Homoj

Torquato Tasso

La 11-an de marto estas la datreveno de la naskiĝo en Sorrento (en 1544) de la poeto Torquato Tasso (1544-1595),
it.wikipedia.org/wiki/Torquato_Tasso
eo.wikipedia.org/wiki/Torquato_Tasso
konata precipe pro la epopeo “La Gerusalemme liberata” (“Jerusalemo liberigita); pro religiaj skrupuloj, la verko estis profunde reviziita de la aŭtoro, kun forigo de la amaj scenoj; sed ĉi tiu dua versio, titolita “Gerusalemme conquistata” (Jerusalemo konkerita), estas praktike forgesita.
La verko rakontas la konkeron de Jerusalemo (en 1099) fare de la kristanoj de la unua krucmilito.
it.wikipedia.org/wiki/Prima_crociata
eo.wikipedia.org/wiki/Unua_krucmilito
Post suferplena vivo, Tasso mortis en Romo, kaj estis entombigita en la preĝejeto de Sankta Onofrio sur monteto Gianicolo (Janikulo).
Koncerne liajn rilatojn kun Esperanto, mi indikas:
– antaŭ ĉio, la tuta “Gerusalemme liberata” estis tradukita de Enrico Dondi
it.wikipedia.org/wiki/Enrico_Dondi
eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Dondi
kaj publikigita en 2010 en Brazilo (eld. Fonto) kun la titolo “Jerusalemo liberigita”; kelkaj fragmentoj (la Prologo, paĝoj 200-201; la oktavoj 64-69 kun la morto de Klorinda, paĝoj 201-203), same tradukitaj de Enrico Dondi sed en maniero parte malsimila, estis aperintaj pli frue en la “Itala Antologio”, FEI Milano 1987;
– en “Heroldo de Esperanto” 1963-2 aperis la traduko, de Clelia Conterno Guglielminetti, de la unua oktavo de la Prologo de “Gerusalemme liberata”;
– en “Esperanto de UEA” 1920-2, p. 29, aperis la traduko, de Antoni Grabowski, de la poeziaĵo “La rosa” (La rozo);
– en la citita “Itala Antologio” (1987), p. 204, ankaŭ aperis la traduko (de Gian Carlo Guarnieri) de la letera de Tasso al Antonio Costantini de aprilo 1595 (nemalmulte antaü la morto);
– en “L’Esperanto” 1921-1 (januaro 1921), paĝoj 9-10, aperis la traduko (de Elio Migliorini) de la letero de Giacomo Leopardi de februaro 1823 al la frato Carlo, pri la tombo de Tasso.
Mi aldonas:
– la unuan kaj la kvaran kovrilpaĝon de “Gerusalemme liberata” (Jerusalemo liberigita) en Esperanto;
– por interesa komparo, la diversajn tradukojn de la unua oktavo de la Prologo de Gerusalemme liberata” (Jerusalemo liberigita), aperintajn en “Heroldo de Esperanto” (1963), en la “Itala Antologio” (1987) kaj en la kompleta eldono de 2010;
– malnovan bildkarton de Sorrento kun la monumento al Torquato Tasso;
– modernan tutvidaĵon de Sorrento.


 

1. Canto l’arme pietose e ‘l capitano

che ‘l gran sepolcro liberò di Cristo.

Molto egli oprò co ‘l senno e con la mano,

molto soffrì nel glorioso acquisto;

e in van l’Inferno vi s’oppose, e in vano

s’armò d’Asia e di Libia il popol misto.

Il Ciel gli diè favore, e sotto a i santi

segni ridusse i suoi compagni erranti.

Torquato Tasso, Prologo, 1-8

 

 

1. Armojn mi kantas kaj valoron de la

Ĉefo liberiginta Kristo-tombon.

Multon li faris per agado hela

kaj montris en sufer’ sanktan aplombon.

Vane Infer’ batalis kaj kruela

sonis Afrik-Azia milit-trombo.

La Ĉielo lin helpis, kaj sub sanktajn

signojn revokis la forvagadantajn.

trad. Clelia Conterno Guglielminetti

(el “Heroldo de Esperanto” 1963-2)

 

 

1. Mi kantas pri l’ milit’ kaj l’ estro pia

liberiginto de la tomb’ de Kristo;

per man’ kaj penso en konkero sia

tre agis, tre suferis la gvidisto:

vanis l’ infer-opon’ kaj de l’ azia

kaj de l’ afrika gentoj la rezisto:

favoris Di’; li sub l’ insignojn sanktajn

regvidis la kunulojn disvagantajn.

trad. Enrico Dondi

(el “Itala Antologio” 1987)

 

 

1. Mi kantas pri l’ milit’ kaj l’ kapitano,

kiu la tombon de l’ Sinjor’ konkeris,

li multe per prudento kaj per mano

aktivis, multe en batal’ suferis.

Vane oponis la infera plano,

vane Afriko kaj Azi’ esperis;

Dio favoris; li sub sanktajn flagojn

returnis kavalirajn disajn vagojn.

trad. Enrico Dondi

(el “Jerusalemo liberigita” 2010)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *