Homoj

Ovidio

La 20-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 43 a.K.) de la latina poeto Publius Ovidius Naso (Ovidio)
it.wikipedia.org/wiki/Publio_Ovidio_Nasone
eo.wikipedia.org/wiki/Ovidio
De liaj verkoj estis publikigitaj pluraj tradukoj al Esperanto:
en “La Revuo”, III, 1908-1909, paĝoj 263-264, “La unua aerveturanto” (Dedalo kaj Ikaro, Metamorfozoj VIII, vv- 183-236), trad. Henri Vallienne;

en “Universo” I, 1910-8, paĝoj 225-226, “De poetarum immortalitate” (Pri senmorteco de poetoj), trad. Br. Kuhl;

en “L’Esperanto” 1922-4 (aprilo 1922), paĝoj 64-66, la tria Elegio el “Tristia”, trad. P. Silvio Ravanelli;

en “Literatura Mondo” 1935, p. 87;

en “Tutmonda sonoro” de Kálmán Kalocsay (volumo unua, paĝoj 223-236);

en “Serta Gratulatoria honore al Juan Régulo Pérez”, volumo dua, paĝoj 659-66 (“Dedalo kaj Ikaro, trad. Johan Hammond Rosbach);

en “Antologio Latina” de Gerrit Berveling, volumo dua, paĝoj 440-486.

La kvar unuaj tradukoj ne estas menciitaj en Vikipedio.
Mi aldonas la poŝtmarkon eldonitan de la Itala Poŝto en 1957, okaze de la dumila datreveno de la naskiĝo, kaj la tradukon aperintan en “La Revuo”.
Antonio De Salvo

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *