Homoj

Carlo Manzoni

​La itala literaturo konas du “Manzoni”: krom tiu famega (Alessandro) estas ankaŭ alia, Carlo Manzoni, dirita Carletto (16a de aprilo 1909-16a de majo 1975) it.wikipedia.org/wiki/Carletto_Manzoni ​aŭtoro de humuraj tekstoj, kies roluloj estas absurdaj kaj neverŝajnaj, sed ĝuste pro tio vekas la ridon aŭ minimume la rideton: la tipa rolulo estas “Sinjoro Veneranda”, implikita en surrealaj… Legu plu Carlo Manzoni

Eventoj

Titanic

En la nokto inter la 14-a kaj la 15-a de aprilo 1912, dum la inaŭgura vojaĝo, la brita oceanŝipego “Titanic”, modernega kaj taksata nedronigebla, kunpuŝiĝis kun glacimonto en la Atlantika Oceano, kaj en la unuaj horojn de la 15-a enabismiĝis, kuntrenante ĉirkaŭ 1.500 personojn it.wikipedia.org/wiki/RMS_Titanic#Le_ultime_ore eo.wikipedia.org/wiki/RMS_Titanic Multaj viroj, konstatinte ke ne estas sufiĉe da savboatoj,… Legu plu Titanic

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Homoj

Ludoviko Lazaro Zamenhof

Antaŭ cent jaroj, la 14-an de aprilo 1917, mortis en Varsovio (tiam, ankoraŭ rusa) Ludoviko Lazaro Zamenhof, la elpensinto de Esperanto. Anstataŭ nekrologo, mi transskribas artikolon de Leono Zamenhof (frato de Ludoviko), el la “Rivista Italiana di Esperanto” 1930-1 (januaro 1930), kiu priskribas la ĉiutagan vivon de familio Zamenhof, kaj aldonas: – paĝon 5 de… Legu plu Ludoviko Lazaro Zamenhof

Homoj

Antonio Meucci

La 13-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1808) de la florenca inventisto Antonio Meucci (1808-1889) it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Meucci eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Meucci fama pro la invento de aranĝaĵo kiu povas esti taksata la unua telefono, kvankam telefono estis patentita, pli frue, de la usona sciencisto laŭ skota deveno Alexander Graham Bell. Meucci, malriĉa migrinto al Usono,… Legu plu Antonio Meucci

Homoj

Pietro Metastasio

La 12-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1782) de la roma poeto kaj dramverkisto Pietro Trapassi (1698-1782), konata per la pseŭdonimo Pietro Metastasio, kiu tradukas en la grekan, nobeligante ĝin, la familian nomon Trapassi it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Metastasio eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Metastasio Lerta versofaristo, aŭtoro de multnombraj sukcesaj melodramoj, li pasigis ĉe la Imperiestra Kortego de Vieno… Legu plu Pietro Metastasio

Homoj

Primo Levi

La 11-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1987) de la itala verkisto kaj poeto (laŭ hebrea deveno) Primo Levi (1919-1987) it.wikipedia.org/wiki/Primo_Levi eo.wikipedia.org/wiki/Primo_Levi Deportita al Auschwitz la 22-an de februaro 1944 (registrita per la numero 174.517), li akceptis labori kiel kemiisto ĉe fabriko por produkto de sinteza kaŭĉuko posedata de la germana… Legu plu Primo Levi

Homoj

Teilhard de Chardin

La 10-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1955) de la franca teologo kaj sciencisto Pierre Teilhard de Chardin (1881-1955) it.wikipedia.org/wiki/Pierre_Teilhard_de_Chardin eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_Teilhard_de_Chardin Jezuita pastro, konata kiel evoluisma sciencisto kaj teologo, li estis kromnomita “la malpermesita jezuito” ĉar, klopodante akordigi la evoluisman teorion kun la doktrino de la prapeko, li esprimis opiniojn kiuj… Legu plu Teilhard de Chardin