Homoj

Gabriele D’Annunzio

La 12-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1863) en Pescara (Peskaro, Abruco) de Gabriele D’Annunzio (1863-1938), poeto, verkisto, militisto kaj politikisto
it.wikipedia.org/wiki/Gabriele_D'Annunzio
eo.wikipedia.org/wiki/Gabriele_D'Annunzio
pri kies poeziaj kaj prozaj verkoj ekzistas en Esperanto tiom multaj tradukoj (krom en la “Itala Antologio”, en “Tutmonda sonoro” ktp.), ke en 2013 Carlo Minnaja faris per ili libron.
Hodiaŭ mi ne prezentas liajn plej bonajn verkojn, sed mi limiĝas al fragmento el poeziaĵo kun milita karaktero, kiu parolas pri unu el liaj multenombraj entreprenoj kiuj randis parademon, la tiel dirita “Beffa di Buccari” (Moko de Buccari): la maltima enŝoviĝo en la istrian rodon de Buccari (tiuepoke aŭstrohungaran, hodiaŭ Bakar en Kroatio), dum la unua mondmilito, per malgrandaj torpedaj motorboatoj
it.wikipedia.org/wiki/Beffa_di_Buccari

Mi aldonas:
– la kovrilon de la volumo de Carlo Minnaja, eld. EVA (Amerigo Iannacone) (www.edizionieva.com );
– la foton de la unua paĝo de “L’Esperanto” 1938-3 (marto 1938), kun la artikolo kiu parolas pri la morto de D’Annunzio;
– la fragmenton “La beffa di Buccari” – La moko de Buccari el la poeziaĵo “La canzone del Quarnaro” (La kanzono de Karnaro), tradukitan de “Lumi” (Luigi Minnaja), kiun oni duonvidas en la sama paĝo de “L’Esperanto”;
– bildon de poŝtmarko de 1963, unu el la multaj dediĉitaj al D’Annunzio de la Itala Poŝto.
Krome, jen kuriozaĵo.
Kutime oni opinias, ke la batalkrio “Eja Eja” (ripetita en la poeziaĵo pri la Moko de Buccari) estis “inventita” de D’Annunzio, kaj adoptita de faŝismo; sed estas interese vidi en Biblio psalmon 40, versiklon 15/16, tradukitan, en la versio de la Itala Episkopara Konferenco, jene: Siano presi da tremore e da vergogna quelli che mi scherniscono (Estu kaptataj de timtremo kaj honto tiuj kiuj mokas min).
Sed la hebrea teksto estas tre pli trafa, ĉar ĝi diras (tradukite): Restu elrevitaj en sia honto tiuj kiuj diris al mi «Ha, ha…!».
Cetere, ankaŭ en latino la Nuova Vulgata diras ĝuste: Obstupescant propter confusionem suam, qui dicunt mihi: “Euge, euge” (Mirŝokiĝu pro sia honto tiuj, kiuj diras al mi: “Euge, euge”).
Kaj la versio en Esperanto prizorgita de Ludoviko Zamenhof same ĝuste diras: Teruritaj estu de sia honto tiuj, kiuj diras al mi: Ha, ha!
Nu: la itala traduko de Giovanni Diodati (1649, do, tre pli frua ol D’Annunzio kaj faŝismo) diris): Quelli che mi dicono: Eia, eia! sieno distrutti, per ricompensa del vituperio che mi fanno. (= Tiuj kiuj diras al mi: Eja, eja! estu detruataj, pro repago de la mokofendo, kiun ili faras al mi).
Tiel oni malkovras, ke almenaŭ en iu epoko de la itala lingvo, “eia eia” estis ne triumfa, sed moka krio. Kiu scias ĉu tion sciis tiuj kiuj fiere kriis “eia eia, alalà!”.
Antonio De Salvo

Da “La Canzone del Quarnaro”

LA BEFFA DI BUCCARI

 

Siamo trenta d’una sorte,

e trentuno con la morte.

Eia, l’ultima! Alalà!
Siamo trenta su tre gusci

su tre tavole di ponte:

secco fegato, cuor duro,

cuoia dure, dura fronte,

mani macchine armi pronte,

e la morte a paro a paro.

Eia, carne del Carnaro!

Alalà!
Con un’ostia tricolore

ognun s’è comunicato.

Come piaga incrudelita

coce il rosso nel costato,

ed il verde disperato

rinforzisce il fiele amaro.

Eia, sale del Quarnaro!

Alalà!
Tutti tornano, o nessuno.

Se non torna uno dei trenta

torna quella del trentuno,

quella che non ci spaventa,

con in pugno la sementa

da gittar nel solco avaro.

Eia, fondo del Quarnaro!

Alalà!

Gabriele D’Annunzio

El “La kanzono de Karnaro”

LA MOKO DE BUCCARI

 

Ni estas tridek el samsorto,

tridekunu kun la morto.

Eja, lasta! Alalà!

 

Ni estas tridek sur tri ŝeloj,

sur tri lignoj de pontono:

hepat’ seka, dura koro,

haŭto dura, dura frunto;

pretaj man’, armil’, motoro,

kaj la mort’ en sama faro.

Eja, karno de Karnaro!

Alalà!

 

Per hostio trikolora

ĉiu ja komuniiĝis.

Kvazaŭ vundo ĉiam freŝa

ardas ruĝo ĉe l’ rip-aro,

donas verdo malespera

forton pli al gala amaro.

Eja, salo de Karnaro!

Alalà!

 

Ĉiuj reen, aŭ neniu.

Se la tridek ne revenas,

reen la tridekunua,

kies timo nin ne prenas,

kun en mano semo plua,

alĵetota al sulka avaro.

Eja, fundo de Karnaro!

Alalà!

 

Gabriele D’Annunzio, trad. Lumi (Luigi Minnaja)

(el “L’Esperanto de FEI” 3/1938)

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *