Laŭ la plej fidindaj rekonstruoj, la imagita vojaĝo en la transmodo rakontitita en la “Dia Komedio”
it.wikipedia.org/wiki/Dante_Alighieri#Commedia
eo.wikipedia.org/wiki/La_Divina_Commedia
komenciĝis vendredon la 8-an de aprilo 1300. Jen kiel oni ĝisatingis la difinon de ĉi tiu dato.
Antaŭ ĉio, la jaron oni eltiras el la unuaj versoj (Infero 1,1-3):
En mezo de l’ vojaĝ’ de nia vivo
en arbareg’ obskura mi troviĝis
(trad. Peterlongo)
Je l’ vojomez’ de nia vivo tera
mi trovis min en arbareg’ obskura
(trad. Kalocsay)
En mezo de la voj’ de vivo nia
mi trovis min en arbareg’ obskura
(trad. Dondi)
Nu, laŭ Psalmo 90 (89), 10, la meznombra daŭro de la homa vivo estas (aŭ, plibone, estis) 70 jaroj:
La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
kaj ĉe forteco okdek jaroj.
Ĉar Dante naskiĝis en 1265, li atingis la vivomezon (35 jarojn) ĝuste en 1300: iu jaro, cetere, kun forta simbola valoro, pro la unua Jubileo, kaj la koneksa espero pri spirita kaj politika renovigo.
Krome, Kazella (Purgatorio 2,98-99) aludas la fakton, ke la Jubileo komenciĝis antaŭ tri monatoj, do ni estas en printempo de 1300:
Tamen de tri monatoj ĉiun prenis,
kiu eniri volis, li paceme.
(trad. Peterlongo)
de tri monatoj li kun plena paco
la dezirantajn iri enakceptis.
(trad. Dondi)
Plie, diablo Misvosto (Infero 21,112-114), asertas, ke la roka ponto rompiĝis en la tago de la morto de Kristo pro la tertremo kiu skuegis la teron, kaj aldonas, ke la tagon antaŭ tiu en kiu li parolas, kvin horojn post tiu nuna (do, je tagmezo), plenumiĝis precize 1266 jaroj ekde tiu tago:
Hieraŭ, horojn kvin post nuna horo,
mil ducent sesdek ses finiĝis jaroj
post kiam tie ĉi la voj’ rompiĝis.
(trad. Peterlongo)
Hieraŭ, horojn kvin post ĉi minuto
kaj antaŭ mil ducent sesdekses jaroj
rompiĝis ja ĉi tiu voj’ en tuto.
(trad. Kalocsay)
Hieraŭ, jam kvin horojn post la jena,
antaŭ mil ducent sesdek kaj ses jaroj
falis la pont’ en ruiniĝo plena.
(trad. Dondi)
Nu, laŭ la tradicio komuna je la epoko de Dante, Kristo mortis en la jaro 34 (kompreneble, post Kristo), do 34+1266 = 1300.
Post fikso de la jaro, konsekvenca estas la tago; pri la nokto inter ĵaŭdo la 7-a kaj vendredo la 8-a de aprilo (en rilato kun Pasko, kiu en tiu jaro falis la 10-an de aprilo) Dante aludas en kelkaj versoj, en kiuj li diras, ke en la nokto antaŭ la tago en kiu li perdiĝis en la arbaro estis plenluno (kaj la kristana Pasko okazas la unuan dimanĉon post la printempa plenluno):
Infero 20, 127:
hieraŭ nokte estis la plenluno:
(trad. Peterlongo)
kaj jam hieraŭ plenis la lunbrilo;
(trad. Kalocsay)
kaj jam hieraŭ plenis la lunrondo;
(trad. Dondi)
Purgatorio 23, 118-121:
El tia vivo li min tiris, kiun
sekvadas mi, antaŭhieraŭ, kiam
aperis ronda la fratin’ de tiu»;
mi sunon montris.
(trad. Peterlongo)
De tiu vivo li min malimplikis
antaŭhieraŭ, kiam ronda plenis
ĝia fratin’ (la sunon mi indikis);
(trad. Dondi)
Mi aldonas:
– la unuatagajn kovertojn (UTK) de la vatikanaj poŝtmarkoj eldonitaj en 1965 okaze de la 700-a datreveno de la naskiĝo de Dante Alighieri (1265-1321, kun portreto de la poeto kaj tri scenoj el la Dia Komedio (respektive, Infero, Purgatorio kaj Paradizo). La stampo diras en latina lingvo: “Suae gentis imperitura gloria unitatis assertor populorum divus poeta fidem cecinit divine” (Nemortema gloro de sia gento asertanto de la unueco de la popoloj dia poeto kantis diece la fidon);
– la folieton eldonitan de la Itala Poŝto en 2009 (samtempe kun Vatikano kaj San Marino), kun la koncerna speciala stampo, okaze de la “Tago de la itala lingvo”; la poŝtmarko reproduktas miniaturon de la Urbina latina kodekso 365, konservita en la Vatikana Apostola Biblioteko, kiu prezentas Dante-n antaù la tri sovaĝaj bestoj (pantero, leono, lupino). Enestas la tria verso de Infero: “Ché la diritta via era smarrita” (Ĉar perdiĝinta estis vojo vera).