Il 25 aprile è l’anniversario della morte (nel 1595) del poeta italiano Torquato Tasso (1544-1595).
Già due volte ho parlato di lui.
Oggi trascrivo (in italiano, con traduzione in Esperanto) una lettera del poeta italiano Giacomo Leopardi (1798-1837) al fratello Carlo, a proposito della tomba di Torquato Tasso a Roma, nella chiesetta di Sant’Onofrio al Gianicolo.
Allego un’immagine della tomba.
GIACOMO LEOPARDI AL FRATELLO CARLO A RECANATI
Venerdì 15 febbraio 1823 fui a visitare il sepolcro del Tasso e ci piansi. Questo è il primo e l’unico piacere che ho provato in Roma. La strada per andarvi è lunga, e non si va a quel luogo se non per vedere questo sepolcro;- ma non si potrebbe anche venire dall’America per gustare il piacere delle lagrime lo spazio di due minuti? È pur certissimo che le immense spese che qui vedo fare non per altro che per proccurarsi uno o un altro piacere, sono tutte quante gettate all’aria, perché in luogo del piacere non s’ottiene altro che noia. Molti provano un sentimento d’indignazione vedendo il cenere del Tasso, coperto e indicato non da altro che da una pietra larga e lunga circa un palmo e mezzo, e posta in un cantoncino d’una chiesuccia. Io non vorrei in nessun modo trovar questo cenere sotto un mausoleo. Tu comprendi la gran folla di affetti che nasce dal considerare il contrasto fra la grandezza del Tasso e l’umiltà della sua sepoltura.
Ma tu non puoi avere idea d’un altro contrasto cioè di quello che prova un occhio avvezzo all’infinita magnificenza e vastità de’ monumenti romani, paragonandoli alla piccolezza e nudità di questo sepolcro. Si sente una trista e fremebonda consolazione pensando che questa povertà è sufficiente ad interessar e animar la posterità, laddove i superbissimi mausolei, che Roma racchiude, si osservano con perfetta indifferenza per la persona a cui furono innalzati, della quale o non si domanda neppur il nome, o si domanda non come nome della persona ma del monumento. Vicino al sepolcro del Tasso è quello del poeta Guidi, che volle giacere prope magnos Torquati cineres, come dice l’iscrizione. Fece molto male. Non mi restò per lui nemmeno un sospiro. Appena soffrii di guardare il suo monumento temendo di soffocare le sensazioni che avevo provate alla tomba del Tasso.
Anche la strada che conduce a quel luogo prepara lo spirito alle impressioni del sentimento. È tutta costeggiata di case destinate alle manifatture, e risuona dello strepito de’ telai e d’altri tali istrumenti, e del canto delle donne e degli operai occupati al lavoro. In una città oziosa, dissipata, senza metodo, come sono le capitali, è pur bello il considerare l’immagine della vita raccolta, ordinata e occupata in professioni utili. Anche le fisionomie e le maniere della gente che s’incontra per quella via, hanno un non so che di più semplice e di più umano che quelle degli altri; e dimostrano i costumi e il carattere di persone, la cui vita si fonda sul vero e non sul falso, cioè che vivono di travaglio e non d’intrigo, d’impostura e d’inganno, come la massima parte di questa popolazione. Lo spazio mi manca: t’abbraccio. Addio addio.
Giacomo Leopardi (da Lettere 1823)
°°°°°
JAKOBO LEOPARDI AL FRATO KARLO EN RECANATI
Vendredon 15an de Februaro mi iris viziti la tombon de Tasso kaj mi ploris.Tiu ĉi estas la unua kaj la sola plezuro, kiun mi provis en Romo. La strato, tra kiu oni iras, estas longa, kaj oni iras tien nur por vidi tiun ĉi tombon, sed ĉu oni ne povus ankaŭ veni el Ameriko por gustumi la plezuron de la larmoj dum la spaco de du minutoj? Estas ankaŭ certe, ke la grandegaj elspezoj, kiujn mi vidas fari nur por havigi al si unu aŭ alian plezuron estas ĉiuj vanaj, ĉar anstataŭ la plezuro, oni akiras nur enuadon. Multaj kiuj vidas la cindron de Tasso, kovrita, kaj montrita nur de ŝtono larĝa kaj longa ĉirkaŭe unu manplaton kaj duonon kaj lokita en angulo de malgranda preĝejo, havas senton de indigno. Mi neniel volus trovi tiun cindron sub maŭzoleo. Vi komprenas la multegecon da pensoj, kiuj naskiĝas en la konsidero de la kontrasto inter la grandeco de Tasso kaj la humileco de lia tombo.
Sed vi ne povas havi ideon pri alia kontrasto, nome pri tiu, kiun sentas la okulo kutimigita al senfina beleco kaj vasteco de la romaj monumentoj, komparante ilin al la malgrandeco kaj nudeco de tiu ĉi tombo. Oni sentas malĝojon kaj ekscitan konsolon se oni pensas, ke tiu ĉi mizereco estas sufiĉa por interesi kaj animi la posteularon, dum la belegajn maŭzoleojn, kiujn Romo enhavas, oni observas kun granda indiferenteco al la persono por kiu ili estis konstruitaj: aŭ oni ne eĉ demandas la nomon aŭ oni demandas ĝin ne kiel nomon de la persono sed de la monumento. Apud la tombo de Tasso estas tiu de la poeto Guidi, kiu volis kuŝi prope magnos Torquati cineres, kiel diras la surskribo. Li faris tre malbone. Al mi ne restis por li eĉ unu sopiro. Mi apenaŭ rigardis lian monumenton, timante sufoki la sentojn, kiujn mi havis antaŭ la tombo de Tasso. Ankaŭ la strato, kiu kondukas al tiu ĉi loko preparas la spiriton al la impresoj de la sento. Ĝi estas plene flankumata je domoj destinitaj al manufakturoj kaj ĝi sonoras pro la bruego de la teksiloj kaj de aliaj similaj iloj kaj ankaŭ pro la kantado de la virinoj kaj de la laboristoj okupitaj al sia laboro. En urbo mallaborema, malŝparema, senmetoda, kiel estas la ĉefurboj, estas bele konsideri la imagon de la vivo maldistrita, ordema kaj okupita al utilaj profesioj. Ankaŭ la fizionomioj kaj la manieroj de la personoj, kiujn oni renkontas tra tiu ĉi vojo, havas mi ne scias kian simplecon kaj humanecon, kiun mi ne trovas en la aliaj, kaj ili montras la kutimojn kaj la karakteron de personoj, kies vivo estas fondita sur la vero kaj ne sur la malvero; ili vivas per laboro kaj ne per intrigo, mensogo kaj trompo, kiel la plej granda parto de tiu ĉi loĝantaro. La spaco al mi mankas: mi ĉirkaŭprenas vin. Adiaŭ, adiaŭ.
Giacomo Leopardi, trad. Elio Migliorini (“L’Esperanto” 1921-1, p. 9-10)