La 23-an de majo estas la datreveno de la morto (en 2013) de la ital-greka kantaŭtoro laŭ hebrea deveno, civitanigita franco, Giuseppe Mustacchi, konata per la artista nomo Georges Moustaki (1934-2013)
it.wikipedia.org/wiki/Georges_Moustaki
eo.wikipedia.org/wiki/Georges_Moustaki
naskiĝinta en Aleksandrio Egipta, kien lia familio estis translokiĝinta el Korfuo, greka insulo iam venecia posedaĵo. Aleksandrio estis urbo multkultura, kie oni parolis arabe, greke, angle kaj france; en familio Mustacchi oni parolis itale, kaj tiu estis la denaska lingvo de Georges.
Vizitinte francajn lernejojn, li translokiĝis al Parizo, kie li konis la kantistinon Edith Piaf, por kiu li verkis, en 1959, la kanzonon “Milord”
www.youtube.com/watch?v=vwe3CzWZ4Bg
La famo atingis lin dek jarojn poste, kiam li lanĉis la kanzonon “Le métèque”, tradukitan al la itala de Bruno Lauzi kun la titolo “Lo straniero” (La fremdulo).
La kanzono (laŭ muziko de Davis Boyer) estis verkita por rebati al amikino kiu, ĉiufoje kiam Georges Moustaki esprimis personan juĝon, silentigis lin dirante al li: «tais-toi, tu es un métèque» (silentu, vi estas fremdulo), en rilato kun lia ne difinita nacieco.
Moustaki, en ĉi tiu kanzono kiu nur ŝajne estas leĝera, depostulas sian kondiĉon de vaganta revulo ne ligita al aparta Lando. Por pli bone kompreni la fonon, oni devas konsideri la evoluon de la signifo de la greka vorto métoikos (laŭlitere, met-oikòs, eksterhejmulo, kiu forlasis sian hejmon), kiu en la kasika epoko indikis la fremdulon stabile restadantan en Greklando sed sen politikaj rajtoj, en la itala (tra la latina metoecus) naskis la malŝatan terminon meticcio (en Esperanto, mestizo), kaj en la moderna greka (métikos) kaj en la franca (métèque) alprenis la signifon (same malŝatan) “enmigrinto”.
Mi transskribas la tekston de la kanzono en la franca, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas la kovrilojn de la KD “Mirindaĵo”, en kiu la versio en Esperanto (de Michel Dereyger) estas kantita de Manŭel (Emanuele Rovere), ĉeesta ankaŭ ĉe Jutubo:
www.youtube.com/watch?v=khoGL_Av0KE&feature=youtu.be
LE MÉTÈQUE
Georges Moustaki, Davis Boyer
www.youtube.com/watch?v=IxTQVK7ctAQ
Avec ma gueule de métèque,
de Juif errant, de pâtre grec
et mes cheveux aux quatre vents,
avec mes yeux tout délavés
qui me donnent l’air de rêver,
moi qui ne rêve plus souvent.
Avec mes mains de maraudeur,
de musicien et de rôdeur
qui ont pillé tant de jardins,
avec ma bouche qui a bu,
qui a embrassé et mordu
sans jamais assouvir sa faim.
Avec ma gueule de métèque,
de Juif errant, de pâtre grec,
de voleur et de vagabond,
avec ma peau qui s’est frottée
au soleil de tous les étés.
Et tout ce qui portait jupon,
avec mon cœur qui a su faire
souffrir autant qu’il a souffert
sans pour cela faire d’histoires,
avec mon âme qui n’a plus
la moindre chance de salut
pour éviter le purgatoire.
Avec ma gueule de métèque,
de Juif errant, de pâtre grec
et mes cheveux aux quatre vents,
je viendrai, ma douce captive,
mon âme sœur, ma source vive,
je viendrai boire tes vingt ans.
Et je serai Prince de sang,
rêveur ou bien adolescent,
comme il te plaira de choisir;
et nous ferons de chaque jour
toute une éternité d’amour
que nous vivrons à en mourir.
Et nous ferons de chaque jour
toute une éternité d’amour
que nous vivrons à en mourir.
LO STRANIERO
Georges Moustaki, Davis Boyer, trad. Bruno Lauzi
www.youtube.com/watch?v=cJENGqzt2SA
Con questa faccia da straniero
sono soltanto un uomo vero
anche se a voi non sembrerà.
Con gli occhi chiari come il mare
capaci solo di sognare
mentre oramai non sogno più.
Metà pirata metà artista
un vagabondo un musicista che ruba
quasi quanto dà
con questa bocca che berrà
da ogni fontana che vedrà
e forse mai si fermerà
con questa faccia da straniero
ho attraversato la mia vita
senza sapere dove andare
è stato il sole dell’estate
e mille donne innamorate
a maturare la mia età.
Ho fatto male a viso aperto
e qualche volta ho anche sofferto
senza però piangere mai
e la mia anima si sa
in purgatorio finirà
salvo un miracolo oramai.
Con questa faccia da straniero
sopra una nave abbandonata
sono arrivato fino a te
e adesso tu sei prigioniera
di questa splendida chimera
e di questo amore senza età.
Sarai regina e regnerai
le cose che tu sognerai
diventeranno realtà
il nostro amore durerà
per una breve eternità
finché la morte non verrà.
LA FREMDUL’
Georges Moustaki, Davis Boyer, trad. Michel Dereyger
www.youtube.com/watch?v=khoGL_Av0KE
Kun vizaĝ’ mia de fremdul’
greka paŝtist’ migranta jud’
kun harar’ mia en la vent’,
helblua estas la okul’,
ĉiam aspektas mi revul’,
elrevigita en real’.
Kun mia mano de ŝtelist’,
de senhejmul’, de muzikist’,
mi ofte rabis en ĝarden’.
Multege trinkis mia buŝ’
kisis kaj mordis mi per dent’
ĝis la malsat’ nenia venk’.
Kun vizaĝ’ mia de fremdul’
greka paŝtist’, vaganta jud’,
eta ŝtelist’ kaj vagabond’
multe sin banis mia haŭt’
en la somera, varma sun’
en lito dolĉa de fraulin’.
Mirinde sciis mia kor’
tre suferigi post dolor’
sed ĉio sen revoluci’
sen ia sav’ por la anim’,
sen ŝanco al paradiz’,
kaj eĉ al la purgatori’
Kun vizaĝ’ mia de fremdul’
greka paŝtist’, migranta jud’,
kun harar’ mia en la vent’
mi venos mia kaptitin’
vivplena font’, ĝemelanim’
kaj trinkos je via junec’.
Ja estos mi via revul’
aŭ via princ’, adoleskul’,
laŭ via plaĉo kaj elekt’.
El ĉiu tago faros ni
tutan eternecon da am’
kiun ĝismorte vivos ni.