La 5-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la franca verkisto, ĵurnalisto kaj poeto Guy de Maupassant (1850-1893)
it.wikipedia.org/wiki/Guy_de_Maupassant
konsiderata unu el la patroj de la moderna rakonto.
Li estas fama precipe pro la rakonto “Boule de Suif”, kaj pro la romanoj “Une vie”, “Bel-Ami” (kiu havis 37 represojn en 4 monatoj) kaj “Pierre et Jean”.
Tre influita de Émile Zola kaj Gustave Flaubert kaj de la pesimismo de Arthur Schopenhauer, Maupassant denuncas la stultecon kaj la kruelecon de la burĝa socio.
Li mortis je 43 jaroj, post dek ok monatoj da furioza frenezo, probable pro sifiliso.
Multo de Maupassant estis tradukita al Esperanto. Al la listo de Vikipedio mi aldonas:
– “Gastejo”, trad. V. Godigidize, Tiflis (mencio en “La Ondo de Esperanto”1911-7/8, p. 109, kaj en “La Revuo” VI, 1911-1912, p. 196;
– longan vicon da tradukoj, publikigitaj ĉe www.ipernity.com/blog/58225/home
Ekzemple:
La lipharoj www.ipernity.com/blog/58225/639319
La ulnjo sovaĝa www.ipernity.com/blog/58225/528341
La kaptitoj www.ipernity.com/blog/58225/527347
Lito 29 www.ipernity.com/blog/58225/524629
La senutila beleco
www.ipernity.com/blog/58225/514971
www.ipernity.com/blog/58225/516435
www.ipernity.com/blog/58225/518589
www.ipernity.com/blog/58225/520117
La kampo de olivarboj
www.ipernity.com/blog/58225/510705
www.ipernity.com/blog/58225/511083
www.ipernity.com/blog/58225/511951
– en revuoj:
“La sankta milito!”, trad. H. van Etten, Brita Esperantisto 1910-3, p. 47;
“La reveno”, trad. J. W. Eggleton, Brita Esperantisto 1910-5,84-86;
“En vojaĝo”, trad. Henriko Jakubowicz, “Esperanto de UEA” 1918-7/8, p. 80-81;
“La besto de mastro Belhomme”, trad. R. Richez, Literatura Mondo 1923-, p. 212-216;
“Milito”, trad. Hector Hodler, “Esperanto de UEA” 1924-2, p. 27;
“La Ermito”, trad. R. Richez, Literatura Mondo 1932-7/8, p. 114-116;
“La etulo”, trad. Marc Pujo, Literatura Mondo 1933-11, p. 120-122;
Literatura Foiro 1994-148, p. 61-65.
Mi aldonas la poŝtmarkon de 1993 de Respubliko San Marino pro la unuajarcenta datreveno de la morto.