Homoj

Esaias Tegnér

La 13-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1782) de la sveda poeto Esaias Tegnér (1782-1846)

it.wikipedia.org/wiki/Esaias_Tegn%C3%A9r

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

konata precipe pro la “Frithiofs saga” (Frithiof -Sagao) de 1825, ciclo de romancoj pri la antikva norda mondo.

La verko estis tradukita al Esperanto de la germano Wilhelm Theodor Oeste, kaj publikigita  (kune kun la sveda teksto) de Lina Gabrielli en 1976.

Kuriozaĵo: Tegnér, kiu estis eminenta magistro pri teologio kaj luterana Episkopo, mortis freneza: pruvo pri la diro, ke “inter saĝo kaj malsaĝo estas nur unu paŝo”.

Mi aldonas bildon de la kolosa statuo de Frithiof (heroo de la nordaj popoloj), verko de la germano Max Unger, starigita en 1913 de la germana Imperiestro Vilhelmo la dua (Kaiser Wilhelm II) en la norvega vilaĝo Vangsnes.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *