Lokoj

Bolonja Stadiono

La 28-an de aprilo 2017 la Poŝto de Respubliko San Marino utiligas specialan stampon por memorigi la 90-jaran datrevenon de la inaŭguro de la “Stadiono de Bolonjo”; en tiu stadiono, en 1993 la piedpilka nacia teamo de tiu Respubliko malgajnis per 7 kontraŭ 1 kontraŭ Nederlando, kaj per 7 kontraŭ nul kontraŭ Anglio, en la kadro de la mondaj Ĉampionecoj 1994; sed ĉar ĉio estas relativa, San Marino gardas bonan memoron pri la stadiono de Bolonjo, konsidere ke, kiam ĝia teamo ludis en Oslo, ĝi malgajnis kontraŭ Norvegio per 10 kontraŭ nul.

La historio de la Stadiono de Bolonjo estas kurioza, kaj ĝi meritas esti rakontata.

La Stadiono (kiu hodiaŭ havas la nomon de la sporta estro Renato Dall’Ara

it.wikipedia.org/wiki/Stadio_Renato_Dall%27Ara )

naskiĝis kiel “Littoriale – Unua amfiteatro de la faŝista Revolucio”. Iu unua inaŭguro, antaŭ la fino de la laboroj, okazis la 31-an de oktobro 1926 (kiam Benito Mussolini eniris triumfe rajde de blanka ĉevalo), sed nur en oktobro 1929 la verko estis kompletigita, kun la okulfrapa “Turo de Maratono” alta 42 metrojn, kiu havis praktikan funkcion: ĝi gastigis gigantan antenon por la radiodissendoj. Antaŭ la granda niĉo de ĝia arkaĵo estis lokita rajda statuo de Benito Mussolini, verko de Giuseppe Graziosi, por kies fando estis utiligitaj 40 kvintaloj da bronzo, reakiritaj el la kanonoj forprenitaj al la aŭstroj dum la bolonja popola ribelo de la 8-a de aŭgusto 1848.

La 26-an de julio 1943, la tagon post la falo de Faŝismo, la civitanoj de Bolonjo provis detrui la statuon, sed ili nur sukcesis formovi la buston de Mussolini kaj senkapigi ĝin; la kapo estis trenata laŭ la stratoj de Bolonjo, dum la resto de la busto, forlasita sur la tereno de la Stadiono, post la 8-a de septembro estis forportita de la germanaj soldatoj por esti reutiligata en Germanio en la milita industrio (esence, reveno al la originoj). La ĉevalo, kontraŭe, estis delokita nur la 18-an de aprilo 1947; per ĝia  bronzo, Luciano Minguzzi realigis la statuojn de la Partizano kaj de la Partizanino, nuntempe en la ĝardeno de Pordo Lame.

El la kolosa statuo restas nur la gipsa modelo (en la Gipsoteko de la Muzeoj de Modeno) kaj la bildoj de malnovaj kartoj; sed en la stampo de Respubliko San Marino la statuo estas sur sia loko, tute kompleta, samkiel en la malproksima tago de la inaŭguro.

Kaj nun ni vidu, kia rilato estas inter Mussolini kaj Esperanto. Mi povus citi paĝojn el la tiuepokaj esperantistaj revuoj (ne nur italaj), sed anstataŭe mi menciasd kuriozaĵon: en 1913, la Emilia Esperantista Societo havis sian sidejon en Bolonjo…

en via Mussolini (strato Mussolini)!

Oni demandos de si, kiel do jam en 1913 ekzistis en Bolonjo strato laŭ nomo Mussolini: la vero estas, ke la strato (en kvartalo Saragozza) nomiĝis de jarcentoj “Via de’ Mussolini” (strato de familio Mussolini), memore al bolonja familio kiu loĝis tie. Post la ekrego de Faŝismo, kelkaj historiistoj klopodis pruvi, ke la Kondukanto devenas de tiu familio; tio rezultigis ke, post la falo de Faŝismo, por eviti miskomprenojn oni taksis oportune ŝanĝi la nomon de la strato; kaj ĉar oni opiniis, ke “Mussolini” devenas el la komercado de mussola (muslino), la malpeza kotona teksaĵo venanta el Mosulo (Mezopotamio, hodiaŭ Irako), la strato estis alinomita “Via dei Tessitori” (strato de la Teksistoj).

Mi aldonas:

– la stampon de San Marino;

– du bildojn de “Littoriale”, el malnovaj kartoj;

– la poŝtmarkon eldonita en 2007 de la Itala Poŝto pro la jarcenta datreveno de la naskiĝo de la sporta radioraportisto Nicolò Carosio;

– la paĝon 87 de “L’Esperanto” 1913-11, kun la citaĵo de la bolonja “via Mussolini”.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *