaj en rigard’ mortanta

brilu espera flam’.

 

Alessandro Manzoni,

trad. Clelia Conterno Guglielminetti

(“Itala Antologio”, 1987, p. 323-328)

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *