La 9-an de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1883) de la triesta poeto kaj verkisto Umberto Poli, konata per la pseŭdonimo Umberto Saba (1883-1957)
it.wikipedia.org/wiki/Umberto_Saba
(nekredeble, ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Naskiĝinta kiam Triesto estis ankoraŭ aŭstra, sed itala civitano laŭ patra flanko (lia patrino, kontraŭe, estis aŭstrianino laŭ hebrea deveno), dum la unua mondmilito li deĵoris en la itala armeo. Lia tuta vivo, cetere, estis markita de duobleco: du Ŝtatoj (Aŭstrio kaj Italio), du religioj (katolika laŭ patra flanko kaj hebrea laŭ tiu patrina), du lingvoj (eĉ tri, ĉar al la itala kaj al la germana aldoniĝis la slovena de la vartistino Gioseffa Gabrovich Schobar, kromnomita “Peppa Sabaz”, kiu lin kreskigis ameme: unu el la hipotezoj faritaj por klarigi la devenon de la pseŭdonimo Saba, rilatas ĝuste al la kromnomo Sabaz de la vartistino), du patrinoj (tiu natura kaj tiu afekcia). Estis sufiĉe da kialoj por disduigi eĉ la plej fortan animon, kaj ĉi tiu disiĝo (kiu iumomente kondukis la poeton al pzikanaliza flegado) reflektiĝas en la maltrankvilon kiu trairas lian tutan poezion.
En Esperanto ekzistas 13 tradukoj, ĉiuj (escepte de la unua, ĉeestanta kun malgravaj variaĵoj ankaŭ en “Literatura Foiro” 1976-36) en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-KOOP 1990. Temas pri:
– Canzonetta 11: Il poeta, Kanzoneto 11: La Poeto, trad. Gaudenzio Pisoni;
– Il bel pensiero, La bela penso, trad. Carlo Minnaja;
– Principio d’estate, Somera komenciĝo, trad. Carlo Minnaja,
– Quest’anno…, Ĉijare…, trad. Gaudenzio Pisoni;
– Donna, Virino, trad. Gaudenzio Pisoni;
– Paolina, Paŭlino, trad. Gian Luigi Gimelli;
– Ritratto della mia bambina, Portreto pri mia filineto, trad. Carlo Minnaja;
– La capra, La kapro, trad. Giulio Cappa;
– A mia moglie, Al mia edzino, trad. Giulio Cappa;
– Ulisse, Uliso, trad. Gaudenzio Pisoni;
– A un giovane comunista, Al juna komunisto, trad. Giulio Cappa;
– Ultima, Lasta, trad. Gaudenzio Pisoni;
– Commiato, Forsaluto, trad. Carlo Minnaja.
Mi aldonas:
– la tekston en la itala kaj en Esperanto de “La capra – La kapro” (trad. Giulio Cappa, el “Enlumas min senlimo”, LF Koop 1990, p. 67);
– la bildon de la poŝtmarko eldonita en 1983 de la Itala Poŝto okaze de la jarcenta datreveno de la naskiĝo, kun la speciala stampo de Triesto;
– la kovrilon kaj paĝon 30 de la bela volumeto “Triesto inter Karsto kaj maro – Magiaj itineroj”, eldonita en 2013 de la Triesta Esperanto-Asocio;
– malnovan bildkarton de Triesto je la Habsburga epoko, kun detalo de la tiama Piazza Grande (Placo Granda), kiu ŝanĝis plurfoje sian nomon (Piazza San Pietro/ Placo Sankta Petro, Piazza Grande/ Placo Granda, Piazza Francesco Giuseppe/ Placo Francisko Jozefo, ekde 1918 Piazza Unità/ Placo Unueco, ekde 1954 Piazza Unità d’Italia (Placo de la Unueco de Italio) it.wikipedia.org/wiki/Piazza_Unit%C3%A0_d'Italia
LA CAPRA
Ho parlato a una capra.
Era sola sul prato, era legata.
Sazia d’erba, bagnata
dalla pioggia, belava.
Quell’uguale belato era fraterno
al mio dolore. Ed io risposi, prima
per celia, poi perché il dolore è eterno,
ha una voce e non varia.
Questa voce sentiva
gemere in una capra solitaria.
In una capra dal viso semita
sentiva querelarsi ogni altro male,
ogni altra vita.
Umberto Saba
LA KAPRO
Mi parolis al kapro.
Ĝi solis en paŝtejo, alligita.
Herbosata, malsekis
pro la pluvo, ĝi mekis.
Tiu meko egala jam koncernas
mian doloron. Mi respondis, eke
por ŝerco, poste ĉar dolor’ eternas,
unuvoĉa, konstanta.
Tiun voĉon mi audis
de izolita kapro lamentanta.
De kapro kun semida esprimivo
ĝem-plendon aŭdis mi pri ĉiu fio,
pri ĉiu vivo.
Umberto Saba, trad. Giulio Cappa
(el “Enlumas min senlimo” – LF Kop 1990, p.67)