La 2-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1725) de la venecia aventuristo kaj verkisto Giacomo Girolamo Casanova, konata kiel Giacomo Casanova (1725-1798)
it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Casanova
eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Casanova
Pli ol pro lia literatura verkaro, li estas memorigata kiel libervivulo, trompisto kaj precipe virinkonkeranto, tiom ke en itala lingvo lia propra nomo, fariĝinta komuna, estas sinonimo de “delogisto” (iel kiel okazis kun “donjuano”).
Antaŭ nelonge, tamen, lia beletra agado estis revalorigita, kaj li estis rekonita antaŭulo de la moderna rakonta arto, ĉefe pro la memorlibroj (verkitaj en franca lingvo) “Histoire de ma vie” (Historio de mia vivo) kaj “Histoire de ma fuite des Plombs” (Historio de mia eskapo el la Plumbo-Malliberejo), publikigitaj postmorte en almenaŭ 400 eldonoj kaj tradukitaj al pli ol 20 lingvoj (en la itala, tamen, kompleta traduko aperis nur en 1965).
Casanova mem pravigis tiel la elekton verki en la franca: « J’ai écrit en français, et non pas en italien, parce que la langue française est plus répandue que la mienne» (Mi skribis en la franca anstataŭ en la itala, ĉar la franca lingvo estas pli disvastiĝinta ol la mia). En tiu epko, ja, la franca estis konsiderata la internacia lingvo (sic transit gloria mundi!/ tiel pasas la gloro de l’ mondo!); cetere, en tiu sama periodo ankaŭ alia fama veneciano, Carlo Goldoni, verkis sian aŭtobiografion en la franca.
La valoro de Casanova kiel beletristo kaj vigla priskribinto de sia epoko hodiaŭ metas sur duarangan ebenon la multenombrajn malhelajn erojn de lia vivo: ekzemple, la trompon al pariza nobelino, al kiu li kredigis ke li rejunigos ŝin per alkemiaj artifikoj; la publikigon de misfamiga pamfleto; la malliberigon en la fifama venecia prizono dirita “dei Piombi” (de Plumbaĵoj) pro la plumba tegmento, el kiu li eskapis per mirŝoka forkuro
it.wikipedia.org/wiki/Storia_della_mia_fuga_dai_Piombi
la agadon de fidenuncisto al la Enketistoj de la Venecia Respubliko komisiitaj pri la defendo de la bonmoro (!).
En Esperanto aperis, en “Literatura Foiro” 1999-178, paĝoj 80-86, la versio de Carlo Minnaja de kelkaj eroj de la “Histoire de ma vie” (surbaze de la itala traduko); mi transskribas unu el ili, tiritan el la Antaŭparolo (por la origina teksto en la franca:
www.livre-et.fr/livret/fichiers%20pdf/Casanova1.pdf ).
Mi aldonas:
– bildon, el malnova bildkarto, de la Ponto de Suspiroj (je la dua ebeno, malantaŭ tiu dirita “de la Pajlo” je la unua ebeno), kiu kunligas la Doĝan Palacon de Venecio (maldekstre) kun la malliberejo de Plumbaĵoj (dekstre);
– afiŝon (eĉ ne inter la plej malprudaj) el la multa kiuj reklamis la filmon “Casanova” de Federico Fellini
it.wikipedia.org/wiki/Il_Casanova_di_Federico_Fellini
– unu el la poŝtmarkoj eldonitaj de la Itala Poŝto en 1973 en la kadro de la iniciato “Salviamo Venezia” (Ni savu Venecion); tute evidente, la afiŝo pri la filmo “Casanova” inspiriĝis al la kolono kun la leono de Sankta Marko, maldekstre en la bildo.
La leganto kiu amas pensi vidos en ĉi memoraĵoj, ke dum mia vivo mi neniam havis precizan celon, kaj tial sola kriterio kiun mi sekvis, se kriterio mi ĝin nomu, estis la jena: mi lasis min porti kien la vento min ŝovis. De kiom da travivaĵoj estis kaŭzo ĉi sendependa sinteno! Miaj misaventuroj, samkiel miaj bonŝancoj, pruvis al mi ke en ĉi mondo, kaj en la kampo spirita kaj en tiu fizika, bono naskiĝas el malbono samkiel malbono de bono. Miaj eraroj montros al la meditemuloj la du kontrastajn vojojn, aŭ instruos ilin pri la granda arto sin teni ĉe la ora mezo. Necesas nur havi kuraĝon, ĉar forto sen memfido utilas al nenio. Tre ofte mi vidis ke feliĉo falas sur min kiel konsekvenco de ago malsaĝa, kiu estus devinta min konduki en abismon, kaj, kvankam ne ŝparante riproĉojn al mi mem, mi dankis Dion pro tio. Sed mi vidis ankaŭ grandajn malfeliĉojn naskiĝi el konduto modera kaj saĝa: tio, sendube, min humiligis, sed, certa ke mi estas je la prava flanko, mi facile konsoliĝis.
Malgraŭ ĉi solidaj moralaj bazoj, neevitebla frukto de la sanktaj principoj enradikiĝintaj en mia koro, mi estis, dum la tuta daŭro de mia vivo, viktimo de la sensoj. Al mi ĉiam plaĉis iri laŭ transversaj stratoj, kaj mi ĉiam vivis en la eraro, kun nura konsolo: mi sciis ke mi troviĝas en ĝi. Tial, kara leganto, mi esperas ke vi tute ne vidos en mia historio spurojn de maldeco kaj aroganto, sed ja trovos la trajtojn de reala ĝenerala konfeso, eĉ se en la stilo de mia rakontado vi rimarkos nek la stilon de pentofaranto nek la plenan kontricion de tiu kiu ruĝiĝas konfesante siajn etajn friponaĵojn. Ili estas pekoj de junaĝo. Mi ridas pri ili, kiel vi vidos, kaj se vi estas bona, vi ilin priridos kun mi.
Vi ridos kiam vi ekscios ke, ĉiufoje kiam necesis, mi ne faris al mi tro da zorgoj pri trompado al stultuloj, friponoj aŭ malsaĝuloj. Koncerne kion mi faris kun virinoj, temis pri reciprokaj mistifikoj pri kiuj oni ne havu konsideron, ĉar kiam intermetiĝas amo, kutime oni mistifikas unu la alian ambaŭflanke. Sed la afero statas tute alie kiom koncernas la stultulojn. Mi ĉiam ĝojas kiam mi repensas pri ĉiuj fojoj, kiam mi ilin faligis en miajn retojn, ĉar ili estas insolentaj kaj malmodestaj ĝis defio de la spirito. Cetere, oni venĝas la spiriton kiam oni trompas stultulon, kaj estas venko, kiun valoras atingi, ĉar stultulo estas kirasita, kaj oni ne scias de kiu flanko lin ataki. Trompi stultulon, do, estas tasko inda je inteligentulo. Tio kio enmetis en mian sangon, ekde mia naskiĝo, nevenkeblan malamon kontraŭ ĉi rasaĉo, estas la fakto ke mi iĝas stulta ĉiufoje kiam al mi okazas frekventi ĉi ulojn. Malsamaj de la stultuloj, male, estas la sensciuloj, kiuj, estante tiaj nur pro manko de edukiĝo, ĝuas mian tutan estimon. Mi renkontis kelkajn kiuj estis vere bonmoraj kaj kiuj, en sia nescio, ne estis senspritaj. Ili similas okulojn kiuj estus belegaj sen katarakto.
Kara leganto, la tono de ĉi antaŭparolo diros al vi klare kion mi intencas fari. Mi ĝin skribis ĉar mi volas, ke vi min konu antaŭ ol min legi. Nur ĉe kafejo kaj tagmanĝoj oni konversacias kun nekonatoj.
Giacomo Casanova, el la Antaŭparolo al la “Histoire de ma vie”
trad. Carlo Minnaja (Literatura Foiro 1999-178, p. 80-81)