Homoj

Antonio Meucci

La 13-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1808) de la florenca inventisto Antonio Meucci (1808-1889)
it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Meucci
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Meucci
fama pro la invento de aranĝaĵo kiu povas esti taksata la unua telefono, kvankam telefono estis patentita, pli frue, de la usona sciencisto laŭ skota deveno Alexander Graham Bell.
Meucci, malriĉa migrinto al Usono, jam en 1849 prilaboris prototipon de telefono, kaj en 1860 aranĝis stabilan konekton inter la laborejo en la kelo kaj la ĉambro je la dua etaĝo kie kuŝis lia edzino, trafita de misformanta artrito; sed, ĉar li malmulte scipovis la anglan, li anoncis tion nur en la itala gazeto de Novjorko, kaj, ĉar li vivis en absoluta malriĉeco, li ne povis pagi la multekostan procedon por akiro de patento. Li do transdonis kelkajn ekzemplerojn al la telegrafa societo Western Union, kiu en 1874 fraŭde patentigis je nomo de Bell. La 13-an de januaro 1887 la patento de Bell estis nuligita pro trompo kaj falsado, kaj la nuligo estis poste konfirmita de la plejsupra Kortumo; bedaŭrinde, tamen, intertempe Meucci estis mortinta (kio pruvas, ke ne nur en Italio justico funkcias malrapide).
Mi transskribas artikolon el la “Itala Esperanta Revuo” 1923-10 (oktobro 1923), p. 109, kiu depostulas la atribuon al Meucci de la invento de telefono, kaj mi aldonas:
– artikolon el “Brita Esperantisto” 1907-5, p.98, kiu kompreneble pledas por Graham Bell (la artikolo en si mem estas vere frandinda, pro la mirego kaj la entuziasmo kun kiuj telefono estis rigardata antaŭ 110 jaroj);
– la bildon de la poŝtmarko honore al Meucci eldonita en 1978 de la Itala Poŝto, en la kadro de serio pri “elstaraj homoj”;
– la specialan poŝtan stampon de Florenco (de la 12-a de decembro 1976), memore al la unua telefona konekto;
– polan poŝtkarton de 1988, adresitan al la Redakcio de la programo en Esperanto de Vatikana Radio, memorigantan la unuan telefonon en urbo Lodzo (Łódz).


LA TELEFONO GLORO ITALA
La sciigo pri la morto del Aleksandro Graham Bell, kiu elviviĝis en sia somera loĝejo en la ĉirkaŭajoj de Halifax (Ameriko) trakuris la mondon, kaj ĉiuj ĵurnaloj senescepte parolis pri li kiel pri la elpensinto de la telefono.
Necesas korekti tiun ĉi sciencan malveraĵon.
Dum 1864 vivadis en Havana kandel-fabrikisto, kiu estis samtempe ilaristo en la urba teatro. Li estis nomata Antono Meucci (Meuĉĉi) Italo, el Florenco; tre studema pri fizikaj fenomenoj, li konstruis propramane kaj sen helpo de iu ajn kelke da instrumentoj, ĉar li karesadis la ideon ke oni povos paroli malproksimen.
Ekloĝinte en dometon en Clifton apud New York, li enregistrigis dum 1871 la patenton de sia aparato: t. e. elektra telefono. Meucci estis malriĉa, tamen kvar jarojn sinsekvajn li atingis renovigi tiun enregistrigon, ĝis kiam en 1875 li estis devigata ĉesi pro sia granda malriĉeco, kiu puŝis lin vendi eĉ la aparatojn mem kiujn li estis fabrikinta.
Jen okazis ke la sekvantan jaron 1876 ankaŭ doktoro Bell enregistrigis patenton pri telefono entute identa al tiu de Meucci kaj – stariginte tuj fortan kompanion en sia nomo – li triumfigis ĝin ĉe la Ekspozicio de Filadelfia en tiu sama jaro.
Meucci skribis tiam dekstren kaj maldekstren plendante korŝirige ke li ne trovis justecon inter la homoj, ĉar estis rabitaj al li ne nur la antaŭeco de lia elpensaĵo, sed ankaŭ la profitoj kiuj povus deveni de ĝi al li.
Li pasigis tiamaniere multajn jarojn inter malriĉeco kaj doloro, ĝis kiam en 1888, forminte la “Kompanion Meucci”, li povis tenti proceson por neposeda proprigo k. e. kontraŭ la “BellTelephon Co.”
La rezultato de tiu proceso estis ke la supera Tribunalo de la Unuiĝitaj Ŝtatoj dekretis ke la Telefono Bell devas esti nomata Telefono Meucci, ĉar rezultas en maniero plej klara kaj senduba ke la nomita kompanio akiris la patenton per trompo.
Tiu sentenco redonis rajtecon – estas vere – al Meucci: sed ĉar li, absolute malriĉa, estis ĉiam devigata batali kontraŭ societo monhava kaj politike forta, tiel lia kompanio vidis sin devigata al interkonsento, per kiu al Meucci estis fiksita monata asigno, al la celo silentigi lin.
Mallongan tempon li ĝuis tamen tiun asignon, ĉar la malfeliĉa elpensinto la sekvantan jaron 1889, ekzilita en sia dometo en Clifton, mortis pro doloro.
Kontraŭe Bell ricevis la honorojn kaj la sufiĉegajn fruktojn de tiu elpensaĵo, kiun la angla fizikisto Thompson nomis la mirindaĵo de la mirindaĵoj.
El Pro Familio.
Esp. A. L. Reni
Itala Esperanta Revuo 1923-10 (oktobro 1923), p. 109

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *