Il 22 maggio ricorre la morte (nel 1885) del poeta, scrittore, politico ed attivista per i diritti umani francese Victor-Marie Hugo, noto come Victor Hugo (1802-1885)
it.wikipedia.org/wiki/Victor_Hugo
eo.wikipedia.org/wiki/Victor_Hugo
famoso soprattuto per i romanzi “Les Miserables” (I Miserabili) e “Les travailleurs de la mer” (I lavoratori del mare).
Molte sue opere sono state tradotte in Esperanto. In aggiunta a quelle citate in Wikipedia, segnalo:
– “La cirko de Gavarnie”, trad. Maurice David, “Brita Esperantisto” 1906-6, p. 45;
– “La Pieuvre” (Gilliath kaj pulpo), da “Les travailleurs de la mer”, trad. Henri Ragot, “La Revuo”, 1907-1908, II, p. 517-520;
– “La semisto”, trad. Charles Baudouin, “Esperanto de UEA” 1918-11, p.121;
– “Post la batalo”, trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo”, 1931, p. 111;riprodotto in “Tutmonda sonoro”, 1981, p. 358;
– “Ekstazo”, trad. Hector Hodler, “Esperanto de UEA” 1919-3, p. 40; riprodotto in “Eterna bukedo”, 1931, p. 112, e in “Tutmonda sonoro”, 1981, p. 358;
– “Al virino”, trad. Hector Hodler, “Esperanto de UEA” 1919-3, p. 40;
– “Veni, vidi, vixi”, trad. Leo Belmont, “Literatura Mondo” 1935-3, p. 65;
– “Veni, vidi, vixi”, trad. Kálmán Kalocsay, “Tutmonda sonoro”, 1981, p. 359;
– “Ĉar mi la lipon metis”, trad. Henri Vatré, “Literatura Mondo” 1935-5, p. 100;
– Boazo dormanta”, trad. Kálmán Kalocsay, “Literatura Mondo” 1935-7/8, p. 139; riprodotto in “Tutmonda sonoro”, 1981, p. 360-362.
Trascrivo la traduzione in Esperanto, di Henri Ragot (“La Revuo”, 1907-1908, II, p.517-520), di un brano da “Les Travailleurs de la mer”, il cui testo francese può essere letto a questo indirizzo:
fr.wikisource.org/wiki/Les_Travailleurs_de_la_mer/Partie_2/Livre_4/1
Allego un francobollo francese del 1938, disegnato e inciso da Achille Ouvré, con sovrapprezzo a favore degli “Chomeurs intellectuels” (Disoccupati intellettuali), con il ritratto di Victor Hugo.
GILLIATT KAJ PULPO
Gilliatt rimarkis super la akvo proksime de sia mano, horizontalan fendeton en la granito. Versajne, la krabo estis tie. Li enigis tien sian pugnon, tiel profunden, kiel li povis: kaj li ekesploris tiun ĉi malluman truon.
Subite li sentis, ke oni ekkaptas lian brakon. Tiam, en tiu ĉi momento, li sentis nedireblan teruron. Io, maldika, malglata, glacia, algluanta kaj vivanta volviĝis ĉirkaŭ lia nuda brako, kaj tio suprenrampis al lia brusto.
Tio estis kvazaŭ premo de rimeno kaj puŝo de borileto. Post malpli ol unu sekundo, ia speco de heliko estis sin volvinta ĉirkaŭ lia manradiko, lia kubuto, kaj tuŝis la ŝultron.
Jam la pinto esploris lian subbrakon.
Gilliatt sin ĵetis malantaŭen: sed li povis apenaŭ sin movi; li estis kvazaŭ alnajlita. Per sia maldekstra mano, kiu restis libera, li ekkaptis sian tranĉilon, kiu estis inter liaj dentoj: poste, li sin apogis al la ŝtonego, farante malesperan penon por eltiri sian brakon. Li nur sukcesis iom eksciti la ligilon, kiu kuntiriĝis plue.
Ĝi estis fleksebla kiel ledo, fortika kiel ŝtalo, malvarma kiel la nokto.
Dua rimeno, mallarĝa kaj pinta, sin elĵetis el fendo de la roko. Ĝi estis kvazaŭ lango ekster faŭko: ĝi lekis terure la nudan bruston de Gilliatt, kaj subite, plilongiĝante, senfine, kaj maldike, ĝi sin algluis al lia haŭto kaj ĉirkaŭis lian tutan korpon. Samtempe, doloro netolerebla, nekomparebla kunstreĉis la muskolojn de Gilliatt. Li sentis, en sia haŭto, rondajn kaj terurajn enmordojn.
Ŝajnis, ke sennombraj lipoj algluitaj al lia karno penadas suĉi lian sangon.
Tria rimeno ekbalanciĝis ekster la ŝtonego, palpis Gilliatt’on kaj vipis liajn flankojn kiel ŝnuro, poste ĝi sin fiksis tie.
Timego estas muta, kiam ĝi estas la plej granda. Gilliatt ne ĵetis eĉ unu krion. Tagiĝis sufiĉe, por ke li povu ekvidi la abomenajn formojn, almetitajn al li.
Kvara ligilo, tiu ĉi rapida kiel sago, saltis al lia ventro kaj volviĝis ĉirkaŭ ĝi.
Neeble detranĉi aŭ deŝiri tiujn gluantajn rimenojn, kiuj estis forte algluitaj en multaj lokoj ĉe la korpo de Gilliatt.
En ĉiu el tiuj lokoj, li sentis netolereblan kaj strangan doloron. Tio estis, kvazaŭ li estus englutata de mil malgrandaj buŝoj, samtempe.
Kvina brako eliris el la truo. Ĝi sin metis sur la aliajn, kaj sin faldis sur la ventron de Gilliatt.
Sufokiĝo aldoniĝis al timo. Apenaŭ Gilliatt povis spiri. Tiuj ĉi ŝnuroj, pintaj en la fino, plilarĝiĝis same kiel glavoj proksime de la prenilo.
Tiuj kvin brakoj, kompreneble, apartenis, al sama korpo; ili marŝis kaj rampis sur Gilliatt. Li sentis la translokiĝon de tiuj konfuzaj premoj, kiuj ŝajnis esti buŝoj,
Subite, larĝa gluaĵo ronda kaj plata eliris de sub la fendo. Ĝi estis la kapo, al kiu la kvin rimenoj altenis tiel same kiel radioj al centro; oni vidis ĉe la kontraŭa flanko de tiu ĉi malpurega disko, la komenciĝon de tri aliaj alpendaĵoj restintaj en la kavaĵo de la roko.
Meze de tiu gluaĵo, troviĝis du okuloj observantaj.
Tiuj ĉi okuloj vidis Gilliatt’on.
Gilliatt rekonis pulpon….
Ĝi lin tenis…
……
Gilliatt estis en la akvo ĝis la zono, la piedojn konvulsie alkroĉitaj al la rondaj, glitigaj ŝtonoj, la dekstran brakon ligita kaj senmovigita per la ĉirkaŭvolvitaj plataj rimenoj de la pulpo, kaj la bruston preskaŭ malaperanta sub la faldoj kaj la interplektoj de tiu ĉi malbelega bandaĝo.
El la ok brakoj de la pulpo, tri estis fiksitaj ĉe la ŝtonego, kvin estis gluitaj sur Gilliatt tiamaniere, ke krociĝante de unu flanko al la roko, de la alia al la viro, ĝi alligis Gilliatt’on al la ŝtonego. Gilliatt havis sur si ducent kvindek kupojn.
Kuniĝo de naŭzo kaj timego!
Premiĝi en grandega pugno, kies elastaj fingroj longaj je unu metro estas interne provizitaj de vivantaj suĉiloj, kiuj esploras vian karnon,
Ni jam tion diris! Oni ne sin eltiras el pulpo. Se oni tion provas, tuj oni estas pli forte alligita. Ĝi sin nur kunstreĉas pli kaj pli. Ĝia streĉado grandiĝas proporcie kun la via. Pli granda skuo kaŭzas pli grandan kuntiriĝon. Gilliatt havis nur unu rimedon: sian tranĉilon. Lia maldekstra mano, sole, estis libera: sed li movis ĝin fortege.
Estis, kvazaìi li havus du dekstrajn manojn.
Lia malfermita tranĉilo estis en lia mano. Oni ne povas distranĉi la brakojn de la pulpo: ĝi estas netranĉebla ledo: ĝi glitas sub la klingo: cetere, la ĉirkaŭpremado estis tia, ke, se li estus tranĉinta tiujn rimenojn, Gilliatt estus samtempe eltranĉinta sian korpon.
La pulpo estas terurinda: tamen estas unu maniero ĝin ekkapti.
La ŝarkaj fiŝkaptistoj ĝin konas kaj ankaŭ ĉiuj, kiuj vidis ilin sur la maro fari certajn subitajn movojn: la delfenoj ĝin konas ankaŭ: ili mordas la sepion tiamaniere, ke ili distranĉas ĝian kapon. Tio estas la deveno de tiuj sepioj kaj pulpoj senkapigitaj, kiujn oni renkontas meze da la maro.
La pulpo efektive estas vundebla nur ĉe la kapo. Gilliatt ĝin sciis. Li neniam vidis tiel grandan pulpon. Por la unua fojo, li estis batalonta kontraŭ la granda raso.
Iu alia timus.
Kun la pulpo, tiel same kiel kun la virbovo, oni devas ekkapti la akuratan momenton: nome, kiam la besto mallevas la kapon: mallonga momento.
Tiu, kiu ĝin preterlasas, estas pereonta.
Ĉio, kion mi rakontis, daŭris nur kelkajn minutojn.
Tamen Gillialt sentis la plifortan suĉadon de la ducent kvindek suĉiloj. La pulpo estas perfida: ĝi penas unue sensentigi sian kaptaĵon: ĝi ekkaptas, poste, ĝi atendas plej eble. Gilliatt tenis sian tranĉilon: la suĉoj ĉiam plifortigis. Li rigardis la pulpon, kiu lin rigardis.
Subite, la besto deprenis el la ŝtonego sian sesan brakon, kaj, ĝin ĵetante al Gilliatt, ĝi penis ekkapti lian maldekstran brakon. Samtempe ĝi eligis rapide sian kapon.
Ankoraŭ unu sekundo, kaj ĝia buŝo almetiĝos sur la bruston de Gilliatt. Suĉata ĉe la flanko, kun ambaŭ brakoj ĉirkaŭligitaj, Gilliatt estus pereonta. Sed Gilliatt sin gardis, Gilliatt observis.
Li evitis la brakon, kaj kiam la besto estis mordonta lian bruston, lia armita pugno falegis sur ĝian kapon. Estis du kontraŭaj konvulsioj; tiu de la pulpo, kaj tiu de Gilliatt.
Estis same kiel batalo de du fulmoj.
Gilliatt enigis la pinton de sia tranĉilo en la platan gluaĵon, kaj, per turniĝanta movado, simila al la tordo de vipbato, farante rondon ĉirkaŭ ambaŭ okuloj, li elŝiris la kapon, same kiel oni eltiras denton.
Ĉio estis finita. La tuta besto malgluiĝis: tio similis tukon defalantan.
La enspiranta pumpilo estis detruita: ĝia efiko ĉesis.
La kvarcent suĉiloj ellasis, samtempe, la ŝtonegon kaj la viron: tiu ĉi ĉifonaĵo malsuprenglitis en la akvon.
Gilliatt, sufokiĝante pro la batalo, povis ekvidi ĉe siaj ambaŭ piedoj, sur la ŝtonoj, du senformajn gelatenajn amasojn: ĉe unu flanko, la kapon, ĉe la alia, la restaĵon. Mi diras: la restaĵon, ĉar oni ne povis diri: la korpon.
Tamen, timante konvulsian atakon de la agonianta besto, Gilliatt deiris for de la atingo de la brakoj.
Sed la besto estis efektive malviva.
Gilliatt refermis sian tranĉilon.
Victor Hugo, el «Les travailleurs de la mer»
El franca lingvo tradukis HENRI RAGOT
(“La Revuo” 1907-1908, II, p.517-520)