Homoj

Calderòn de la Barca

La 25-an de majo estas la datreveno de morto (en 1681) de la hispana dramisto Pedro Calderón de la Barca (1600-1681)

it.wikipedia.org/wiki/Pedro_Calder%C3%B3n_de_la_Barca

eo.wikipedia.org/wiki/Pedro_Calder%C3%B3n_de_la_Barca

konata precipe kiel aŭtoro de la dramo La vida es sueño (Vivo estas sonĝo).

it.wikipedia.org/wiki/La_vita_%C3%A8_sogno

La titolo di tiu verko fariĝis proverbeca; polemike, kontraŭe, Salvatore Quasimodo publikigis en 1949 kolekton de poeziaĵoj titolitan “La vita non è sogno” (Vivo ne estas sonĝo)

it.wikipedia.org/wiki/La_vita_non_%C3%A8_sogno

La dramo de Calderón El Alcalde de Zalamea estis tradukita al Esperanto en 1925 de Enrique Legrand (Montevideo, Urugvajo), kun la titolo “La Urbestro de Zalamea” eo.wikipedia.org/wiki/La_Urbestro_de_Zalamea

Mi tamen preferas prezenti ion pli malfacile troveblan: la soneton “A las flores” (Al la floroj), de kiu aperis traduko en Esperanto en “Espero katolika” 1964-5. Temas pri versio anonima kaj ne ellaborita, ĉar ĝi utilis kiel bazo por literatura konkurso lanĉita okaze de la 25.a Hispana Kongreso de Esperanto (Valencio 1964); sed bedaŭrinde mi ne trovas publikigitaj la du versiojn kiuj poste gajnis la konkurson (de Manuel Elezcano Maiztegui kaj V. de la Cruz), cititajn en numero 1964-145 (septembro 1964) de la revuo “Boletín”.

Mi transkribas la soneton “A las flores”, en la hispana kaj en Esperanto (trad. Fernando de Diego), kaj aldonas:

– la kovrilon de la dramo “La Urbestro de Zalamea”;

– la unuatagan koverton (UTK) de la hispana poŝtmarko de 1951 honore al Calderòn de la Barca.


A LAS FLORES

 

Éstas que fueron pompa y alegría

despertando al albor de la mañana,

a la tarde serán lástima vana

durmiendo en brazos de la noche fría.

 

Este matiz que al cielo desafía,

Iris listado de oro, nieve y grana,

será escarmiento de la vida humana:

¡tanto se emprende en término de un día!

 

A florecer las rosas madrugaron,

y para envejecerse florecieron:

cuna y sepulcro en un botón hallaron.

 

Tales los hombres sus fortunas vieron:

en un día nacieron y espiraron;

que pasados los siglos, horas fueron.

 

Pedro Calderón de la Barca

 

La jena roz’ de gaja, freŝa ĉarmo

pompanta en la brilo de l’ mateno

forvelkos en kor-rompa, trista sveno

en brakoj de la nokta frost-malvarmo.

 

Rivalas kun la luma ĉielgarno

per la iriz’ el neĝo kaj rubeno

kaj nin instruas tiu specimeno,

ke forrapidas viv’ al lasta larmo.

 

La rozo frue levas sin kaj novas

sed en florad’ apenaŭ tempon festas:

en la burĝon’ lulilon, tombon trovas.

 

Tia la hom’, en tia fat’ li restas,

en lian vivon morto tuj sin ŝovas

– jarcentoj, forpasinte, horoj estas.

 

Pedro Calderón de la Barca, trad. Fernando de Diego

(Esperanto de UEA, 1968-4,49)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *