Homoj

Attila József

La 3-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1937, je nuraj 32 jaroj) de la hungara poeto József Attila, konata kiel Attila József ĉar en la hungara oni antaŭmetas la familian nomon (1905-1937),

eo.wikipedia.org/wiki/Attila_J%C3%B3zsef

konsiderata unu el la plej gravaj hungaraj poetoj de la 20-a jarcento.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, ankaŭ kiom koncernas partan liston de la verkoj tradukitaj al Esperanto (oni aldonu, minimume, la poeziaĵojn publikigitajn en “Literatura Mondo” 1947-11/12, p. 162, “Literatura Mondo” 1947-11/12, p. 163, “Literatura Mondo” 1947-11/12, p. 165, “La nica literatura revuo” 1,2).

Mi aldonas:

– unu el la multnombraj hungaraj poŝtmarkoj eldonitaj honore al li, tiun de 1955 pro la kvindeka datreveno de la naskiĝo;

– p. 187 de “Literatura Mondo” 1947-11/12.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *