La 20-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1855) de la franclingva belga poeto Émile Verhaeren (1855-1916)
it.wikipedia.org/wiki/%C3%89mile_Verhaeren
eo.wikipedia.org/wiki/Emile_Verhaeren
elstarulo de simbolismo, kantisto de la humila ĉiutaga sperto.
Li parolis flue france kaj latine, sed ne konis la flandran.
En artikolo en “Literatura Mondo” 1937-1, paĝoj 28-29, estas dirite interalie: “Verhaeren iom krude traktis la lingvon por ĝin konformigi al sia inspiro. Li enverŝis en ĝin neologismojn, latinismojn, arkaismojn, vortojn popolaromajn”.
En Esperanto ekzistas ĉi tiuj tradukoj:
– Le Vent (Vento), trad. Kálmán Kalocsay, en Tutmonda Sonoro, Budapest HEA 1981, paĝoj 502-503
– Les pauvres (Koroj kompatindaj), trad. Roland Platteau
r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Koroj_kompatindaj
– Dédié au sud-ouest (Vent’ novembra), trad. Roland Platteau
r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#vent_novembra
– Les saints, les morts, les arbres et le vent (Arboj mortintoj sanktuloj ventoj), trad. Roland Platteau
r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Arboj_sanktuloj_mortintoj_ventoj
Mi aldonas la paĝojn de “Literatura Mondo”, kaj portreton de la poeto.