La 4-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1972) de la napola versisto Tito Manlio aŭ Titomanlio (1901-1972) it.wikipedia.org/wiki/Tito_Manlio
konata precipe kiel aŭtoro de la vortoj de la napola kanzono “Anema e core” (Anim’ kaj koro), www.youtube.com/watch?v=InzKfxChIcg
Mi transkribas la teskton en la napola, kaj la version en Esperanto de Emanuele Rovere eo.wikipedia.org/wiki/Emanuele_Rovere
Mi ankaŭ aldonas la eksteraĵon de la KD de Emanuele Rovere (Manŭel), kiu entenas la kanzonon “Anim’kaj koro”, kaj montras la ligon al Jutubo:
www.youtube.com/watch?v=wk08PFsvstI
Fine, kuriozaĵo:en la 70-aj jaroj, la tiama Prezidanto de la Itala Respubliko, Giovanni Leone, vekis sensacion kiam, dum oficiala akcepto en Novjorko, li ekkantis “Anema e core”
www.cinquantamila.it/storyTellerThread.php?threadId=PRIBreviBiografieDegliUndiciPreside
(Giovanni Leone, kiu estis tre aplomba, fariĝis fama ankaŭ ĉar, fronte al kontestado, li spite reagis kornogestante per la fingroj).
Mi aldonas la poŝtmarkojn eldonitajn de la Itala Poŝto en 1976 pro la Tridekjariĝo de la Itala Respubliko; en tiu kun la portretoj de la Prezidantoj ekde 1946, Giovanni Leone estas la lasta sube dekstre (plia kuriozaĵo: temas pri la ununura poŝtmarko de la Itala Respubliko kun portretoj de tiam vivantaj Prezidantoj, Giovanni Gronchi, Giuseppe Saragat kaj Giovanni Leone; kiu scias, ĉu ankaŭ en ĉi tiu kazo Leone, kiel bonrasa napolano, kornogestis per la fingroj, sed por ekzorci misfortunon).
ANEMA E CORE
Parole di Tito Manlio, musica di Salvatore D’Esposito
Nuje ca perdimmo ‘a pace e ‘o suonno,
nun ce dicimmo maje pecché?
Vocche ca vase nun ne vonno,
nun so’ sti vvocche oje ne’!
Pure, te chiammo e nun rispunne
pe’ fa dispietto a me
Tenimmoce accussì: anema e core
nun ce lassammo cchiù, manco pe’ n’ora
stu desiderio ‘e te mme fa paura
Campà cu te,
sempe cu te,
pe’ nun murì
Che ce dicimmo a fà parole amare,
si ‘o bbene po’ campà cu nu respiro?
Si smanie pure tu pe’ chist’ammore,
tenímmoce accussì anema e core!
Forse sarrà ca ‘o chianto è doce,
forse sarrà ca bene fa
Quanno mme sento cchiù felice,
nun è felicità
Specie si ê vvote tu mme dice,
distratta, ‘a verità
Tenimmoce accussì anema e core!
ANIM’ KAJ KORO
Vortoj de Tito Manlio, muziko de Salvatore D’Esposito
trad. Emanuele Rovere
www.youtube.com/watch?v=wk08PFsvstI
Mi riskas perdi pacon, dormon ĉar vi koleras sen kialo.
Ĉu veras, ke nun viaj lipoj ne volas kisojn plu?
Vi ne respondas miajn vokojn nur por iriti min.
Kunestu tiel ni “anim’ kaj koro”
kaj ne disiĝu eĉ dum unu horo.
Deziro mia al vi min turmentegas:
resti kun vi por vivi en fabela rev’.
Amarajn vortojn ni neniam diru.
Feliĉo povas flori per unu spiro.
Se ankaŭ vi avidas al nia amo,
ni ĉiam restu tiel “anim’ kaj koro “.
Mirinde estas senti, ke vi min amas
kaj vidi, ke vi tiom sopiras al mi.
Dolĉege estas havi vin ĉi-apude, kun via spir
kvazaŭ kareso sur mia haŭt’.
Belege estas aŭdi vin, kiam vi ridas:
l’animon mian tio plenigas per ĝoj’.
Por kunparigi l’ vivon kun vi por ĉiam,
mirinde estas senti, ke vi estas mia.
Vi estas mia!