Homoj

Benvenuto Cellini

La 13-an de februaro estas la datreveno de la morto (en 1571) de la florenca skulptisto, oraĵisto kaj verkisto Benvenuto Cellini (1500-1571)

it.wikipedia.org/wiki/Benvenuto_Cellini

eo.wikipedia.org/wiki/Benvenuto_Cellini

fama precipe pro la bronza statuo de “Perseo kiu senkapigas Meduzon” (Florenco, Loĝio de Landskneĥtoj)

it.wikipedia.org/wiki/Loggia_della_Signoria

eo.wikipedia.org/wiki/Loggia_dei_Lanzi

kaj pro salujo, ĉefverko de oraĵista arto, konservita ĉe la Arthistoria Muzeo de Vieno.

Li havis vivon maltrankvilan, perforteman, vageman kaj aventuran: jam deksesjara li estis ekzilita al Sieno pro interbatiĝo; reveninte al Florenco, li forkuris el la hejmo; denovaj interbatiĝoj kaj miksbataloj devigis lin rifuĝi al Sieno; poste li devis fuĝi al Romo por eskapi el la mortokondamno en foresto pro ponardado de du homoj; tie li estis rolanto en pliaj interbatiĝoj, kaj estis trafita de pesto.

En 1527, kiam la landskneĥtoj

it.wikipedia.org/wiki/Lanzichenecchi

(sovaĝaj germanaj dungosoldatoj de imperiestro Karlo la Kvina el Habsburgo) prirabis Romon,

it.wikipedia.org/wiki/Sacco_di_Roma_(1527)

eo.wikipedia.org/wiki/Disrabado_de_Romo_(1527)

Cellini rifuĝis kune kun Papo Klemento la Sepa en Kastelon Sankta Anĝelo, kaj partoprenis en ĝia defendo kiel arkebuzisto kaj bombardisto (en tiu okazo li mortigis, liadire, la estron de la sieĝantoj, Karlon la trian el Burbono-Montpensier, kaj vundis lian posteulon Princon de Oranje).

Post la fino de la prirabo, Cellini forlasis Romon, kaj iris unue al Florenco, poste al Mantovo; reveninte al Romo en 1529, li ne preterlasi la okazon murdi la murdinton de sia frato, murdita dum interbatiĝo (evidente, temis pri familia sprito); la Papo limiĝis riproĉi lin. Pli malbone prosperis al li kiam, dum disputo, li vundis notarion: tiam li estis devigita rifuĝi en Napolon.

Reveninte al Romo post la morto de Klemento la sepa, Cellini murdis oraĵiston lian rivalulon; la nova Papo, Paŭlo la tria Farnese, ne nur pekliberigis lin, sed ankaŭ mendis al li moneron kun sia bildo.

La postan jaron, pro la malamikeco kun Pier Luigi Farnese (filo de la Papo: tiaj estis la tempoj!), translokiĝis unue al Florenco kaj poste al Venecio; enirinte en malakordon kun Ottaviano de’ Medici, Cellini reiris al Romo, sed poste, pro la ĉam pli grandaj malakordoj kun Pier Luigi Farnese, li iris mallonge al Parizo. Denove reveninte al Romo, li estis malliberigita en Kastelo Sankta Anĝelo, ĉar Pier Luigi Farnese akuzis lin pri ŝtelo de kelkaj aĵoj de Papo Klemento la sepa dum la prirabo de Romo. Cellini (kiu konis la kastelon en ĉiuj detaloj) sukcesis eskapi, utiligante internoditajn littukojn; sed ĉar la porokaza “ŝnuro” estis tro mallonga, li devis fine salti el ioma alteco, kaj rompis al si kruron; ĉar liaj vestoj estis disŝiritaj, li kortuŝigis preterpasanton, asertante senhonte ke li estas amanto devigita forsalti el la fenestro de la amatino por ne esti surprizata.

Retransdonita al la Papo, li estis denove malliberigita ĝis la fino de 1539.

Reakirinte la liberon, Cellini ekiris al Francio; dumvoje, li kaptis la okazon murdi viron en Sieno.

La franca Reĝo Francisko la unua havigis al li kiel loĝejon kastelon ĉe la maldekstra bordo de Sejno, kaj en 1542 konsentis al li la francan civitanecon.

En 1543 Cellini realigis por Francisko la unua la faman salujon

it.wikipedia.org/wiki/Saliera_di_Francesco_I_di_Francia

(konservitan hodiaŭ en Vieno, kien ĝi alvenis en 1570 kiel donaco de Karlo la Naŭa de Francio al Ĉefduko Ferdinando la dua de Tirolo, kiu estis perinta lian edziĝon al Elizabeta el Aŭstrio). Ŝtelita en 2003 kun postulo de elaĉeta pago de 10 milionoj da eŭroj (la vendo estis nepensebla, pro la konateco de la objekto), la salujo, taksata 50 milionojn da eŭroj, estis reakirita de la polico en 2006 en arbaro apud Zwettl, je ĉirkaŭ 90 kilometroj norde de la aŭstria ĉefurbo.

En tiu sama periodo, Cellini kreis la modelojn kaj kelkajn erojn por la “Pordo de Fontainebleau”; en tiu cirkonstanco, li pasiiĝis al unu el la modelinoj, kiu naskis al li infanon.

En 1545, la artisto forlasis Parizo, pro «iuj pekoj, kiuj malprave estis atribuitaj al mi» (neniam eksplicite eldiritaj: ŝajnas ke li esti kulpigita pri “malfermo de la monsaketo de la Reĝo”); reveninte al Florenco, li estis varme akceptita de Cosimo la unua de’ Medici, kiu mendis al du bronzajn skulptaĵojn: sian buston, kaj la grupon de Perseo kun la kapo de Meduza, lokenda en la Loĝio de Landskneĥoj en placo de la Senjoreco.

Foririnte kelkatempe por eskapi el la akuzo pri sodomio, li restadis en Venecio; reveninte al Florenco, li sukcesis fandi la Perseon, malgraŭ la teknikaj malfacilaĵoj renkontitaj.

Post la kompletigo de tiu verko en 1554, Cellini ne ricevis plu mendojn, ĉar en la urbo regadis aliaj artisto; tial li dediĉis sin al literaturo, diktante sian aŭtobiografion (“Vita di Benvenuto Cellini scritta da lui medesimo” – Vivo de Benvenuto Cellini diktita de li mem), diktitan inter 1558 kaj 1567, sed publikigitan postmorte nur en 1728.

Sed ne nur tio: en tiu periodo de artista senaktiveco, li rezignis la ekleziajn beneficojn, edziĝis, havis filon, estis enkarcerigita ĉar li batis oraĵiston, estis kondamnita al kvindek eskudoj da monopuno kaj kvar jaroj da hejma aresto ĉar «dum kvin jarojn li tenis Fernandon de Johano el Montepulciano en lito kiel edzinon», kaj verkis la “Traktaton pri oraĵarto” kaj la “Traktaton pri skulptarto”.

Lia “Vivo” estas taksata ĉefverko, ne nur pro la varieco de la rakontitaj okazaĵoj, sed ankaŭ pro la vigleco de la priskribo kaj pro la multnombraj lingvaj elpensaĵoj.

Ero el la “Vivo” (“La bronza fando de Perseo”) estis tradukita al Esperanto de Gian Carlo Guarnieri, kaj publikigita en la “Itala Antologio”, Milano FEI 1987, paĝoj 191-195, feilibri@esperanto.it

Mi aldonas la kovrilon de la Antologio, kaj la bildojn de la 4 poŝtmarkoj dediĉitaj al Cellini de la Itala Poŝto, respektive en 1950 (Konferenco UNESKO en Florenco), en 1971 (kvarcenta datreveno de la morto), en 2000 (kvinjarcenta datreveno de la naskiĝo) kaj en 2013 (oraĵista arto, por la serio “Made in Italy” – Farita en Italio: la fama salujo).

img_2073

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *