Homoj

Bertolt Brecht

La 10-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1898) de la germana dramverkisto, poeto kaj teatra reĝisoro Eugen Berthold Friedrich Brecht, konata kiel Bertolt Brecht (1898-1956)

it.wikipedia.org/wiki/Bertolt_Brecht

eo.wikipedia.org/wiki/Bertolt_Brecht

Kiel adoleskanto, li verkis versojn je vigla patriotismo kaj por glorado de milito; sed li ŝanĝis sintenon kiam, en 1917, li estis rekrutita kaj sendita al la fronto. Tiam li verkis (novembre de 1919) Die Legende vom toten Soldaten (“La legendo de la morta soldato”), akrega satiro de militarismo kiu kaŭzis, en 1923, lian enmeton en la “nigran liston” de Hitler.

En 1933, por eskapi el la nazia kulpigo pri ŝtatperfido, li estis devigita rifuĝi eksterlanden, migrante de unu lando al alia (Ĉeĥoslovakio, Francio, Nederlando, Usono, Danlando, Svedio, Finnlando, Sovetunio); en 1936 li estis senigita de la germana civitaneco.

Ekloĝinte en Kalifornio, en 1947 Brecht estis akuzita pri kontraŭusonaj agadoj kiel komunisto; li do forlasis la landon, sed ne estis al li permesite eniri en Federacian Respublikon Germanion, tial li vivis en Svislando, alprenis la aŭstran civitanecon, kaj fine translokiĝis al Orienta Berlino (Germana Demokrata Respubliko), kie li mortis la 14-an de aŭgusto 1956, post eniro en malakordon kun la komunista reĝimo pro la subpremado de la laboristaj movadoj.

Li estas enterigita en Berlino, sub simpla neregula ŝtono kun gravurita nur lia nomo, apud la tomboj de Hegel kaj de Fichte.

Temperamento ribelema, nekonformisma, polemika, malsanktiga, Brecht priskribas – per stilo simpla kaj sen parolturnoj – la malsaton, la malriĉecon, la maljustaĵojn kaj la sociajn hipokritecojn.

El liaj multnombraj verkoj, estas menciendaj minimume:

– Die Dreigroschenoper (La trigroŝa opero)

– Furcht und Elend des Dritten Reiches (Teruro kaj mizero de la Tria Regno)

– Mutter Courage und ihre Kinder (Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj)

– Leben des Galilei (Vivo de Galilejo).

En Esperanto ekzistas la kompleta traduko de la “Dreigroschenroman” (Trigroŝa romano), ne konfuzenda kun la pli fama “Dreigroschenoper” (Trigroŝa opero); en la reto ĉeestas ankaŭ multaj eroj (estas rimarkinde, ke “La fiulo” – die Bestie estis publikigita en “Literatura Mondo”, en Hungario, en 1938, nome en plena nazia epoko):

Al la postnaskitoj (An die Nachgeborenen), trad. Jofebo (Joseph F. Berger)

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/postnaskitoj.html

Al la postnaskitoj (An die Nachgeborenen), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/postnaskitoj.html

La deŝirita ŝnuro (Der abgerissene Strick), trad.Cezar (Hans-Georg Kaiser)

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/desxirita_sxnuro.html

La fiulo (Die Bestie), trad. Anna Tarantiková

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/fiulo.html

Laŭdo pri la komunismo (Lob des Kommunismus), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/komunismo.html

Legendo pri la kreiĝo de la libro Taŭtekingo dum la elmigrado de Laŭzio (Legende von der Entstehung des Buches Taoteking auf dem Weg des Laotse in die Emigration), trad. Rikardo Ŝulco (Richard Schulz)

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/epc/epc9103/legendo.html

Memoro pri Marinjo A. (Erinnerung an die Marie A.), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/marinjo.html

Sepcent intelektuloj alpreĝas petrolŝipon (Siebenhundert Intellektuelle beten einen Öltank an), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/sepcent_intelektuloj.html

Historioj pri sinjoro Kojno (Die Geschichten vom Herrn Keuner), trad.Vilhelmo Lutermano (Wilhelm Luttermann) vlutermano.free.fr/Kojno_cx.html

Se la ŝarkoj estus homoj (Wenn die Haifische Menschen wären), trad. Vilhelmo Lutermano (Wilhelm Luttermann) vlutermano.free.fr/Kojno_cx.html

Ekzistas ankaŭ aliaj tradukoj, tamen ne troveblaj en la reto:

– Balado pri la agrabla vivo (Ballade vom angenehmen Leben), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser) – (Sennaciulo 2015-1/2, p. 6)

– La paketo de l’ kara Dio (Das Paket des lieben Gottes), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser) – (Sennaciulo 2015-1/2, p. 26-27)

– Balado pri Mackie Messer (Die Moritat von Mackie Messer), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

– Macky Messer (Die Moritat von Mackie Messer), trad. Pavo

– Demandoj de leganta laboristo (Fragen eines lesenden Arbeiters), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

– Legendo pri la morta soldato (Die Legende vom toten Soldaten), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

– La tajloro de Ulm (Der Schneider von Ulm), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

– Tion legu matene kaj vespere (Morgens und abends zu lesen), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)

Recenzo pri la Trigroŝa romano” estis publikigita en “Literatura Foiro” 1981-67, paĝoj 20-21.

Mi aldonas:

– la eron “Wenn die Haifische Menschen wären”, en la itala versio (“Se gli squali fossero uomini”), kaj en la traduko al Esperanto (“Se la ŝarkoj estus homoj”) de Vilhelmo Lutermano (Wilhelm Luttermann).

– la bildon de la poŝtmarko eldonita en 1998 de la Itala Poŝto honore al Bertolt Brecht.


 

SE GLI SQUALI FOSSERO UOMINI
Bertolt Brecht

La figlioletta della padrona di casa chiese al signor K.: “Se gli squali fossero uomini si comporterebbero meglio con i pesciolini?”.
“Certo – rispose il signor K -. Se gli squali fossero uomini, farebbero costruire nel mare enormi casse per i pesciolini, con dentro ogni sorta d’alimenti, sia vegetali che animali. Si preoccuperebbero che le casse avessero sempre acqua fresca e adotterebbero ogni tipo di precauzioni sanitarie. Se, per esempio, un pesciolino morisse prematuramente, gli squali, affinché i pesciolini non si sentissero tristi, organizzerebbero di tanto in tanto delle grandi feste acquatiche, perché i pesci allegri hanno un miglior sapore di quelli malinconici. Ci sarebbero anche scuole per imparare a entrare nelle fauci degli squali. I pesciolini avrebbero bisogno di nozioni di geografia per localizzare meglio i grandi squali, che se ne vanno in giro bighellonando. L’essenziale sarebbe, naturalmente, la formazione morale dei pesciolini, si insegnerebbe loro che non c’è nulla di più grande e più bello per un pesciolino che sacrificarsi con allegria; si insegnerebbe pure ad aver fede negli squali ed a credere agli squali quando dicono che stanno preparando per i pesciolini un magnifico avvenire. Si farebbe capire ai pesciolini che tale avvenire è assicurato se impareranno ad obbedire. I pesciolini dovrebbero guardarsi bene dalle basse passioni, così come da qualsiasi inclinazione materialista, egoista o marxista. Se qualche pesciolino mostrasse similari tendenze, i suoi compagni dovrebbero comunicarlo immediatamente agli squali.
Naturalmente se gli squali fossero uomini si farebbero la guerra fra di loro per conquistare casse e pesciolini stranieri. Ogni squalo obbligherebbe i propri pesciolini a combattere in quelle guerre. E ogni squalo insegnerebbe ai suoi pesciolini che fra loro e i pesciolini degli altri squali esiste un’enorme differenza. Sebbene tutti i pesciolini siano muti, è certo che proclamerebbero che stanno zitti in molte lingue diverse e per questo non riusciranno mai a capirsi. Ad ogni pesciolino che ammazzasse in guerra un paio di pesciolini nemici, di quelli che stanno zitti in un’altra lingua, si consegnerebbe una medaglia d’alghe e si conferirebbe il titolo d’eroe.
Se gli squali fossero uomini avrebbero pure una loro arte. Ci sarebbero bellissimi quadri nei quali sarebbero rappresentati i denti degli squali con colori meravigliosi e le loro fauci come veri giardini di ricreazione in cui è bello trastullarsi. I teatri sul fondo del mare mostrerebbero eroici pesciolini che entrano entusiasti nelle fauci degli squali e la musica sarebbe tanto bella che, ai suoi accordi, cullati dai pensieri più delicati, come in sogno, i pesciolini, preceduti dalla banda, si precipiterebbero a frotte in quelle fauci. Certo ci sarebbe pure una religione, se gli squali fossero uomini. Quella religione insegnerebbe che la vera vita comincia per i pesciolini nello stomaco degli squali.
Inoltre, se gli squali fossero uomini, i pesciolini smetterebbero di essere tutti uguali, come sono adesso. Alcuni occuperebbero certi posti, che li collocherebbero sopra gli altri. A quei pesciolini che fossero un poco più grandi si permetterebbe pure di ingoiarsi i più piccoli. Gli squali vedrebbero questa prassi con piacere, dato che avrebbero più spesso dei grossi bocconi da mangiare. I pesciolini più grassi sparebbero quelli che occupano certi posti e s’incaricherebbero di mantenere l’ordine fra gli altri pesciolini, e diventerebbero maestri o ufficiali, ingegneri specializzati nella costruzione di casse, ecc.
In una parola ci sarebbe finalmente nel mare una cultura, se gli squali fossero uomini”.

SE LA ŜARKOJ ESTUS HOMOJ
Bertolt Brecht
vlutermano.free.fr/Kojno_cx.html
“Se la ŝarkoj estus homoj – demandis al sinjoro Kojnero la plej juna filino de lia pensionmastrino – ĉu ili kondutus pli bone kun la fiŝetoj?”.
“Jes, memkompreneble – respondis sinjoro K. – Se la ŝarkoj estus homoj, ili konstruigus en la maro egajn kestojn por la fiŝetoj, kun ĉiaj nutraĵoj ene, tiel plantoj kiel bestaj materioj. Ili prizorgus, ke la kestoj havus ĉiam freŝan akvon kaj prenus ĉiajn sanfakulajn mezurojn. Se, ekzemple, fiŝeto vundiĝus je naĝilo, ili tuj vindus ĝin al li, por ke la fiŝeto ne mortu antaŭtempe. Por ke la fiŝetoj ne malgajiĝu, okazus, de tempo al tempo, grandaj akvaj festoj, ĉar gajaj fiŝetoj pli bongustas ol malgajaj. Ankaŭ ekzistus lernejoj ene de la kestoj. En tiuj ĉi lernejoj oni instruus al la fiŝetoj eniri en la ŝarkajn faŭkojn. Ili bezonus geografisciaĵojn por pli bone lokalizi la egajn ŝarkojn, kiuj vagvagis ĉie ajn. La ĉefa afero estus, nature, la morala formado de la fiŝetoj. Oni instruus ilin, ke nenio estas pli granda nek pli bela por fiŝeto ol gaje sinoferi; ankaŭ ili estus instruataj fidi je la ŝarkoj kaj kredi ilin, kiam tiuj ĉi dirus al ili, ke la ŝarkoj jam sin okupas forĝi por ili belan estonton. Oni farus kredi ilin, ke tiu estonto, kiun oni aŭguras al ili, nur estus sekura, se ili ellernos obei. La fiŝetoj devus bone singardi tiel antaŭ la fiaj pasioj, kiel antaŭ kiu ajn emo materiista, egoista aŭ marksista. Se iu ajn fiŝeto montrus tiajn emojn, liaj kunuloj devus sciigi tuj la ŝarkojn pri tio.
Se la ŝarkoj estus homoj, nature ili militus inter si, por konkeri malproprajn kestojn kaj fiŝetojn. Krome, ĉiu ŝarko devigus siajn proprajn fiŝetojn batali en tiuj ĉi militoj. Ĉiu ŝarko instruus siajn fiŝetojn, ke inter ili kaj la fiŝetoj de aliaj ŝarkoj ekzistas ega malsameco. Kvankam ĉiuj fiŝetoj estas mutaj – la ŝarkoj proklamus – certe ili silentas en tre malegalaj lingvoj kaj tial neniam atingas interkompreni. Al ĉiu fiŝeto, kiu mortigus milite malamikan fiŝetparon, oni donacus ordenon el algoj kaj krome la herotitolon.
Se la ŝarkoj estus homoj, ili havus ankaŭ sian arton. Ekzistus belaj bildoj, kie oni prezentus la ŝarkdentojn per mirindaj farboj kaj la ŝarkfaŭkon kiel veran amuzĝardenon, kie oni ĝojas petolante. La teatroj de la marfundo montrus heroajn fiŝetojn, kiuj eniras entuziasmaj en la ŝarkfaŭkon, kaj la muziko estus tiel bela, ke, kun tiaj sonoj, la fiŝetoj, kolumbumataj de la plej plezuregaj pensaĵoj, kiel en revo, sinĵetus svarme, antaŭitaj de la blovorkestro, en tiun faŭkon. Ekzistus ankaŭ religio, se la ŝarkoj estus homoj. Tiu religio instruus, ke la vera vivo nur komencas por la fiŝetoj en la stomako de la ŝarkoj.
Krome, se la ŝarkoj estus homoj, la fiŝetoj ne estus plu ĉiuj egalaj, kiel ili estas nuntempe. Iuj okupus oficojn, kio superlokus ilin super la aliaj. Al tiuj fiŝetoj, kiuj estus iomete pli grandaj, estus permesata eĉ engluti la pli malgrandajn. La ŝarkoj rigardus plaĉe tiun ĉi praktikon, ĉar ĝi liverus al ili pli grandajn mordpecojn. La fiŝetoj pli grasaj, kiuj estus okupantaj certajn postenojn, transprenus subteni la ordonon inter la aliaj fiŝetoj, kaj ili devenus majstroj aŭ oficiroj, inĝenieroj specialistaj en la kestkonstruado ktp.
Per unu vorto: ekzistus finfine klereco en la maro, se la ŝarkoj estus homoj.
Bertolt Brecht, trad. Vilhelmo Lutermano (Wilhelm Luttermann)

img_2070

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *