Objektoj

Estis en majo

Mi kaptas la okazon de la maja monato por prezenti belegan napolan kanzonon, de 1885: “Era de maggio”, it.wikipedia.org/wiki/Era_de_maggio laŭ vortoj de Salvatore Di Giacomo kaj muziko de Mario Pasquale Costa, tradukitan al Esperanto de Nicolino Rossi kun titolo “Estis en majo”. www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#ESTIS%20EN%20MAJO   Inter la multaj interpretoj, mi atentigas pri ĉi tiuj: www.youtube.com/watch?v=iT4xiA2hO_s Renzo… Legu plu Estis en majo

Homoj

Giovanni Prati

La 9-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1884) de la poeto kaj politikisto Giovanni Prati (1814-1884) (*) it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Prati (*) Laŭ la slipo de la Senato notes9.senato.it/web/senregno.nsf/e56bbbe8d7e9c734c125703d002f2a0c/81431831f3cea0cd4125646f005eb590?OpenDocument Giovanni Prati naskiĝis la 27-an de januaro 1815; se tiel, estas erara la dato (27.1.1814) indikita en Vikipedio; estus ankaŭ revizienda la indiko de la… Legu plu Giovanni Prati

Homoj

Cesare Pascarella

La 8-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1940) de la romdialekta poeto Cesare Pascarella (1858-1940) it.wikipedia.org/wiki/Cesare_Pascarella Pentristo, vojaĝisto, li estas konata precipe pro serio da 50 sonetoj, en kiuj roma popolano rakontas, laŭ propra maniero, la malkovron de Ameriko. La tuta serio estis tradukita al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, Carlo Minnaja,… Legu plu Cesare Pascarella

Homoj

Josip Broz Tito

La 7-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1892) de la revolucia estro kaj komunista politikisto (dum multaj jaroj Prezidanto de Federacia Respubliko Jugoslavio) Josip Broz (1892-1990), konata per la batalnomo Tito it.wikipedia.org/wiki/Josip_Broz_Tito eo.wikipedia.org/wiki/Josip_Broz_Tito Mi resendas al la Vikipediaj paĝoj por skizi la figuron (tre pridebatitan, kaj ne amatan en Italio) de… Legu plu Josip Broz Tito

Eventoj

Svisa Gvardio

La 6-a de majo estas la festotago de la Vatikana Svisa Gvardio, la militista korpuso al kiu estas konfidita la sekureco de la Papo it.wikipedia.org/wiki/Guardia_svizzera_pontificia eo.wikipedia.org/wiki/Svisa_Gvardio konsistanta, depost jarcentoj, el svisaj civitanoj (ĝis antaŭ nemultaj jaroj, nur el la originaj Kantonoj de la Svisa Konfederacio, sed ne el la ital-lingva Tiĉina Kantono it.wikipedia.org/wiki/Canton_Ticino eo.wikipedia.org/wiki/Kantono_Ti%C4%89ino kiu… Legu plu Svisa Gvardio

Eventoj

kvinan de majo

En la itala kulturo diri “la kvinan de majo” egalvaloras, kvazaŭ pro kondiĉita reflekso, kiel diri “morto de Napoleono en Sankta Helena”: it.wikipedia.org/wiki/Napoleone_Bonaparte eo.wikipedia.org/wiki/Napoleono_Bonaparte en la italaj lernejoj, fakte, ĉiuj estis (kaj eble estas) devigataj lerni parkere la poemon de Alessandro Manzoni it.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Manzoni eo.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Manzoni titolitan ĝuste “Il cinque maggio” (La kvinan de majo) it.wikipedia.org/wiki/Il_cinque_maggio elturniĝante… Legu plu kvinan de majo