La 10-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1955) de la franca teologo kaj sciencisto Pierre Teilhard de Chardin (1881-1955)
it.wikipedia.org/wiki/Pierre_Teilhard_de_Chardin
eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_Teilhard_de_Chardin
Jezuita pastro, konata kiel evoluisma sciencisto kaj teologo, li estis kromnomita “la malpermesita jezuito” ĉar, klopodante akordigi la evoluisman teorion kun la doktrino de la prapeko, li esprimis opiniojn kiuj tiutempe estis taksataj nekonformaj al la oficiala doktrino de la katolika Eklezio (estas kurioze, pri tio, ke li estis malproksima ido de Voltaire, laŭ patrina flanko); li devis lasi la instruadon de paleontologio kaj geologio ĉe la katolika Instituto de Parizo, kaj estis forsendita al Ĉinio, kie li restadis de 1926 ĝis 1946 plenumante gravan sciencan aktivadon.
Reveninte al patrolando, li petis de la romaj ekleziaj aŭtoritatuloj la rajtigon instrui ĉe la Kolegio de Francio, sed la rajtigo estis rifuzita, kaj eĉ li estis invitita forlasi Francion; li do ekloĝis en Usono, sed malmultajn jarojn poste, en la tago de Pasko de 1955, li mortis pro koratako. Li estis sepultita en la tombejo de la novica domo de jezuitoj en Saint Andrew on Hudson (nuntempe Hyde Park of New York).
La graveco de Teilhard de Chardin, kiel teologo kaj samtempe sciencisto, kuŝas en lia strebo starigi harmonian ligon inter scienca penso kaj religia penso.
La tradicia katolika ortodokseco akuzis lin pri panteismo, probable ĉar liaj teorioj, tre originalaj, ne estis ĝuste komprenitaj; kvankam liaj verkoj neniam estis metitaj en la Indekson (nome, en la liston de la libroj kies legado estis malpermesita al katolikoj), dekreto de 1958 de la Sankta Ofico (tiutempe sub prezidanteco de kardinalo Alfredo Ottaviani) devigis la religiajn kongregaciojn forigi la verkojn de la jezuito el la bibliotekoj, pro tio ke ili «entenas tielajn ambiguecojn kaj ankaŭ tiom gravajn erarojn, ke ili ofendas la katolikan doktrinon».
En 1962 la jezuita teologo Henri de Lubac (kiu dum kelkaj jaroj, akuzata pri modernismo, estis forigita el la instruado, sed poste estis nomumita “spertulo” de la Vatikana Koncilio kaj fine kreita kardinalo) kuraĝe asertis, en fanclingva eseo, ke la penso de Teilhard estas en kontinueco kun la tradicio de la Eklezio (aparte, kun Sankta Paŭlo); sed estis haltigitaj la tradukoj al aliaj lingvoj.
Akra kritiko al la penso de Teilhard venis ankaŭ, en 1966, de Jacques Maritain.
Irante kontraŭflue, Paŭlo la sesa (granda Papo, malprave subtaksata), en parolado de la 24-a de februaro 1966 pri la rilatoj inter scienco kaj fido, asertis kontraŭe ke la klarigo pri la universo liverita de Teilhard manifestas, anstataŭ nei, «la ĉeeston de Dio en la universo kiel Inteligenta kaj Kreanta Principo».
Malgraŭ tio, kiam en 1981 la ŝtata Sekretario Agostino Casaroli skribis al monsinjoro Paul Poupard (tiam rektoro de la Katolika Instituto de Parizo), ke la «akravida percepto de la dinamismo de la kreado» de Teilhard kaj lia «ampleksa vido de la estiĝo de la mondo kuniĝas kun nekontestebla religia fervoro», la vatikana gazeto L’Osservatore Romano rapidis precizigi, ke ĉiel ajn tia eldiro ne devas esti komprenata kiel “rehonorado” de la jezuito.
Nur en pli ĵusa epoko (1987) Kardinalo Ratzinger, poste Papo Benedikto la 16-a, en sia verko Principi di Teologia cattolica (Principoj de katolika teologio) allasis ke unu el la ĉefaj dokumentoj de la dua Vatikana Koncilio, Gaudium et Spes (1965), estas forte trapenetrita de la penso de Teilhard: Oni notu, ke jam en 1985 “Espero katolika” estis vidinta tian rilaton:
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_09.htm#5
Pozitiva juĝo estis esprimita de Papo Johano Paŭlo la dua en letero de la unua de junio 1988; Benedikto la 16-a asertis (la 24-an de julio 2009) ke tiu de Teilhard estis granda vizio; kaj fine la ĵusa encikliko de Papo Francisko «Laudato si’» (Estu laŭdata),
w2.vatican.va/content/francesco/it/encyclicals/documents/papa-francesco_20150524_enciclica-laudato-si.html
(kies kovrilpaĝo estas aldonita), ĉe ĉapitro 83, post la aserto ke “la fina celo de la vojirado de la universo estas en la pleneco de Dio, kiu estis jam atingita de Kristo resurektinta, pivoto de la universala maturiĝo”, aldonas en piednoto 55: “En ĉi tiu perspektivo lokiĝas la kontribuo de P. Teilhard de Chardin”.
Estas kialo de fiereco la fakto ke, en Esperanto, ampleksaj kaj ripetaj artikoloj pri Teilhard de Chardin estis publikigitaj de “Espero katolika” (kies direktoro estas la prizorganto de ĉi tiu blogo) jam de 1964, nome, kiam la teorioj de Teilhard estis (milde dirite) rigardataj kun suspekto; precipe:
www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1964_05.htm#17
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_09.htm#5
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_10.htm#4
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_11.htm#4
Aldone: foto de Teilhard de Chardin (el “Espero katolika” 1985-10), kaj foto kiu dokumentas la renkonton kun Papo Francisko de la prizorganto de ĉi tiu blogo, la 16-an de aprilo 2016; la Papo ridas elkore, plezurigita, je la mencio de Esperanto.