Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Homoj

Ludoviko Lazaro Zamenhof

Antaŭ cent jaroj, la 14-an de aprilo 1917, mortis en Varsovio (tiam, ankoraŭ rusa) Ludoviko Lazaro Zamenhof, la elpensinto de Esperanto.
Anstataŭ nekrologo, mi transskribas artikolon de Leono Zamenhof (frato de Ludoviko), el la “Rivista Italiana di Esperanto” 1930-1 (januaro 1930), kiu priskribas la ĉiutagan vivon de familio Zamenhof, kaj aldonas:
– paĝon 5 de “L’Esperanto” 1917-1 (1-an de majo 1917), kun la poeziaĵo de la tiam junega Bruno Migliorini “Al la Majstro”, verkita jam la 18-an de aprilo;
– la frontpaĝon de “Esperanto de UEA” 1917-5 (5-an de majo 1917);
– la frontpaĝon de “L’Esperanto” 1917-2 (1-an de aŭgusto 1917), kun la komenco de artikolo tirita el la roma hebrea periodaĵo “Izrael” de la 25-a de aprilo 1917;
– paĝon 23 de “L’Esperanto” 1960-63 (marto-aprilo 1960), kun la poeziaĵo de Luigi Minnaja “Ĉe la tombo de la Majstro”;
– portreton de Zamenhof, el “Universo”,II,1910, p.160;
– la bildon de la mozaiko kun portreto de Zamenhof, sur la remparoj de la Kastelo de Udine;
– foton de familio Zamenhof, el “Universo”,II,1910, p. 173.


El la rememoroj pri D-ro L. L. Zamenhof

Jam multfoje oni turnis sin al mi kun propono doni novajn detalojn el la vivo de mia mortinta frato – la aŭtoro de Esperanto. Kaj multfoje mi komencis verki ion, sed la plumo elfaladis el miaj manoj. La vundo ĉiam estis tro freŝa ankoraŭ! Sendepende de tio, mi devas konfesi, ke la tasko mem ne estis facila.
Tre unutone fluis la vivo de l’ aŭtoro de Esperanto. Ĝi ne estis torento forŝiranta Ia bordojn, aŭ brua fantaziplena vivo de artisto. Ĝi estis nur mallaŭta murmuro de sopiroj je pli belaj tempoj, la senespera revo pri noblaj idealoj. Tiaj vivoj trapasas kutime sen pli granda impreso kaj preskaŭ seneĥe. Priskribi tian vivon ne estas tasko facila. Sed, plenumante la peton de multaj samideanoj, mi almenaŭ provos doni ion, kio ne estos tute seninteresa por la esperantistoj.
Ĝi koncernos la ordinaran tagordon en la vivo de D-ro Zamenhof. Ĝi plejbone ilustros lian veran karakteron.
La aŭtoro de Esperanto leviĝis ordinare je la 8a horo matene. Post tralego de ĉiutaga gazetaro li tuj alpaŝadis al sia metia okupo. Laboro malfacila kaj ekstreme laciga. Tion plej bone montras la nombro de la akceptitaj de li ĉiutage malsanuloj, kiu ofte trapasis ciferon 50! Bedaŭrinde, li ne povis limigi la kvanton de siaj pacientoj, kiel faris liaj kolegoj, pli feliĉaj. Tro multe da koro oferis li al siaj malriĉaj klientoj por ke li povu postuli de ili pli grandan pagon… Li ankaŭ ne povis fari tion, kion faris aliaj – preni la helpasistanton, ĉar por du la honorarioj kredeble ne sufiĉus. Ni ĉiuj scias bone, ke tia preskaŭ sinofera laboro por malriĉuloj estas nobla tasko, sed ni ankaŭ scias bone, ke ĝi postulas multe da forto. Mia frato, bedaŭrinde, tiun ĉi lastan kvaliton ne posedis.
Je la 2a horo ordinare finiĝis la ordinacio. Post mallonga ripozeto sekvis la tagmanĝo. Je la 4a ree komenciĝis oficiale la metia laboro. Ĝi daŭris ĝis la 6ª. Tiuj ĉi horoj estis tamen kutime ripozo, ĉar destinitaj por pli riĉaj pacientoj, ili ne estis tro frekventataj, ĉar la plejmulto preferis malkaran konsulton dum la matenaj horoj. La libera tempo inter unu kaj alia paciento estis oferita ĉefe por tralego de la esperanta gazetaro. Sed tiu ĉi laboro, ofte interrompata, havis karakteron nur epizodan.
Fine venis la 6-7 horo, kiam eksonadis la momento de lia ĝusta vivo, oferita al lia amata ideo! Ne granda estis tiu ĉi resto de l’ tago, sed Ludoviko Zamenhof sciis ĝin eluzi neordinare fruktodone. Malgraŭ la grandega laciĝo post la tuttaga laboro lia animstato vespere revigliĝis kaj resereniĝadis; novaj fortoj enfluadis en lian organizmon, fortoj ĉerpitaj eble el la malriĉaj provizoj de lia malfortika estaĵo kaj senŝpare eluzitaj.
La grandega korespondado, kiun li plenumis pedante kaj persone forrabis al li la grandan parton de liaj vesperoj. Kaj ni scias, ke lia laborado ne konsistis nur el mekanikaj fortostreĉoj: ĝi postulis eble pli multe da psika streĉo, pli da inspiro ol povis liveri lia lacigita cerbo post la tuttaga okupo.
Mallonga interrompo por vespermanĝo je la 8 ½ kaj Ludoviko Zamenhof tute separiĝis de sia familio por ekdroni absolute en la esperanta laboro. Lia plej granda malfeliĉo estis, kiam iu, nekoninta pli proksime liajn vivkutimojn, interrompis tiujn sanktajn por li horojn de laboro.
Je la 11-12 finiĝis la kutima tago de la aŭtoro de Esperanto.
Al la supre priskribitaj ĉiutagaj okupoj ĉiuvendrede vespere alvenadis nova – la preparado de poŝtaĵoj por dissendo al tiuj, kiuj dum la tuta semajno mendis ilin perletere.
Kaj tiun ŝajne tute mekanikan laboron D-ro Zamenhof parte kun sia edzino plenumis mem. Sabate matene sekvis la poŝta ekspedo de pakaĵoj.
Jen en malgranda priskribo la tag- kaj semajn-ordo de D-ro L. L. Zamenhof. La legantoj povas facile konkludi el ĝi, kio restis al li por lia privata intima vivo.
La plej granda festo kaj ripozo por li estis sabatvesperoj, kiam kuniĝis nia tuta familio. Dr. L. Zamenohof tre malofte pasigis la vesperojn ekster la domo. Hejme ĉe si li akceptadis gastojn nur dum la naskiĝtagoj de li kaj de lia plej proksima familio.
Senŝanĝe fluis jaro post jaro. Nur en la epoko de la kongresoj antaŭ la somero, la vivo iomete ŝanĝiĝis. La ekstere trankvila ĝis nun tagordo fariĝis pli febra. La vivo eble plivigliĝis, la animstato pliĝojiĝis, sed samtempe la provizfortoj ankoraŭ pli elĉerpiĝadis….
Fine alvenis la tagoj de kongreso, la tagoj plenaj de entuziasmo, de ekstrema nervekscito, kiuj, bedaŭrinde, neniam influis bonfare lian sanstaton…
Jen bildeto el la vivo de D-ro Zamenhof kvazaŭ filmfragmento.
Ĉu mi bezonas aldoni, ke li, kiu ekstere ŝajnigis kvietan egalanimecon interne kaŝis grandegan agenergion, kiu paŝo post paŝo ruinigis lian malfortan delikatan organismon?
La fino ne povis do esti alia. La terura milito nur plirapidigis ĝin.
D-ro LEONO ZAMENHOF
(“Rivista italiana di Esperanto” 1930-1)

2 pensoj pri “Ludoviko Lazaro Zamenhof

  1. Dankegon al Antonio De Salvo pro la riĉeco da historiaj kaj literturaj informoj pri Zamenhof al ni donacitaj. Aparte interesa estas por mi (kiel grafologistino) la priskribo farita de la frato de Zamenhof pri ties personeco kaj vivmaniero. Tio efektive konfirmus la e n d o g e n a n Zamenhofan maloptimismon – tute ne epizodan kiel mi kredis – kiun mi jam konstatis per lia suben-iranta skribado dum longedaŭraj 14 jaroj (periodo 1895-1909), laŭ atesto de liaj tiuepokaj manuskpritoj kiuj estis lastmonate publikigataj de Esperanto-Muzeo de Vieno en sia retejo . – La retejo de Esperanto-Muzeo: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/arkivajoj/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *