Personaggi

Honoré de Balzac

Il 20 maggio è l’anniversario della nascita (nel 1799) dello scrittore e drammaturgo francese Honoré de Balzac (1799-1850)
it.wikipedia.org/wiki/Honor%C3%A9_de_Balzac
Ho già parlato di lui il 18 agosto 2018, nell’anniversario della morte.

Honoré de Balzac


Oggi trascrivo (con traduzione in italiano) un articolo apparso sulla rivista letteraria ungherese in Esperanto “Literatura Mondo” 1949-7/8, p. 123-125, in occasione del 150° anniversario della nascita.
Allego un ritratto dello scrittore, dipinto a seppia da Louis Boulanger (1806-1867), conservato nel Museo di Tours (Francia).


(Segue traduzione in italiano)

 

HONORÉ BALZAC

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Honoré Balzac, la granda realisto de la franca romanliteraturo.

En grandioza romanserio, kiun li nomis “Homa Komedio”, li pripentris sian epokon. Laŭ Engels, el tiu romanserio oni povas ĉerpi pli kompletan konon pri la franca socio inter la jaroj 1816-1848, ol el ĉiuj libroj de historiistoj, ekonomoj, profesiaj statistikistoj de la epoko kune”.

Li estis, cetere, rojalisto, sed lia realismo en multaj punktoj kontraŭdiris sian propran konvinkiĝon: tio montriĝis en la senindulga pripentro de la regantaj klasoj, kaj en la admiro, kiun li ofte havis al la republikanoj. Balzac devis kontraŭdiri al siaj klasaj simpatioj kaj politikaj antaŭjuĝoj; ke li vidis la neeviteblan falon de liaj karaj aristokratoj, kaj ke li priskribis ilin kiel senmeritajn je alia sorto; ke li vidis la verajn homojn de la futuro sole tie, kie oni povis ilin trovi tiutempe ĉion ĉi mi rigardas unu el la plej grandaj triumfoj de la realismo, kaj unu el la plej grandaj apartaĵoj de la maljuna Balzac.

Balzac naskiĝis. oni povus diri, kune kun la Unua Imperio, kaj li evoluis en ties kadroj: multaj liaj figuroj montras lian respekton al la soldatoj de la Imperio. La oficiro Genestas, la generaloj Montcornet kaj Grandchamp, la kolonelo Chabert kaj aliaj estas priskribitaj kiel justaj, kuraĝaj, honestaj kaj fidindaj homoj, al kiuj ĉia intrigo aŭmalpura kalkulemo estas fremdaj. Kaj en ankoraŭ pli favora lumo li prezentas, en Les Paysans, la jakobenon Niseron, soldaton de la burĝa revolucio: liaj altaj moralaj kvalitoj faras lian figuron la plej altira en la tuta verkaro de Balzac. En tiu romano, la plej matura el liaj verkoj, bone vidiĝas la du aspektoj de lia sinteno kontraŭ la revolucio. Li kondamnas la revolucian perforton. sed aliparte, la revolucio havis, laŭ li, trajtojn grandiozajn, kiuj donos al tiuj heroaj tempoj la senmortecon”. La Revolucio havis multajn soldatojn similajn al paĉjo Niseron, kiuj kantis siajn poemojn en la landinterno aŭ en la armeoj. En la Perditaj Iluzioj li kreas figuron de republikano, Michel Chrestien, homon de principoj kaj dotitan per la plej altaj moralaj kvalitoj, kiu pardonas nenian koruptecon, kaj kiu mortas sur barikado apud la Cloître Saint-Merry.

Balzac, aliparte kritikas la revolucion: tion klarigas liaj klasaj simpatioj. Sed li estas ankaŭ perfekte prava en tio, ke al la heroismo de la popolo li kontraŭmetas la finan rezulton de tiu epopeo. La Revolucio permesis al tia morala monstro, kia la maljuna Grandet, amasigi milionojn kaj iĝi ĉiopova mastro de Saumur. La Revolucio rivelis al Balzac la erarojn kaj la iluziojn de la Enciklopediistoj: la burĝa realo montris la malfortajn mankojn de la enciklopediista etiko, fondita sur la principo de la racia egoismo. Ne ekzistas romano de Balzac, kiu ne refutus tiun principon, montrante ke laegoismo, en kia ajn formo ĝi manifestiĝas, ne povas esti la bazo de la etiko, sed male, ĝikondukas rekte al senmoralismo, kruelo, socia malegaleco pli kaj pli profunda.

Ĉiujn romanojn de la Homa Komedio saturas la kritiko de la burĝa mondo. En lamedio, kiun ĝi malfermas por ni: oligarkoj de la Borso kaj uzuristoj de la vilaĝo, rutinaj komercistoj de la provinco kaj grandurbaj negocistoj fieraj pri siaj blazonoj aĉetitaj per mono, aventuristoj ofendantaj la leĝon aŭ koruptantaj tiujn, kies tasko estas ĝin respekti, avuruloj, kaj malŝparuloj egale abomenaj, ĉirkaŭas nin de ĉiu flanko. Balzac nudigas la parazitismon, la akaparemom de ĉiuj ĉi personoj: li montras, ke la spekulado, la akaparo, la ludoj de la Borso, kaj ne la produkto de materiaj valoroj estas la tipajmetodoj de la kapitalista riĉiĝo: ke la posedantoj nenion kreas, sed alproprigas kajakumulas. Kaj tiu akumulado senbdrida, kiu brutale kontrastas kun la mizero de la plejgranda nombro, similas al pura kaj simpla rabado. Balzac komparas Grandet al tigro aŭboao, kaj lian monujon al faŭko de sovaĝbesto, kiu englutas avide sian kaptaĵon.

La Domo Nucingen malkaŝas la skandalan fonon de la grandegaj profitoj, la falsajn bankrotojn de Nucingen, kiuj estas esence nur senhontaj ŝteloj, fontoj de riĉiĝo. La tragika historio de César pruvas, ke en tiu mondo de malpuraj spekulacioj kaj strabaj aferoj ĉiu honesta kapitalisto estus fatale eliminita de pli lertaj kaj malpli skrupulajkonkurantoj. La burĝa mondo pentrita de Balzac estas ĝangalo, kies ĉefa leĝo estas:morton al la malfortuloj!”. Tie la homoj estas kvazaŭ ĉevaloj de poŝto, kiujn oni kurigas ĝis perdo de spiro inter du stacioj; ĉiu pensas nur pri si mem, volas fari sian karieron ĉia-ajn-koste, riĉiĝi per ĉia ajn rimedo, eĉ per falsado, perfido, mensogo,kalumnio aŭ bruta perforto. En sovaĝa lukto por ekzisto ĉio forviŝiĝas kaj forgesiĝas: la homaj sentoj, la ligiloj de sango malaperas. La presisto Séchard priŝtelas sian filon David (Perditaj Iluzioj): la maljuna Goriot estas prirabita de siaj filinoj; la bonulo” Grandet ĉaspelas sian ruiniĝintan nevon kiel hundon; la markizino dEspart, kiu volas mem disponi pri la bienoj de sia edzo, internigas ĉi tiun kiel cerbmalsanulon. En tiu socio la geedziĝo estas simpla negoco. Juĝistoj, deputitoj, literaturo, virinaj karesoj,voĉo de elektantoj: ĉio estas aĉetebla. Tial en tiu mondo la esenca celo de la ekzisto estas la oro, ĉar oro estas potenco, kaj potencon aspiras ĉiu, kiu ne volas esti distretita. Esti mastro aŭ sklavo. treti aliajn aŭ esti tretita de ili: jen la dilemo. Tia estas la burĝa mondo de la Homa Komedio.

La burĝoj de Balzac memoras, kion ili ŝuldas al la Revolucio, kaj volonte ili afiŝas sian fidelon al ties principoj. La bonulo Grandet sidigas sian servistinon al sia manĝotablo, ĉar ĉiuj homoj “estas el la ripo de Adamo, kiel vi”. Tio ne malhelpas tamen tiun demokraton trakti ĉiujn domanojn kiel sklavojn, kiuj devas lin blinde obei en ĉio. Ankaŭ la uzuristo Rigou (La kampuloj) devigas je plena sklaveco ĉiujn ĉirkaŭ si. En la Brilo kaj mizero de kurtizaninoj la aŭtoro priskribas veran foiron de sklavinoj, kie la virino estas cedata por mono al iu ajn riĉa rivalo, simile al varo.

En la tuta Homa Komedio tratiriĝas la malamikeco de la burĝa mondo al la arto,la tragedia sorto de talento en mondo, kiu rekonas nenion krom la kontanta pago. Ĉasante sukceson kaj monon, Lucien Chardon, riĉe dotita naturo, vendas sian konsciencon, perdas sian talenton kaj finas per plena fiasko, dum Pierre Grassou,mezkvalita kopiisto, iĝas moda portretisto, akiras famon kaj riĉon.

En la burĝaj romanoj de la 18-a jarcento ĉiam estas punata la kulpo kajrekompencata la virto: Balzac montras, tute male, ke ordinare la plejbonuloj suferas kajla malbonuloj prosperas. Tamen, en la Homa Komedio, la eksteran triumfon de la akaparistoj kaj karieristoj akompanas interna ruiniĝo. Rastignac, Grandet, Chardon, Raphaël de Valentin, morale mortigitaj de riĉavido kaj sensplezuroj, nehelpeble perdas siajn kvalitojn, sian talenton, sian tutan moralecon. Grandet kaj Gobseck, kiuj amasigas oron por regi, fariĝas fakte sklavoj – la sklavoj de la oro, la sklavoj de sia pasio de trezorkolekto. Al ili ĉiu homa sento iĝas fremda.

La alegoria fabelo Melmoth repacigita, legendo pri la homo vendinta sian animon al la diablo, tute speciale insistas pri la ideo trovebla en multaj aliaj Balzac-verkoj: kiu vendis sian animon, tiu estas ŝarĝo por si mem, estas homo finita.

Kun animpremega dramismo Balzac montras al ni ofte la riĉajn eblojn, la naturdonaĵon de siaj herooj, kiuj povus brile evolui inter aliaj cirkonstancoj. Kelkfoje lipruntas al siaj personoj certan majeston: Gobseck similis al la statuo de Voltaire vidata vespere sub la peristilo de la Théatre Français. Valentin havas la rigardon dePrometeo ĉenita, de Napoleono senpovigita”. Rigou, la riĉa kaj akaparema kampulo estus estinta Tiberio en Romo, Richelieu sub Louis XIII, Fouché, se li havus la ambicion veni en la Konvencion. Se la hazardo de la cirkonstancoj servus al Maxime, li estus estinta Mazarin, Richelieu, Potemkin. Sed kio fariĝas en la kapitalismo tiuj Voltaire-oj, Prometeoj, Napoleonoj? Gobseck iĝas la sklavo de sia oro, Rigou maljuna diboĉulo ktp. La plej terura akuzo de Balzac kontraŭ la burĝa mondo estas, ke ĝi fuŝas la homon, mortigas tion, kio en li estas bona. La nunaj kompareblaj verkistojkonstatante la malbonon en la burĝa mondo, devenigas ĝin el la naturo de la homo, el la “eternaj leĝoj de la homa vivo. Balzac vidas la kaŭzon de la malbono en la socia kaj politika naturo de la kapitalista reĝimo. Liaj personoj ne estas denaskaj moralajmonstroj. La burĝa realo faras ilin tiaj.

La vivoverko de Balzac elspiras la fidon je la homo, je ties kapabloj naturaj, je ties riĉoj spiritaj. Ĝi abundas de akraj konfliktoj, viglegaj pasioj, profundaj pensoj. Ĝi rakontas tragikajn sortojn, ĝi nudigas nerepacigeblajn sociajn antagonismojn. La vivo en ĝi manifestiĝas kun potenca forto. Pripentrante kun realista arto la burĝan socion kun ties ĉiuj vundoj kaj kulpoj, Balzac montras, ke ĝi estas malamika al la Homo. Lia verkaro estas unika, genia akuzoskribo.

M. I. (“Literatura Mondo” 1949-7/8, p. 123-125)

 

°°°°°

(Traduzione)

HONORÉ BALZAC

150 anni fa nasceva Honoré Balzac, il grande realista de romanzo francese.

In una grandiosa serie di romanzi, che chiamò La Comédie humaine” (La Commedia umana), ha dipinto la sua epoca. Secondo Engels, da quella serie di romanzi si può trarre una conoscenza della società francese tra il 1816 ed il 1848, più completa che “da tutti i libri di storici, economisti, statistici di professione di quell’epoca messi insieme”.

Del resto, era monarchico, ma il suo realismo in molti punti contraddiceva il suo convincimento: questo si mostrava nella impietosa descrizione delle classi dominanti, e nell’ammirazione, che spesso aveva per i repubblicani. Balzac dovette contraddire le sue simpatie di classe e i suoi pregiudizi politici; che abbia visto l’inevitabile caduta dei suoi cari aristocratici, e che li abbia descritti come non meritevoli di altra sorte; che abbia visto i veri uomini del futuro soltanto là dove era possibile trovarli a quel tempo tutto questo lo considero uno dei maggiori trionfi del realismo, ed una delle maggiori particolarità del vecchio Balzac.

Balzac nacque, si può dire, insieme con il Primo Impero, e si evolse nel suo quadro: molte sue figure mostrano il suo rispetto per i soldati dell’Impero. L’ufficiale Genestas, i generali Montcornet e Grandchamp, il colonnello Chabert ed altri sono descritti come uomini giusti, coraggiosi, onesti e affidabili, ai quali è estraneo ogni intrigo o sporco calcolo. E in una luce ancor più favorevole presenta, in Les Paysans(I contadini), il giacobino Niseron, soldato della rivoluzione borghese: le sue alte qualità morali rendono la sua figura la più attraente di tutte le opere di Balzac. In quel romanzo, la più matura delle sue opere, si vedono bene i due aspetti del suo atteggiamento di fronte alla rivoluzione. Condanna la violenza rivoluzionaria, ma d’altra parte la rivoluzione ha avuto, per lui, “tratti grandiosi, che daranno a questi tempi eroici l’immortalità”. La Rivoluzione ebbe molti soldati simili a papà Niseron, che cantavano le proprie poesie nell’entroterra o nell’esercito. In “Illusions perdues” (Illusioni perdute) crea la figura di un repubblicano, Michel Chrestien, uomo di principii e dotato delle più alte qualità morali, che non perdona alcuna corruzione, e che muore sulle barricate presso il Cloître Saint-Merry.

Balzac, d’altronde critica la rivoluzione: lo chiariscono le sue simpatie di classe. Ma ha pure perfettamente ragione in questo, che all’eroismo del popolo contrappone l’esito finale di quella epopea. La Rivoluzione permise a un mostro morale come il vecchio Grandet di accumulare milioni e diventare padrone onnipotente di Saumur. La Rivoluzione svelò a Balzac gli errori e le illusioni degli Enciclopedisti: la realtà borghese mostrò i punti deboli dell’etica degli enciclopedisti, fondata sul principio dell’egoismo razionale. Non esiste romanzo di Balzac che non contesti questo principio, mostrando che l’egoismo, in qualunque forma si manifesti, non può essere la base dell’etica, ma al contrario, porta direttamente all’immoralità, alla crudeltà, a una disuguaglianza sociale sempre più profonda.

Tutti i romanzi della Commedia Umana sono pieni della critica al mondoborghese. Nell’ambiente che ci apre: oligarchi della Borsa e usurai del villaggio, ordinari commercianti della provincia e affaristi della grande città fieri dei loro blasoni comprati col denaro, avventurieri che violano la legge o corrompono coloro che avrebbero il compito di rispettarla, avari, e scialacquatori ugualmente abominevoli, ci circondano da ogni parte. Balzac mette a nudo il parassitismo, la brama di accaparrare di tutte queste persone: mostra che la speculazione, l’accaparramento, i giochi di Borsa, e non la produzione di valori materiali sono i metodi tipici dell’arricchimento capitalista: che i possidenti non creano nulla, ma si appropriano ed accumulano. E questo sfrenato accumulamento, che contrasta brutalmente con la miseria della maggioranza, è simile a una pura e semplice rapina. Balzac paragona Grandet a unatigre o a un boa, e il suo portafoglio alle fauci di una belva, che fagocita avidamente la sua preda.

La Maison Nucingen(La Casa Nucingen) rivela lo sfondo scandaloso degli enormi profitti, i fallimenti fittizi di Nucingen, che sostanzialmente non sono altro che furti spudorati, fonti di arricchimento. La tragica storia di César prova che in quel mondo di sporche speculazioni e loschi affari un capitalista onesto è fatalmente eliminato da concorrenti più abili e meno scrupolosi. Il mondo borghese dipinto da Balzac è una giungla, la cui legge principale è: “morte ai deboli!”. Là gli uomini sono quasi cavalli di posta, che vengono fatti correre a perdifiato tra due stazioni; ognuno pensa solo a se stesso, vuol fare la sua carriera ad ogni costo, arricchirsi con qualunque mezzo, persino con il falso, il tradimento, la menzogna, la calunnia o la violenza bruta. In una selvaggia lotta per l’esistenza, tutto si cancella e si dimentica: i sentimenti umanii vincoli di sangue scompaiono. Il tipografo Séchard deruba suo figlio David (Illusions perdues); il vecchio Goriot è derubato dalle figlie; il “buon” Grandet caccia come un cane il nipote andato in rovina; la marchesa d’Espart, che vuol disporre lei stessa dei beni del marito, lo fa internare come malato di mente. In quella società, il matrimonio è un semplice negozio. Giudici, deputati, letteratura, carezze femminili, voto di elettori: tutto può essere comprato. Così in quel mondo lo scopo essenziale della vita è l’oro, perché l’oro è potenza, e alla potenza aspirano tutti coloro che non vogliono essere calpestati.  Essere padrone o schiavo, calpestare gli altri o essere calpestato da loro: ecco il dilemma. Tale è il mondo borghese della “Commedia umana”.

I borghesi di Balzac si ricordano di quello di cui sono debitori alla Rivoluzione, e volentieri fanno mostra di fedeltà ai suoi principii. Il “buon” Grandet fa sedere la serva alla sua tavola, perché tutti gli uomini sono della costola di Adamo, come te”. Questo però non impedisce a quel democratico di trattare tutti quelli di casa come schiavi, che devono obbedirgli ciecamente in tutto. Anche l’usuraio Rigou (Les Paysans– I Contadini) obbliga alla completa schiavitù tutti coloro che gli stanno intorno. InSplendeurs et misères des courtisanes” (Splendori e miserie delle cortigiane) l’autore descrive un vero e proprio mercato delle schiave, dove la donna è ceduta per denaro a un qualunque rivale, come fosse una merce.

In tutta la “Commedia umana” si trascina l’ostilità del mondo borghese per l’arte, sorte tragica del talento in un mondo che non riconosce altro che il pagamento in contanti. Andando a caccia di successo e denaro, Lucien Chardon, natura riccamente dotata, vende la sua coscienza, perde il suo talento e finisce in un fiasco completo, mentre Pierre Grassou, mediocre copista, diventa ritrattista alla moda, acquista fama e ricchezza.

Nei romanzi borghesi del 18° secolo sempre è punita la colpa e ricompensata la virtù: Balzac mostra, tutto al contrario, che ordinariamente i migliori soffrono e i malvagi prosperano. Tuttavia, nelle “Commedia umana”, il trionfo esteriore degli accaparratori e carrieristi si accompagna alla rovina interna. Rastignac, Grandet, Chardon, Raphaël de Valentin, uccisi moralmente dall’avidità di ricchezza e dai piaceri dei sensi, ineluttabilmente perdono le proprie qualità, il loro talento, tutta la loro moralità. Grandet e Gobseck, che accumulano oro per dominare, di fatto diventano schiavi – schiavi dell’oro, schiavi della loro passione di radunare tesori. Ad essi ogni sentimento umano è estraneo.

La favola allegorica Melmoth réconcil (Melmoth riconciliato), leggenda dell’uomo che vendette l’anima al diavolo, insiste in modo del tutto speciale sull’idea rinvenibile in molte altre opere di Balzac: chi si è venduto l’anima, è un peso per se stesso, è un uomo finito.

Con una drammaticità da incubo Balzac ci mostra spesso le ricche possibilità, le doti naturali dei suoi eroi, che potrebbero avere un brillante sviluppo in altre circostanze. A volte presta ai suoi personaggi una certa maestosità: Gobseck è simile alla statua di Voltaire vista di sera sotto il peristilio del “Théatre Français”. Valentin “halo sguardo di Prometeo incatenato, di Napoleone ridotto all’impotenza”. Rigou, il contadino ricco e accaparratore, sarebbe stato Tiberio a Roma, Richelieu sotto LuigiXIII, Fouché, se avesse l’ambizione di venire alla Convenzione”. “Se il caso delle circostanze fosse servito a Maxime, sarebbe stato Mazzarino, Richelieu, Potemkin”. Ma che cosa diventano nel capitalismo quei Voltaire, Prometei, Napoleoni? Gobseck diventa lo schiavo del suo oro, Rigou un vecchio debosciato, ecc. L’accusa più terribile di Balzac contro il mondo borghese è che rovina l’uomo, uccide quello che in lui c’è di buono. Gli attuali scrittori paragonabili, constatando il male nel mondoborghese, lo fanno derivare dalla natura dell’uomo, dalle “leggi eterne” della vita umana. Balzac vede la causa del male nella natura politica e sociale del regime capitalista. I suoi personaggi non sono innati mostri morali. La realtà borghese li rende tali.

L’opera di Balzac traspira la fiducia nell’uomo, nelle sue capacità naturali, nelle sue ricchezze spirituali. Abbonda di aspri conflitti, vigorosissime passioni, profondi pensieri. Racconta di tragici destini, mette a nudo inconciliabili antagonismi sociali. La vita si manifesta in essa con potente forza. Dipingendo con arte realistica la società borghese con tutte le sue piaghe e colpe, Balzac mostra che essa è nemica dell’Uomo. Le sue opere sono un unico, geniale atto di accusa.

M. I. (“Literatura Mondo” 1949-7/8, p. 123-125)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *