Personaggi

Hans Christian Andersen

Il 4 agosto è l’anniversario della morte (nel 1875) dello scrittore e poeta danese Hans Christian Andersen (1805-1875),

it.wikipedia.org/wiki/Hans_Christian_Andersen

celebre soprattutto per le sue fiabe.

Già più volte ho parlato di lui.

Trascrivo la traduzione in Esperanto della fiaba “Le soprascarpe della felicità”, il cui testo italiano può essere letto su

www.paroledautore.net/fiabe/classiche/andersen/soprascarpe.htm 

La fiaba non è tra le più note di Andersen; ma è importante perché è citata con sarcasmo da Søren Kierkegaard (1813-1855), connazionale e quasi coetaneo di Andersen, come esempio di “come non dovrebbero essere scritte le fiabe”.

Il fatto è che Andersen era famoso in tutto il mondo, mentre Kierkegaard era agli inizi della sua tormentata carriera filosofica: insomma, invidia bella e buona, un contrasto tra un genere letterario giudicato minore (basato sul una leggerezza di stile che nasconderebbe una povertà di spirito) e una filosofia elitaria ed amara.

Immagine: foglietto filatelico tedesco del 2005 per il secondo centenario della nascita di Andersen.


LA GALOŜOJ DE FELIĈO

  1. KOMENCO

En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado.

Aranĝi tion oni ja devis; nun tio estis farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn. Unu duono de la gastaro sidis jam ĉe la ludotabloj, kaj la dua duono atendis, kio rezultos el la propono de la mastrino: “Volu proponi, kion ni komencu!”. La interparolado estis sufiĉe vigla. Interalie la interparolado ektuŝis ankaŭ la epokon de la mezaj jarcentoj.

Kelkaj opiniis, ke ĝi estis multe pli bona ol nia tempo; la jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li, kaj ili ambaŭ akre atakis la gazetan artikolon de Oersted pri malnovaj kaj novaj tempoj, en kiu la prefero estis donita al nia tempo. La jura konsilisto opiniis, ke la plej bela kaj plej feliĉa estis la tempo de la dana reĝo Johano.

Dum tuta ĉi tiu parolado kaj diskutado, kiu nur por unu momento estis interrompita per la alporto de la gazetoj, kiuj cetere enhavis nenion legindan, ni enrigardu iom en la antaŭĉambron, kie trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galoŝoj. Tie sidis du knabinoj, juna kaj maljuna; oni povus pensi, ke ili venis, por rekonduki kun si siajn mastrinojn, tiun aŭ alian maljunan fraŭlinon aŭ vidvinon. Sed se oni rigardis pli precize, oni povis tuj rimarki, ke ili ne povis esti simplaj servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj, kaj iliaj vestoj havis tro originalan fasonon. Tio estis du feinoj; la pli juna estis ne la Diino de Feliĉo mem, sed unu el la servistinoj de ŝiaj ĉambelaninoj, kiuj disdonas la malpli gravajn donacojn de la feliĉo; la dua aspektis eksterordinare serioze, ŝi estis la Malĝojo; ĉi tiu faras siajn aferojn ĉiam mem, per sia propra persono, ĉar tiam ŝi scias, ke la aferoj estas bone plenumitaj.

Ili rakontis al si reciproke, kie ili estis en tiu tago; tiu, kiu estis servistino de ĉambelanino de la Diino de Feliĉo, plenumis nur negravajn komisiojn: ŝi ŝirmis, kiel ŝi rakontis, novan ĉapelon kontraŭ subita pluvego, ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga ulo, kaj aliajn similajn komisiojn; sed tio, kion ŝi estis ankoraŭ faronta, estis io tute eksterordinara.

“Mi devas diri al vi, ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, kaj porhonore de tio estas komisie transdonita al mi paro da galoŝoj, kiujn mi devas alporti al la homoj. La galoŝoj havas tiun econ, ke ĉiu, kiu ilin portas, tuj estas transportata en tiun situacion aŭ en tiun tempon, kie li pleje volas esti. Ĉiu deziro rilate tempon aŭ lokon estas tuj plenumata, kaj la homo tiamaniere povas fine trovi feliĉon sur la tero.”

“Ĉu vi tion kredas?” diris la Malĝojo; ”mi ne kredas; kontraŭe, li fariĝos senfine malfeliĉa kaj benos la momenton, kiam li denove liberiĝos de la galoŝoj.”

“Kia ideo!” respondis la dua. “Jen mi starigos ilin ĉi tie apud la pordo, iu per eraro metos ilin sur sin kaj fariĝos feliĉulo.”

II. KIO OKAZIS AL LA JURA KONSILISTO

Estis mallume. La jura konsilisto Knap, tute enprofundiĝinta en la tempon de la reĝo Johano, volis foriri hejmen, kaj hazarde li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo, kaj kun ili li eliris sur la Orientan straton; sed per la sorĉa forto de la galoŝoj li transportiĝis en la tempon de la reĝo Johano, kaj tial lia piedo trovis sur la strato nenion krom ŝlimo kaj marĉo, ĉar en tiu tempo ne ekzistis ankoraŭ ŝtona pavimo.

“Estas terure, kiel malpure estas ĉi tie!” diris la jura konsilisto. “La tuta trotuaro kvazaŭ malaperis, kaj ĉiuj lanternoj estas estingitaj!”

La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo, tial regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi. Tamen ĉe la plej proksima angulo pendis lanterno antaŭ bildo de la Sankta Virgulino, sed la lumo estis preskaŭ kiel nenio, tiel, ke li ĝin rimarkis nur tiam, kiam li staris tute sub ĝi, kaj liaj okuloj tute mirigite trafis la pentritan bildon de la patrino kun la infano.

“Ĉi tie certe troviĝas ia muzeo”, li pensis, ”kaj oni forgesis depreni la elpendaĵon!”

Kelkaj homoj, vestitaj laŭ la tiuepoka modo, preteriris preter li.

“Kiel strange ili aspektas! Ili certe venas de maskobalo!”

Subite eksonis tamburado kaj fajfado, kaj ĉiam pli kaj pli alproksimiĝadis lumo de torĉoj. La jura konsilisto ekmiregis kaj ekvidis nun strangan procesion. Antaŭe marŝis tuta taĉmento da tamburistoj, kiuj batadis laŭtan ruladon; ilin sekvis korpogardistoj kun pafarkoj kaj arbalestoj. La plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo. Mirigite la jura konsilisto demandis, kion tio signifas kaj kiu estas tiu homo?

“Tio estas la episkopo de Zelando,” oni respondis.

“Ho Dio, kio al la episkopo venis en la kapon?” diris la jura konsilisto kaj balancis la kapon. Tio certe ja ne povis esti la episkopo. En profunda meditado pri tio kaj ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la Orienta strato kaj trans la Alipontan placon. La ponto, kiu kondukas al la Palaca placo, estis netrovebla. En malfortaj konturoj nur montriĝis al li plata bordo, kaj fine li alvenis al du homoj, kiuj sidis en boato.

“Ĉu sinjoro deziras, ke ni ŝiptransigu lin al Holm?” ili demandis.

“Al Holm?” diris la jura konsilisto, kiu ja ne sciis, en kiu epoko li faras sian noktan promenadon; “mi volas iri al la Kristiana haveno en la malgrandan Torfan straton.”

La homoj rigardis lin mirigite.

“Diru al mi nur, kie estas la ponto?” li diris plue. ”Estas hontinde, ke ĉi tie brulas nenia lanterno, kaj krom tio estas ĉi tie koto kaj ŝlimo, kvazaŭ oni irus en marĉo!”

Ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili fariĝis por li.

“Mi ne komprenas vian Bornholman paroladon!” li fine diris kolere kaj turnis al ili la dorson. La ponton li ne povis trovi, balustrado ankaŭ ne ekzistis. “Fi, estas peko kaj honto, kia ordo estas ĉi tie!” li diris. Neniam li trovis sian epokon pli mizera, ol en tiu nokto. “Plej bone estos, se mi prenos droŝkon!” li ekpensis. Sed kie staras la droŝkoj? oni ne vidis eĉ unu. “Mi devas decidi iri returne ĝis la Nova Reĝa Bazaro, tie kredeble staras veturiloj, alie mi kredeble neniam venos al la Kristiana haveno!”

Li iris returne al la Orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preŝkaŭ tutan, kiam eklumis la luno.

“Mia Dio, kian strangan stratbaron oni tie starigis!” li ekkriis, ekvidinte la Orientan pordegon, kiu en tiu tempo staris ĉe la fino de la Orienta strato.

Fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra ĝi sur nian Novan Bazaron, kiu tamen tiam estis ankoraŭ granda herbejo. Elstaris nur apartaj arbetaĵoj, kaj laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo aŭ rivereto. Kelkaj mizeraj lignaj budoj por Holandaj ŝipistoj, laŭ kiuj la loko estas nomita ”Holanda Herbejo”, staris sur la transa bordo.

“Aŭ mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aŭ mi estas ebria!” ekkriis la jura konsilisto. ”Kio do tio estas? Kio tio estas?”

Li iris denove returne, firme kredante, ke li estas malsana.

Kiam li denove iris sur la straton, li rigardis la domojn pli atente, – la plimulto el ili estis el traboj, kaj multaj havis nur pajlan tegmenton.

“Ne, mi estas forte malsana!” li ĝemis, ”kaj tamen mi trinkis ja nur unu solan glason da punĉo; sed mi ne povas ĝin digesti! Tio estis efektive stranga ideo doni al ni punĉon kaj varman salmon; mi tion diros al nia mastrino. ĉu eble mi iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? Sed tio aspektus ja iom absurde, kaj cetere kiu scias, ĉu ili ankoraŭ ne dormas!”

Li tamen komencis serĉi per la okuloj la domon, sed li nenie povis ĝin trovi.

“Estas ja terure! Mi ne povas plu rekoni la Orientan straton! Neniu magazeno ĉi estas! Mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn, kvazaŭ mi troviĝus en provinca urbeto.

Mi estas malsana; mi ne devas min ĝeni. Sed kien, al la diablo, malaperis la domo de mia mastro? Ĝi ne estas plu la sama! Sed interne almenaŭ homoj ankoraŭ ne dormas. Ha, mi certe estas malsana!”,

 Fine li trafis ne tute fermitan pordon, kie lumo penetris tra fendo. Tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo. La ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo. Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton.

“Pardonu!” diris la jura konsilisto al la mastrino, kiu aliris al li renkonte; ”Mi subite tre malsaniĝis; ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon, por veturi al la Kristiana haveno?”

La virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj kaj skuis la ŝultrojn. Tiam li ekparolis al ŝi germane; la jura konsilisto supozis, ke ŝi ne komprenas dane, kaj tial li ripetis sian deziron germane. Tio, kiel ankaŭ liaj vestoj, firmigis ĉe la virino la opinion, ke li estas alilandulo. Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis, kaj tial ŝi alportis al li kruĉon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo kvankam ĝi ĵus estis alportita el puto.

La jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si.

”Ĉu tio estas la hodiaŭa vespera gazeto?” li demandis, nur por ion diri, kiam li vidis, ke la virino formetis grandan pecon da papero: ŝi ne komprenis, pri kio li parolas, ŝi tamen transdonis al li la folion, Tio estis lignogravuro, kiu prezentis aeran fenomenon, kiu aperis en la urbo Kolonjo.

“Ĝi estas tre malnova!” diris la jura konsilisto kaj denove ricevis bonan humoron pro tio, ke li hazarde trovis tian malnovan ekzempleron.

“Kiamaniere trafis en viajn manojn ĉi tiu maloftaĵa folio? Ĝi estas tre interesa, kvankam ĝi estas nur fabelo. Nuntempe oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo, kiun oni vidis; kredeble ili naskiĝas per la elektra forto.”

Tiuj, kiuj sidis plej proksime de li kaj aŭdis lian parolon, ekrigardis lin kun mirego, kaj unu el ili leviĝis, demetis respekte la ĉapelon kaj diris kun plej serioza mieno: “Vi certe estas tre alte instruita homo, mia sinjoro!”

“Ho ne!” respondis la jura konsilisto, “mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompreneblaj por ĉiuj.”

“Modesteco estas bela virto!” diris la homo; “cetere koncerne vian parolon mi devas konfesi, ke pri tiu punkto mi havas alian opinion; sed mi ne volas ŝovi min kun mia opinio.”

“Ĉu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?” demandis la jura konsilisto.

“Mi estas bakalaŭro de la Sankta Skribo,” respondis la homo.

Ĉi tiu respondo estis tute sufiĉa por la jura konsilisto, la titolo kaj la kostumo estis tute konformaj unu al la alia. “Supozeble tio estas,” li pensis, ”maljuna vilaĝa lernejestro, tute speciala klaso da homoj, kiujn oni en kelkaj lokoj povas ankoraŭ trovi en Jutlando”.

”Kvankam ĉi tie ne estas la ĝusta loko por pritraktado de sciencaj demandoj, mi tamen petas, ke vi plej afable honoru nin per viaj vortoj. Vi certe havas grandan erudicion koncerne la antikvajn verkojn!”

”Ho; jes,” respondis la jura konsilisto, ”mi tre volonte legas antikvajn utilajn verkojn, sed mi estas ankaŭ amanto de la novaj verkoj, nur ne de la ”ordinaraj historioj”, da kiuj ni havas tute sufiĉe en la reala vivo.”

”Ordinaraj historioj?” demandis la bakalaŭro.

”Jes, mi parolas pri tiuj novaj romanoj, kiuj aperis antaŭ nelonge.”

”Ho”, diris la homo ridetante, ”el ili tamen brilas multe da spirito, Kaj ankaŭ ĉe la kortego oni fervore ilin legas. La reĝo precipe amas la romanon pri sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaŭdian, rakontantan pri la reĝo Arturo kaj pri la herooj de lia ronda tablo. Li eĉ ŝercis pri tio kun siaj altrangaj sinjoroj.”

(Holberg rakontas en sia historio de la Dana regno, ke unu tagon, kiam la reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo, li diris ŝerce al la fama Otto Nud, kiun li tre amis: ”Sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaŭdian estis bonegaj kavaliroj, tiajn kavalirojn oni nun plu ne trovas:” Tiam Otto Nud respondis: ”Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaŭdian.”)

”Jes, tiun romanon mi ankoraŭ ne legis”, diris la jura konsilisto, ”kredeble ĝi estas tute nova, eldonita de Heiberg.”

”Ho ne”, respondis la homo, ”ĝi aperis ne ĉe Heiberg, sed ĉe Gottfried de Ĝemen.”

”Li do estas la aŭtoro!” diris la jura konsilisto; ”tio estas tre antikva nomo; li estis ja la unua dana presisto!”

”Jes, li estas nia unua presisto!” diris la homo.

Ĝis nun ĉio iris bone. Nun unu el la burĝoj komencis paroli pri la terura pesto, kiu furiozis antaŭ kelke da jaroj, kaj li pensis per tio pri la pesto de la jaro 1484. La jura konsilisto supozis, ke la parolo estas pri la ĥolero, kaj tiamaniere la interparolado iris tute bone. La milito kontraŭ la maraj rabistoj estis en tia proksima rilato al la priparolata afero, ke oni ne povis ne tuŝi ĝin. La anglaj maraj rabistoj, oni diris, forprenis ŝipojn de la ankrejo. La jura konsilisto, kiu havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon kontraŭ la angloj. Sed la plua interparolado iris ne tiel bone, ĉiuminute oni penis korekti unu la alian; la bonkora bakalaŭro estis tro neklera, kaj la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke ŝajnis al li tro maltimaj kaj tro malpiaj. Ili reciproke rigardadis sin kun miro kaj tute ne povis interkompreniĝi; la bakalaŭro komencis paroli latine, por esti pli bone komprenata, tio tamen neniom helpis.

”Kiel vi vin sentas?” demandis la mastrino kaj ektuŝis la brakon de la jura konsilisto. Nun li denove rekonsciiĝis, ĉar en la flameco de la interparolado li estis forgesinta ĉion, kio antaŭe okazis.

”Ho Dio, kie mi estas!” li diris, kaj li ricevis kapturniĝon, kiam li ekpensis pri tio.

”Ni trinku klareton! Trinkmielon kaj Bremenan bieron!” ekkriis nun unu el ja gastoj, “kaj vi devas trinki kun ni!”

Du knabinoj, el kiuj unu portis strangan kufon, eniris; ili enverŝis la trinkaĵon kaj faris riverencon. La jura konsilisto eksentis froston en la dorso,

”Kio do tio estas, kio ĝi estas!” li diris, sed li devis trinki kun ili, ĉu li volis, ĉu li ne volis. Li estis tute en malespero, kaj kiam unu el ili diris, ke li estas ebria, li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj. Sed kiam li ilin poste petis, ke ili havigu al li droŝkon, ili pensis, ke li parolas ruse.

Neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio; oni povus pensi, li diris, ke la lando refalis en idolistecon. ”Tio estas la plej terura momento en mia vivo!” Sed subite venis en lian kapon la ideo kliniĝi sub la tablon, rampi al la pordo kaj tiamaniere forkuri. Sed kiam li estis jam ĉe la pordo, la aliaj rimarkis lian intencon kaj kaptis lin je la piedoj; feliĉe por li ĉe tio defalis la galoŝoj, kaj kune kun tio malaperis la tuta ensorĉiteco.

La jura konsilisto ekvidis tute klare antaŭ si brulantan lanternon, kaj malantaŭ ĉi tiu staris majesta konstruaĵo; li rekonis ĝin, kiel ankaŭ la domojn najbarajn; tio estis la Orienta strato, en tiu aspekto, kiun ĝi nun havas; li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo, kaj ĝuste kontraŭe sidis la gardisto kaj dormis.

”Ho mia Kreinto, mi kuŝis ĉi tie sur la strato kaj sonĝis!” li diris. ”Jes, tio estas la Orienta strato! Kiel agrable hele kaj vivoplene! Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo!”

Post du minutoj li sidis en droŝko, kiu veturigis lin al la Kristiana haveno; Li pensis pri la teruro kaj mizero, kiun li trasentis, kaj kore benis la feliĉan nuntempecon, la nunan epokon, kiun, malgraŭ ĉiuj ĝiaj malbonaĵoj, li tamen trovis pli bona ol tiu epoko, en kiu li ĵus troviĝis; kaj tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.

III. AVENTURO DE LA GARDISTO

Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj!” diris la gardisto. ”Ili certe apartenas al la leutenanto, kiu loĝas tie supre. Ili kuŝis ĝuste apud la pordo de la domo!”

La honesta homo havis la deziron tiri la sonorilon kaj transdoni la galoŝojn al la leutenanto, ĉar ĉe li estis ankoraŭ lume; sed li ne volis veki la aliajn homojn en la domo, kaj tial li tion ne faris.

”Estas kredeble varme kaj komforte, se oni havas sur si paron da tiaj aĵoj! Ili estas el tiel mola ledo! Ili estus por mi laŭmezuraj, kvazaŭ fanditaj sur mia piedo. Kiel malsaĝe la aferoj iras en ĉi tiu mondo! Tiu supre povus nun meti sin en sian varman liton, sed li tion ne faras, ne, li marŝadas sur la planko tien kaj reen. Kia feliĉa homo li estas! Li havas nek edzinon nek kriistojn! ĉiun vesperon li estas en societo. Ho, se mi estus sur lia loko, tiam mi estus feliĉa homo!”

Apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leutenanto. Jen li staris supre en la ĉambro kaj tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo, versaĵo de sinjoro la leutenanto mem. ĉar kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio ĉiam estas farata en versoj. Sur la papero estis skribite:

SE ESTUS MI RIĈA!

”Se estus mi riĉa!” tre ofte mi revis,

Kaj ofte pri tio eĉ preĝon mi levis.

Mi tiam ja tuj oficiro fariĝus,

Per sabro, plumĉap’ kaj orden’ ornamiĝus!

Jen nun oficiro mi fine jam estas,

Sed, kiel antaŭe, riĉeco forestas.

Min benu, Kreanto, min benu, Gvidanto!

Vespere mi sidis kun juna knabino,

ĝuante la kisojn de la amatino;

Plej dolĉaj paroloj kaj kantoj ne ĉesis;

ĉar, kvankam min mono neniam karesis,

Vi scias, min ĉiam allogis la kanto,

Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!

”Ho, estu mi riĉa!” pli forte mi preĝis.

De kiam ĉe mi en la kor’ ŝi ekreĝis,

La bela, la bona, pli pura ol ĉio.

Se ŝia rigard’ kiel suna radio

Sciigus al mi: mi al vi apartenas!

Sed ve! Vi ja min per riĉeco ne benas,

Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!

”Se estus mi riĉa!” Se via okulo

Eklumus konsolon al mi, mizerulo!

Vi, kara, ĉu mian vi konas la koron?

Tralegu la versojn kaj mian doloron.

Sed estos pli bone, se vi ĝin ne konas,

ĉirkaŭas min nokto… kaj Vi, ho Kreanto,

Konsolu ŝin, benu ŝin, mia Gvidanto!

Jes, tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enamiĝinta, sed homo prudenta ilin ne presigas. Leutenanto, amo kaj mizero estas kvazaŭ triangulo, aŭ kvazaŭ duono de rompita ĵetkubo de la feliĉo. Tion ankaŭ la leutenanto sentis, kaj tial li apogis la kapon al la kadro de la fenestro kaj profunde ekĝemis.

”La kompatinda nokta gardisto tie sur la strato estas multe pli feliĉa ol mi. Li ne sentas tion, kion mi nomas manko. Li havas bone orditan mastrumaĵon, li havas edzinon kaj infanojn, kiuj ploras kun li, kiam li ploras, ĝojas kun li, kiam li ĝojas. Ho, mi estus pli feliĉa ol mi estas, se mi povus esti sur lia loko, ĉar li estas pli feliĉa ol mi!”

En la sama momento la gardisto fariĝis denove gardisto: ĉar per la galoŝoj de feliĉo li estis fariĝinta leutenanto, sed, kiel ni vidis, li en tiu situacio sentis sin ankoraŭ multe malpli kontenta kaj esprimis preferon por sia propra stato. Tiamaniere la gardisto fariĝis denove gardisto.

”Tio estis malbela sonĝo!” li diris, ”sed sufiĉe stranga. ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estas la leutenanto tie supre, kio tamen tute ne faris al mi plezuron. Mankis al mi mia edzino kaj la malgrandaj kriistoj, kiuj senĉese kaj senlace ĉiam denove min kisas.”

Li sidiĝis denove kaj jese balancis la kapon; li ne povis ĉesi pensi pri la sonĝo. La galoŝojn li ĉiam ankoraŭ havis sur la piedoj. Dume falstelo kiel brilanta linio traflugis la ĉielon.

“Ĝi malaperis!” li diris; ”nu, ekzistas ankoraŭ sufiĉe multe! Mi dezirus iam vidi tiujn objektojn pli proksime, precipe la lunon, ĉar tiam ĝi ne povus forkuri de mi. Kiam ni mortas, ni flugas, kiel diras la studento, por kiu mia edzino lavas la tolaĵon, de unu stelo al alia. Tio estas mensogo, sed tio certe estus bela. Se ni povus fari almenaŭ unu salton tien supren, tiam mi nenion havus kontraŭ tio, se mia korpo eĉ restus sur la ŝtuparo!”

Vidu, oni ne devas pentri la diablon sur la muro, sed tute aparta singardeco estas necesa, kiam oni havas sur siaj piedoj la galoŝojn de la feliĉo. aŭskultu do, kio fariĝis al la gardisto!

Ni, homoj, konas ja preskaŭ ĉiuj la rapidecon de la vaporforta veturado, ni elprovis ĝin aŭ sur fervojo, aŭ sur ŝipo sur la maro. Sed ĉi tiu flugado estas kiel la irado de la besto nomata bradipo aŭ kiel ŝoviĝado de limako en komparo kun la rapideco de la radio de lumo. ĉi tiu flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo, kaj tamen la elektro estas ankoraŭ pli rapida. La morto estas elektra frapo, kiun ni ricevas en la koron; sur la flugiloj de la elektro leviĝas la liberiĝinta animo. Ok minutojn kaj kelke da sekundoj bezonas la sunlumo por vojaĝo de pli ol dudek milionoj da mejloj; per la rapida poŝto de la elektro la animo bezonas ankoraŭ malpli da minutoj, por plenumi tian saman flugon. La interspaco inter la korpoj ĉielaj estas por ĝi ne pli granda, ol por ni estas la distanco inter ni kaj niaj amikoj en la domoj de la sama urbo, eĉ se ili troviĝas tre proksime unuj de la aliaj. Sed tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo, se ni ne havas sur ni simile al la gardisto la galoŝojn de feliĉo.

En la daŭro de kelke da sekundoj la gardisto traflugis la 52 000 mejlojn ĝis la luno, kiu, kiel oni scias, estas el pli malpeza materio ol nia tero kaj mola; kiel freŝe falinta neĝo. Li troviĝis sur unu el la multegaj ringaj montaroj, kiujn ni konas el la granda lunkarto de D-ro Müller; vi ĝin ja konas? Al la flanko interna la ringa montaro estis tute kruta kaj formis grandegan rondvalon. En ĉi tiu troviĝis urbo, kiu havis strangan aspekton. Prezentu al vi glason da akvo, en kiu estas dibatita ovoblanko. Tiel mola estis la urbo, kaj en ĝi estis videblaj similaj formitaĵoj kun turoj kaj kupoloj kaj velformaj altanoj, diafanaj kaj pendantaj en la maldensa aero. Nia tero ŝvebis super lia kapo kiel granda fajroruĝa globo.

Tie estis tre multe da ekzistaĵoj, ĉiuj estis el tiu speco, kiun ni nomas homoj, sed ili aspektis tute alie ol ni. Ili ankaŭ havis lingvon, sed neniu povas ja postuli, ke la animo de la gardisto ĝin komprenu; ĝi tamen ĝin komprenis.

La animo de la gardisto tre bone komprenis la lingvon de la lunloĝantoj. Ili interparolis pri nia tero kaj dubis, ĉu ĝi povas esti loĝata, ĉar, ili diris, la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi. Nur la luno, ili opiniis, estas kapabla servi kiel loĝloko por vivantaj ekzistaĵoj; ĝi estas la ĉefa ĉiela korpo, sur kiu de ĉiam vivis la civitano de la mondo.

Sed ni ne forgesu pri la Orienta strato, kaj ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la ŝtuparo, la gardista bastono elfalis el ĝia mano, kaj ĝiaj okuloj rigardis supren al la luno, kie nun troviĝis ĝia honesta animo.

”Kioma horo estas, gardisto?” demandis iu pasanto. Sed la gardisto absolute nenion respondis; tial la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo; sed tiam malaperis la ekvilibro. La korpo falis kaj etendiĝis laŭ sia tuta longo; la homo estis senviva. Tiam la pinĉinton atakis granda teruro; la gardisto estis senviva kaj restis senviva. Oni raportis pri tio al la polico, oni priparolis la okazintaĵon, kaj matene oni transportis la korpon en la hospitalon.

Tio povus fariĝi bela ŝerco por la animo, se ĝi revenus kaj kredeble serĉus sian korpon en la Orienta strato, sed ne trovus ĝin. Kredeble ĝi antaŭ ĉio kurus en la policejon kaj demandus en la fako por perditaj objektoj, ĝis ĝi fine trafus en la hospitalon. Ni tamen povas konsoli nin per tio, ke la animo estas plej saĝa tiam, kiam ĝi agas memstare; ĝiaj malsaĝaĵoj estas kaŭzataj nur de la korpo.

Kiel ni diris, la korpo de la gardisto estis forportita en la hospitalon, tie oni portis ĝin en la ĉambron de purigado, kaj la unua afero, kiun oni faris, estis kompreneble detiro de la galoŝoj, kaj nun la animo devis reveni. Ĝi direktis sin tuj al la korpo, kaj en momento la homo reviviĝis. Li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo; por la plej granda sumo da mono li ne volus ankoraŭ unu fojon havi tian sentaĵon.

Sed nun tio estis ja feliĉe travivita.

Ankoraŭ en la sama tago li povis forlasi la hospitalon, sed la galoŝoj tie restis.

Hans Christian Andersen, trad. L. L. Zamenhof

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *