Homoj

Mimnermo

Mimnermo (en la greka, Μίμνερμος) estis greka lirika poeto, vivinta fine de la sepa aŭ komence de la sesa jarcento a.K.
Pri li oni havas malmultajn sciigojn: probable li naskiĝis en Malgranda Azio (Kolofono aŭ Smirno, nuna Turkio); eble li estis kantisto, kiu akompanis sin per muzika instrumento nomata “aulòs”.
Li verkis precipe elegiojn: kelkajn kun historia-mitologia temo, aliajn dediĉitajn al sia amatino, la flutistino Nannò, aŭ laŭ varia temo (kiujn la aleksandria poeto Kalimako difinis κατὰ λεπτὸν (“en disa maniero”, ankaŭ en la senco “mallongaj poeziaĵoj, kun leĝera temo”).
Se juĝi el la malmultaj fragmentoj, kiuj atingis nin, Mimnermo prikantis la ĝuojn de la vivo, bedaŭrante la forfuĝemon de la junaĝo, la forpasemon de la aferoj, la malbelecon de la maljuno (en la duobla senco de la greka termino, samtempe estetika kaj etika: malbela kaj abomeninda).
Ofte Mimnermo estas difinita “la greka Leopardi”, sed ĉi tiu difino ne ŝajnas al mi tute trafa, ĉar finfine Mimnermo ne estas pesimisto, tial ke li konas kaj ŝatas la ĝuojn de la vivo, kaj ĉiel ajn (kiel li diras en alia fragmento) li petdeziras morti je sesdek jaroj, tio estas, post plena ĝuado, dum Leopardi “la ŝercojn spitas” kaj “ĉiun ludadon plaĉan prokrastas alitempen”:

non compagni, non voli,
non ti cal d’allegria, schivi gli spassi;
canti, e così trapassi
dell’anno e di tua vita il più bel fiore.

(Giacomo Leopardi, “Il passero solitario”, vv 13-16)

Io solitario in questa
rimota parte alla campagna uscendo,
ogni diletto e gioco
indugio in altro tempo.

(Giacomo Leopardi, “Il passero solitario”, vv 36-39)

°°°°°

sen kunuloj, nek flugoj,
vi ne celas al gaj’,
kantas, dum de vi glitas
de l’ jaro kaj de l’ viv’ plej bela floro.

Giacomo Leopardi, “La pasero soleca”, versoj 13-16,
trad. Nicolino Rossi
(“Kantoj de Leopardi”, Rolando, Napoli 2012, p. 84-87)

Mi soleca en tiu
ĉi part’ ermita al kamparo ire,
ĉiun ludadon plaĉan
prokrastas alitempen:

Giacomo Leopardi, “La pasero soleca”, versoj 36-39,
trad. Nicolino Rossi
(“Kantoj de Leopardi”, Rolando, Napoli 2012, p. 84-87)

Mi transskribas fragmenton de Mimnermo, en la greka, en la klasika itala traduko de Salvatore Quasimodo, kaj en tiu al Esperanto de Kálmán Kalocsay.
Mi aldonas grekan poŝtmarkon de 2002, kiu celebras la malnovan grekan lingvon.


τίς δὲ βίος, τί δὲ τερπνὸν ἄτερ χρυσῆς Ἀφροδίτης; τεθναίην, ὅτε μοι μηκέτι ταῦτα μέλοι, κρυπταδίη φιλότης καὶ μείλιχα δῶρα καὶ εὐνή· οἷ’ ἥβης ἄνθεα γίγνεται ἁρπαλέα ἀνδράσιν ἠδὲ γυναιξίν· ἐπεὶ δ’ ὀδυνηρὸν ἐπέλθῃ γῆρας, ὅ τ’ αἰσχρὸν ὁμῶς καὶ κακὸν ἄνδρα τιθεῖ αἰεί μιν φρένας ἀμφὶ κακαὶ τείρουσι μέριμναι, οὐδ’ αὐγὰς προσορῶν τέρπεται ἠελίου, ἀλλ’ ἐχθρὸς μὲν παισίν, ἀτίμαστος δὲ γυναιξίν· οὕτως ἀργαλέον γῆρας ἔθηκε θεός.

°°°°°
Quale vita, che dolcezza senza Afrodite d’oro?
Meglio morire quando non avrò più cari
gli amori segreti e il letto e le dolcissime offerte,
che di giovinezza sono i fiori effimeri
per gli uomini e le donne.
Quando viene la dolorosa vecchiaia
che rende l’uomo bello simile al brutto,
sempre nella mente lo consumano malvagi pensieri;
né più s’allieta guardando la luce del sole;
ma è odioso ai fanciulli e sprezzato dalle donne:
tanta grave Zeus volle la vecchiaia.

Mimnermo, trad. Salvatore Quasimodo (“Lirici greci”)

°°°°°
Kiom ja valoras vivi, kio bela sen Afrodita?
Ho, mi mortu, se eksciti min ne kapablas jam de nun
sur la dolĉa amolito la sekreta don’ donacita,
ĉar la viron kaj virinon nur la freŝa floro de jun’
plezurigas ja. Sed kiam oni funebre maljunaĝas,
ve, la brava vir’ fariĝos nur skeleto en aĉa ŝel’,
lian koron jam eterne nur malicegaj zorgoj maĉas,
rigardante supren, li ne ĝojas eĉ pri la suna hel’,
kaj, de l’ knaboj malŝatata, por la virinokuloj aĉas.
Por la maljunaĝ’ nin plagis per tia ŝarĝo la ĉiel’.

Mimnermos, trad. Kálmán Kalocsay
(“Tutmonda sonoro”, Budapest, 1981, I, p. 58)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *