Homoj

Albert Einstein

La 14-an de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1879) de la germana sciencisto kaj filozofo laŭ juda deveno Albert Einstein (1879-1955)
it.wikipedia.org/wiki/Albert_Einstein
eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Einstein
iĝinta sviso en 1901 kaj usonano en 1940, fama precipe pro la formulado de la “teorio de relativeco” (tamen, la Nobelpremio por Fiziko estis atribuita al li, en 1921, kun alia motivigo: “pro la malkovro de la leĝo pri lumelektra efiko”).
La personulo estas tro konata por ke li bezonu prezenton; mi limiĝos, do, paroli pri liaj rilatoj kun Esperanto.
Pri li cirkulas, en la esperantistaj medioj, iu “fabela onidiro”, kiun, bedaŭrinde, mi devas parte malkonfirmi.
Al li estas kutime atribuita la frazo “Esperanto estas la plej bona solvo de la problemo de la internacia lingvo”, kaj en rilato kun tio estis ankaŭ eldonitaj afiŝo kaj karto kun la slogano “Einstein amis Esperanton”.
Tiu frazo, kontraŭe, estas de lia preskaŭ samnomulo Leopold Einstein, pioniro kaj mecenato de Esperanto
eo.wikipedia.org/wiki/Leopold_Einstein
Tamen, ankaŭ la pli fama Albert Einstein havis kontaktojn kun Esperanto, ĉar, kiel memorigas “Sennaciulo” 1993-4 (aprilo 1993)
www.esperanto-sat.info/article437.html
li akceptis esti honora Prezidanto de la Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) de Cassel en 1923; sed ne estas klare, kiom tiu aliĝo ŝuldiĝis al simpatio por Esperanto, aŭ prefere al la konata pacifismo kaj antimilitarismo de la sciencisto kaj filozofo.
Mi aldonas:
– la karton kun Albert Einstein;
– portreton de Albert Einstein (el “Sennaciulo” 1993-4), verkon de la franca esperantista pentristo Ludovic Rodolphe Pissarro (1878-1952), konata per la artista nomo Ludovic Rodo
eo.wikipedia.org/wiki/Ludovic_Rodo
adoptita por distingiĝi disde la patro, la pli fama Camille Pissarro.

Unu penso pri “Albert Einstein

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *