Unu el la plej delikataj kanzonoj de la napola poeto kaj verkisto Salvatore Di Giacomo (1860-1934)
it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo
titoliĝas “Catarì” (Katarino), sed ĝi estas konata ankaŭ kiel “Marzo” (Marto).
La vortoj de la kanzono estis tradukitaj al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, kiu, kvankam piemontano (el Novaro, kiel malkaŝas lia nomo Gaudenzio), majstre tradukis el la dialektoj de Milano (Carlo Porta), de Romo (Giuseppe Gioachino Belli) kaj, ĝuste, de Napolo (Salvatore Di Giacomo).
La versio en Esperanto, publikigita en la numero 1971-6/7 de “L’Esperanto”, estas trovebla en la “Itala Antologio”, p. 437, FEI Milano 1987, feilibri@esperanto.it
Mi aldonas:
– la tekston en la napola kaj en Esperanto de la kanzono;
– la specialan stampon utiligitan en Napolo la 5-an de aprilo 1984, okaze de la kvindekjara datreveno de la morto de la poeto;
– malnovan bildkarton, kun la versoj kaj la muziko de “Catarì – Marzo”.
CATARÌ (MARZO)
Salvatore Di Giacomo, musica di Mario Costa
Marzo: nu poco chiove
e n’ato ppoco stracqua
torna a chiòvere, schiove;
ride ‘o sole cu ll’acqua.
Mo nu cielo celeste,
mo n’aria cupa e nera,
mo d’ ‘o vierno ‘e ‘tempeste,
mo n’aria ‘e Primmavera.
N’auciello freddigliuso
aspetta ch’esce o sole,
ncopp’ ‘o tterreno nfuso
suspirano ‘e viole…
Catarì, che vuò cchiù?
Ntienneme, core mio,
Marzo, tu ‘o ssaje, si’ tu,
e st’auciello song’io.
MARTO
Parole di Salvatore Di Giacomo, musica di Mario Costa
trad. Gaudenzio Pisoni
(el “L’Esperanto” 6-7/1971)
(el “Itala Antologio” 1987)
Jen marto; iom pluvas
kaj tuj la pluvo ĉesas;
regutas kaj malpluvas,
l’ akvon la sun’ karesas.
Ĉielo jam lazuras,
jam nigras la aero;
nun vintra ŝtorm’ trakuras,
printempas nun vetero.
Birdeto treme frida
la sunon nun deziras:
en tero kot-humida
la violet’ sopiras …