Sen kategorio

bruligo de libroj

Komence de 1933, tuj post la ekpreno de la povo fare de la nacisocialista partio, la Deutsche Studentenschaft (Asocio de la germanaj studentoj) lanĉis kampanjon (Bücherverbrennungen), por bruligi publike la “negermanajn” librojn, kiel “rito de purigo”

it.wikipedia.org/wiki/B%C3%BCcherverbrennungen

En multaj urboj (aparte: Dresdeno, Würzburg, Heidelberg, Münster, Wuppertal, Leipcigo, Düsseldorf, Munkeno, Berlino) amasoj de dekmiloj da homoj, ofte laŭ muzika akompano, gaje ĵetis en la fajron librojn de judaj aŭtoroj, aŭ taksatajn vundaj de la germana milita honoro, aŭ de markistaj aŭ pacifistaj aŭtoroj.

Paradokse, kaj senkonscie (analoge al la fenomeno de la “Indekso de la malpermesitaj libroj” de la katolika Eklezio), la nazia detrua furiozo kreis iuspecan liston de aŭtoroj nepre legindaj; interalie: Bertolt Brecht, Charles Darwin, Ilja Ehrenburg, Albert Einstein, Sigmund Freud, Maksim Gorkij, Jaroslav Hašek,  Heinrich Heine, Ernest Hemingway, Hermann Hesse, James Joyce, Franz Kafka, Theodor Lessing, Jack London, Vladimir Majakovskij, Thomas Mann, Karl Marx, Marcel Proust, Erich Maria Remarque, Romain Rolland, Upton Sinclair, Bertha von Suttner, H. G. Wells, Émile Zola.

Mi aldonas:

– artikolon tiritan el “Literatura Mondo” 1933-5, paĝoj 76-77, kies demandoj estas ankoraŭ aktualaj, koncerne la limojn de la neŭtraleco de la Esperanto-movado (por informo: ĝia aŭtoro, la pola judo Izrael Lejzerowicz,

eo.wikipedia.org/wiki/Izrael_Lejzerowicz

mortis en 1944 en la nazia ekstermejo Treblinka);

– foton pri la bruligo en Berlino, dum la nokto inter la 10-a kaj la 11-a de majo 1933.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *