La 9-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1948) de la venecia kantistino Nicoletta Strambelli, konata per la artista nomo Patty Pravo
it.wikipedia.org/wiki/Patty_Pravo
Dum en Esperanto la vorto “pravo” havas pozitivan valoron, en la (arkaika) itala lingvo ĝi havas kontraŭe valoron tre negativan, ĉar ĝi signifas (aŭ, pli ĝuste, signifis) “malbona”, kaj en ĉi tiu senco Dante ripete uzas ĝin en la “Dia Komedio”, ekzemple, Infero 3,82-84:
Ecco verso noi venir per nave
un vecchio, bianco per antico pelo,
gridando «Guai a voi, anime prave!»
Jen veturis kontraŭ nin per ŝipo
aĝulo blanka pro harar’ maljuna,
kriante «Ve al vi, animoj krimaj!»
(trad. Giovanni Peterlongo)
Venis bark’, aĝul’ en ĝi navigis,
blanka de oldaj haroj, kun kruelo
«Ve, misanimoj» krie li timigis
(trad. Kálmán Kalocsay)
Jen sur boato al ni veni ekis
blankhara maljunulo, kun kolero
«Ve vi, animoj damnaj!» li ekblekis
(trad. Enrico Dondi);
Nicoletta Strambelli, kiel ŝi mem deklaris, elektis la pseŭdonimon “Pravo” ĝuste kiel signon de kontestado de la socio (en 1968 ŝi havis 17 jarojn).
Patty Pravo, per 110 milionoj da venditaj diskoj (el kiuj 40 milionoj por la kanzono “La bambola” – La pupo, de 1968) estas la tria itala kantisto laŭ komerca sukceso, post Adriano Celentano kaj Mina, sed antaŭ (ekzemple) Luciano Pavarotti kaj Domenico Modugno; ŝi estas fama ĉefe pro kvar kanzonoj, “La bambola” – La pupo, “Ragazzo triste” – Malgaja knabo, “Pazza idea” – Kia ide’ kaj Pensiero stupendo” – Ideo mirinda.
En Esperanto ekzistas la versio (de Giuseppe Castelli) de du el tiuj kanzonoj, “Pazza idea” (Kia ide’) kaj “Pensiero stupendo” (Ideo mirinda); de la unua, mi transskribas la tekston en la itala kaj en Esperanto.
Mi aldonas du vidaĵojn de Venecio, naskiĝurbo de la kantistino; tiu blanknigra kun la Ponto de Rialto (el malnova bildkarto) estas al mi aparte kara, ĉar en la maldekstra Palaco (“Palaco de Kamarlingoj”) mi komencis mian deĵoron ĉe la Kortumo pri kontoj, en la malproksima 1976.
PAZZA IDEA
Parole di Paolo Dossena, Maurizio Monti, Cesare Gigli
Musica di Giovanni Ullu
Se immagino che tu sei qui con me
sto male, lo sai!
Voglio illudermi di riaverti ancora
com’era un anno fa.
Io stasera insieme ad un altro
e tu sarai forse a ridere di me
della mia gelosia che non passa più,
ormai non passa più.
Pazza idea di far l’amore con lui
pensando di stare ancora insieme a te!
Folle, folle, folle idea di averti qui
mentre chiudo gli occhi e sono tua.
Pazza idea, io che sorrido a lui
sognando di stare a piangere con te.
Folle, folle, folle idea sentirti mio
se io chiudo gli occhi vedo te.
Tu guidavi mentre io ubriaca di gelosia
continuavo a chiedere.
E poi mi hai detto: “Senti camminiamo”,
Siamo scesi in fretta ma restati li…
In silenzio soli, io ti ho stretto, stretto a me.
La tua giacca sul mio viso
mi hai detto: “Basta amore,
sono stanco, lo vuoi tu?”
Pazza idea…
Pazza idea stare qui con lui
ma poi vedere solo te.
Immaginare… vorrei…
Vorrei te!
Pazza idea…
KIA IDE’
Vortoj de Paolo Dossena, Maurizio Monti, Cesare Gigli
Muziko de Giovanni Ullu, trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/pravo.html#KIA%20IDE%27
Imagi ke vi plu
proksimas min
min vundis jam tro.
Mi revigas min
vin rehavi ankoraŭ
samkiel jam antaŭ jar’.
Mi ĉi-nokte kun alia,
dum eble vi ie ridas nun pri mi
kaj pri mia ĵaluz’: ĝi ne ĉesos plu,
ĝi jam ne ĉesos plu.
Kia ide’, ke mi amoru kun li
pensante ankoraŭ resti kun vi plu!
Plej freneza la ide’: vi tie ĉi;
fermi la okulojn, doni min.
Kia ide’, ke mi ridetu al li
revante ke vin ĉeestas mia plor’;
plej freneza la ide’ vin havi, ĉu?
Fermi la okulojn, kaj jen vi.
Dum vi stiris, daŭre mi,
pro ĵaluzo aŭ pro ebri’,
volis pridemandi vin.
Vi tiam diris: “Aŭdu, ni promenu”,
do ni elaŭtiĝis sed ne iris for,
kaj silente, sole,
mi nur premis vin al mi.
Via jak’ sur miaj vangoj.
Vi diris: “Mia kara,
jam sufiĉas, finu ni”.
Kia ide’…
Kia ide’, resti apud li,
dum jen mi vidas sole vin.
Imagi volus mi vin,
kaj vin nur…