“4 marzo 1943” (la 4-an de marto 1943), de la bolonja kantaŭtoro Lucio Dalla (1943-2012)
estas unu el la plej konataj italaj kanzonoj.
La dato estas tiu vera de la naskiĝo de Lucio Dalla, sed la kanzono ne estas aŭtobiografia, nome ĝi ne rakontas la historion de la vivo de la kantaŭtoro (mi ne scias, kiom lia patrino estis kontenta pri la prezento): sufiĉas koni iom da historio kaj da geografio por kompreni ke temas pri inventaĵo, se konsideri ke:
– la kanzono parolas pri bela viro, veninta el la maro, kiu parolis alian lingvon, kaj kiu, antaŭ ol morti en milito, koncipis infanon naskiĝontan la 4-an de marto 1943; sed la aliancanaj trupoj (venintaj el la maro) elŝipiĝis en Sicilio nur en julio 1943 (mi aldonas poŝtkarton eldonitan de la Itala Poŝto en 1993 por memorigi tiun surlandiĝon), kaj bezonis preskaŭ du jarojn por atingi Bolonjon;
– en Bolonjo ne estas la maro (kiu birdofluge estas malproksima je 100 kilometroj), do la ĉambro de la patrino de Lucio Dalla ne povis esti “ĉe la haveno” (pli precize: en sia historio Bolonjo havis eĉ 5 havenojn, sed temis pri riveraj havenoj, ĉe navigeblaj kanaloj kiuj kunligis ĝin kun riverego Pado kaj de tie kun la maro:
www.sselmi.net/porto.html ).
Cetere, la versoj de la kanzono ne estas de Dalla (kiu komponis la muzikon, en formo de popola balado), sed de Paola Pallottino, filino de la fama etruskologo Massimo Pallottino; kaj origine la kanzono havis alian titolon, “Gesù Bambino” (Jesuo Infano), kiu estis ŝanĝita ĉar taksita blasfema de la responsuloj de la Muzikfestivalo de Sanremo, kie la kanzono estis unuafoje prezentita en 1971.
De la kanzono ekzistas tri versioj: tiu originala (cenzurita, sed kiun Dalla daŭrigis plenumi en la koncertoj el la vivanteco), tiu “oficiala” prezentita en Sanremo (kie ĝi akiris nur la trian premion), kaj tiu (kun malgravaj modifoj) prezentita poste dum turneo kun Francesco De Gregori.
La kanzono rondiris la mondon; en la retpaĝo “kontraŭmilitaj kanzonoj”
www.antiwarsongs.org/canzone.php?id=318
estas prezentitaj da ĝi versioj en pluraj lingvoj (itala, franca, angla, hispana, portugala, hebrea); sed ne estas la traduko al Esperanto de Carlo Minnaja, kiun mi aldonas (ĝi aperis en “Literatura Foiro”, kaj estas trovebla en la reto:
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/dalla.html#4/3/1943 )
GESUBAMBINO (4-3-43)
(testo originale)
Parole di Paola Pallottino, musica di Lucio Dalla)
Dice che era un bell’uomo e veniva dal mare
parlava un’altra lingua però sapeva amare
e quel giorno lui prese a mia madre su un prato
l’ora più dolce prima di essere ammazzato.
Così lei restò sola nella stanza sul porto
con l’unico vestito ogni giorno più corto,
e benché non sapesse il nome o il paese
m’aspettò come un dono fino dal primo mese.
Compiva sedici anni quel giorno la mia mamma
le strofe di taverna le cantò a ninna-nanna
e stringendomi al petto che sapeva di mare
giocava alla Madonna col bimbo da fasciare.
E forse fu per gioco o forse per amore
che mi volle chiamare come Nostrosignore.
Della sua breve vita il ricordo più grosso
è tutto in questo nome che io mi porto addosso.
E ancora adesso mentre bestemmio e bevo vino
per i ladri e le puttane sono Gesubambino.
4 MARZO 1943
Parole di Paola Pallottino, musica di Lucio Dalla)
Dice che era un bell’uomo e veniva,
veniva dal mare
parlava un’altra lingua,
però sapeva amare
e quel giorno lui prese a mia madre
sopra un bel prato
l’ora più dolce prima di essere ammazzato
Così lei restò sola nella stanza,
la stanza sul porto
con l’unico vestito ogni giorno più corto
e benché non sapesse il nome
e neppure il paese
mi aspettò come un dono d’amore fin dal primo mese
Compiva sedici anni quel giorno la mia mamma,
le strofe di taverna
le cantò a ninna nanna,
e stringendomi al petto che sapeva,
sapeva di mare
giocava a fare la donna con il bimbo da fasciare.
E forse fu per gioco o forse per amore
che mi volle chiamare come nostro Signore
Della sua breve vita è il ricordo più grosso
è tutto in questo nome
che io mi porto addosso
E ancora adesso che gioco a carte
e bevo vino
per la gente del porto
mi chiamo Gesù bambino
4 MARZO 1943
Parole di Paola Pallottino, musica di Lucio Dalla
(terza versione)
Dice che era un bell’uomo
e veniva, veniva dal mare,
parlava un’altra lingua
però sapeva amare
E quel giorno lui prese mia madre
sopra un bel prato,
l’ora più dolce
prima di essere ammazzato.
Così lei restò sola nella stanza,
la stanza sul porto,
con l’unico vestito
ogni giorno più corto,
E benché non sapesse il nome
e neppure il paese
m’aspettò come un dono d’amore
fino all’ultimo mese.
Compiva sedici anni quel giorno
la mia mamma,
le strofe di taverna
le cantò a ninna nanna!
E stringendomi al petto che sapeva
sapeva di mare
giocava a far la donna
con il bimbo da fasciare.
E forse fu per gioco,
o forse per amore
che mi volle chiamare
come nostro signore.
Della sua breve vita, il ricordo,
il ricordo più grosso
è tutto in questo nome
che io mi porto addosso.
E ancora adesso che gioco a carte
e bevo vino
per la gente del porto
mi chiamo Gesù bambino.
4/3/1943
Vortoj de Paola Pallottino, muziko de Lucio Dalla
trad. Carlo Minnaja (el “Literatura foiro” 257/2012)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/dalla.html#4/3/1943
Laŭ la diro li estis belulo, el maro li venis
parolis alilingve, sed amon li komprenis.
Tiun tagon li venis al panjo, herbej’ kiel lito,
plej dolĉa hor’ antaŭ ol finis lin milito.
Tiel ŝi restis sola en ĉambro la ĉambro alstranda,
kun unu robo nura, kaj ĉiam pli malgranda
kvankam nomon ne konis ŝi, kaj eĉ la landon ne konis
tuj atendis min kvazaŭ donacon kiun amo proponis.
En tiu tago panjo deksesan jaron finis;
por mi trinkejajn strofojn al lulo ŝi destinis;
min premante al sin’, kaj je maro odoris la sino,
per vindotukoj ludis la rolon de virino.
Kaj eble nur por ludo, aŭ pro la ammemoro
ŝi volis mian nomon laŭ nia Di-sinjoro.
De ŝia viv’ mallonga, memoro, memoro plej forta
sumiĝas en ĉi nomo, kiun mi plu surportas.
Kaj eĉ nun kiam mi ludas kartojn sub vininfluo
por la havenuloj mi estas Infan’ Jesuo.
L’ha ribloggato su lingvo-vojoe ha commentato:
lingve kaj enhave, ĉi tiu artikolo indas esti legata. Gratulojn al la aŭtoro.
(lingvovojo)