Eventoj

Incendio Reichstag

Skribis Cicerono, ke “historia magistra vitae” (historio estas instruistino pri la vivo); eble, sed tutcerte ĝi havas lernantojn, kiuj volonte forgesas tion, kio ne estas por ili komforta. Jen ekzemplo.

La vesperon de la 27-a de februaro 1933, en Berlino forbrulis la Reichstag, tio estas la germana Parlamentejo

it.wikipedia.org/wiki/Incendio_del_Reichstag

eo.wikipedia.org/wiki/Incendio_de_Reichstag

La materia aŭtoro de la brulego estis tuj kaptita: juna nederlanda sentaŭgulo, komunista aktivulo, Marinus Van der Lubbe, kiu deklaris ke li agis tutsola por protesti kontraŭ la kreskanta povo de nacisocialistoj. Van der Lubbe estis mortkondamnita (laŭ puno enkondukita en la germanan juran sistemon post la okazintaĵo), kaj senkapigita.

Hitler kaj Göring kulpigis pri la brulego la komunistojn, kaj arestigis kvar mil da ili; kun la aktivuloj en karcero kaj sen aliro al la gazetaro, la komunistoj estis peze venkitaj en la postaj balotoj (dum Hitler, utiligante la timigilon de la komunista teroro, akiris 44% el la voĉoj); krome, al la elektitaj komunistaj deputitoj estis malpermesita la eniro en la Parlamentejon. Hitler eĉ ne bezonis ian “premion pro majoritato”, ĉar la timego pro la atenco konvinkis ankaŭ la plimalgrandajn partiojn havigi al Hitler (per “demokrata voĉdono”) la plenpovon, kun la forigo de multaj civilaj rajtoj.

(Preterpase: pri la koncepto “demokrata decido” estus multo por diskuti: kiel memorigas Gustavo Zagrebelsky en sia eseo “Il crucifige! e la democrazia – La krucumu lin! kaj demokratio”, la plej elstara ekzemplo de “demokrata” decido estis la mortokondamno de Jesuo Kristo, aprobita unuanime).

Kiam estis okazigita la proceso kontraŭ la komunistoj, la ĉefa kulpigito, la bulgaro Georgi Dimitrov, vigle defendis sin, renversante la akuzojn sur la naziojn, kiuj liadire organizis la brulegon por havi la pretekston por ekpreni la povon; la ordinara Tribunalo (Reichsgericht) rekonis, ke la komunistoj estis fremdaj je la brulego, kaj reage Hitler dekretis ke ekde tiam la ŝtatperfido estos juĝata de speciala Tribunalo (Volksgerichtshof, Popola Kortumo), kiu poste fariĝis fifama pro la granda nombro da mortokondamnoj eldonitaj (inter kiuj tiu de la esperantista pastro Max Josef Metzger

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_12.htm#6

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1983_10.htm#8 ).

Je distanco de tiom multe da jaroj, ankoraŭ oni ne sukcesis scii, kiuj estis la efektivaj komisiintoj de la atenco (iaj fenomenoj ne estas nur italaj).

La plimulto el la germana loĝantaro aliĝis al la “Nova ordo”; eĥo de tio troviĝas en artikolo de la gazeto “Heroldo de Esperanto” (kiu aperadis en Germanujo, apud Kolonjo); tiu artikolo estas reproduktita en la itala gazeto “L’Esperanto” 1933-6/7, paĝo 2. Mi transskribas ĝin:

MENSOGOJ PRI GERMANUJO

La eksterlanda gazetaro aperigis lastatempe raportojn pri teroragoj, pogromoj kaj similaj sangaj okazaĵoj en Germanlando.

Tiuj raportoj estas mensogoj, disvastigitaj de senkonsciencaj incituloj kun la celo semi malfidon kontraŭ la germana popolo kai malpacon en la mondo. Vere estas ke, krom aresto de kelkmiloj da Marksistoj, kelkhora fermado de iuj judaj magazenoj kaj kelkaj agoj de unuopaj personoj, la nacia revolucio plenumiĝis per neordinara disciplino, kaj ke hodiaŭ la situacio en Germanlando estas pli trankvila kaj pli sekura ol antaŭe. Cetere kanceliero Hitler akiris la potencon tute lauleĝe, kaj la plej demokratie elektita parlamento per grandega plimulto esprimis al la nuna registaro sian konfidon, konsentante al ĝi plenpovon, per 441 kontraŭ 94 (aŭ, se oni kunkalkulas la nevoĉdonpovajn komunistajn deputitojn, 176) voĉoj. Ni do petas ĉiujn niajn legantojn en la tuta mondo, ke ili buŝe kaj skribe kontraŭbatalu la mensogojn kaj helpu disvastigi la veron, pruvante ankaŭ tiamaniere la valoron de Esperanto.

Germanoj ĝenerale, kaj esperantistoj aparte, tamen spertis tre baldaŭ la novan kaj malsimilan realon: la esperantista movado estis eksterleĝigita ĉar pacamanta kaj internaciema, kaj iniciatita de judo; kaj la esperantistoj estis persekutitaj (la germano Ulrich Lins dediĉis al tiu periodo rimarkindan parton el sia libro “La danĝera lingvo”, tradukita al la itala kun la titolo “La lingua pericolosa”, kiu atingis la duan eldonon). “Heroldo de Esperanto” mem estis fermita, kaj ĝia eldonisto-direktoro, Teo Jung

eo.wikipedia.org/wiki/Teodor_Jung

rifuĝis eksterlanden (sed li malbone elektis, ĉar li translokiĝis al Nederlando, kiu post kelkaj jaroj estis invadita de germanoj: inter la tiuepokaj viktimoj de naziismo oni devas memorigi esperantiston, la nederlandan karmelanon Titus Brandsma

it.wikipedia.org/wiki/Tito_Brandsma

eo.wikipedia.org/wiki/Titus_Brandsma

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_11.htm#3

kiu pro sia ĵurnalista agado estis deportita al Dachau, kaj murdita per mortiga injekto samkiel Maksimiliano Kolbe – li estis proklamita Beatulo en 1985).

Ekster Germanujo kaj Italujo, la suriro al la povo de Hitler estis rigardata per malsamaj okuloj; forta malkonfido, ekzemple, aperas el la paĝoj de la katolika revuo “Espero katolika” (publikigita en Nederlando), kiu en numero 1933-110 (junio 1933) komunikis ke, “sekve de la politikaj ŝanĝoj”, la singardemo konsilis al la katolikaj esperantistoj okazigi la jaran kongreson nek en Germanujo nek en Aŭstrujo; kaj la aŭtoro de la artikolo certe ne povas esti suspektata pri komunismo, konsidere ke li estis la kataluna pastro Joan Font Giralt

eo.wikipedia.org/wiki/Joan_Font_i_Giralt

ca.wikipedia.org/wiki/Joan_Font_i_Giralt

it.wikipedia.org/wiki/Juan_Font_i_Giralt

kiu malmultajn jarojn poste, en 1936, estos sovaĝe murdita de la “ruĝaj” milicanoj dum la hispana civila milito (ĉe-okaze: ne estas vera la sciigo, aperigita en la itala paĝo de Vikipedio, laŭ kiu Font Giralt estis proklamita Beatulo en 2013; lia nomo troviĝas ja en la longega listo de la hispanaj ekleziuloj murditaj dum la civila milito, sed la kanona proceso por lia beatigo malfacile antaŭeniras, ĉar li ne akceptis la martirigon, sed reagis al tiuj, kiuj volis lin mortigi).

Mi aldonas:

– la paĝon 2 de “L’Esperanto” 1933-6/7, kiu reproduktas la artikolon de “Heroldo de Esperanto”;

– la kovrilon de la unua eldono de la libro de Ulrich Lins “La danĝera lingvo”;

– la paĝon 165 de “Espero katolika” 1933-110 (junio 1933), kun la artikolo de Joan Font Giralt;

– la paĝon 355 de “Espero katolika” 1934-119 (julio 1934), kun la karikaturoj de Hitler kaj de Stalin;

– du specialajn stampojn de la Ĉeĥoslovaka Poŝto de 1972 honore al Georgi Dimitrov (utiligitaj respektive en Prago, hodiaŭ Ĉeĥa Respubliko, kaj en Bratislavo, hodiaŭ Slovakio).

img_2111

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *