Il 7 maggio è l’anniversario della nascita (nel 1867) dello scrittore polaccoWładysław Stanisław Reymont, nato Władysław Stanisław Rejment e noto come Władysław Reymont (1867-1925)
it.wikipedia.org/wiki/W%C5%82adys%C5%82aw_Reymont
eo.wikipedia.org/wiki/W%C5%82adys%C5%82aw_Stanis%C5%82aw_Reymont
Premio Nobel per la Letteratura nel 1924, famoso soprattutto per le opere “Chłopi” (Contadini), “Komediantka” (La Commediante), “Ziemia Obiecana” (La terra promessa) e “Rok 1794” (L’Anno 1794, sull’insurrezione di Tadeusz Kościuszko).
Come spesso accade, gli esperantisti ebbero modo di conoscerlo molto tempo prima che il Premio Nobel lo rendesse famoso anche all’estero; già all’inizio del secolo erano apparse queste traduzioni:
– “Ave Patria, Morituri te salutant”, trad. Leono Zamenhof, Varsavia, Jan Günther, 1909 (allegato a “Pola Esperantisto”);
– “En fumejo de l’ opio”, trad. Kazimierz Bein (KABE), Varsavia, L. Biliński eW. Maŝlankiewicz (allegato a “Pola Esperantisto”), 1910; (ristampata nel 1982 a Pechino dalla Ĉina Esperanto-Eldonejo);
– “La Lasta”, trad. Kazimierz Bein (KABE), Paris, Presa Esperantista Societo, 1910; (nuova edizione 1965, Varsavia, Pola esperanto-Asocio; ristampata nel 1982 a Pechino dalla Ĉina Esperanto-Eldonejo);
– “El la konstituciaj tagoj, trad. L. Zetel, Varsavia, Jan Günther, 1910 (allegato a“Pola Esperantisto”).”
Nella rivista rivista letteraria ungherese “Literatura Mondo” 1931-7, p. 132-136, è pubblicato il racconto “En aŭtuna nokto”, trad. Włodzimierz Krzystofowicz.
Nel 1982, la casa editrice esperantista cinese Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pechino, ha pubblicato tre racconti (“En la profundaĵoj”; “En fumejo de l’ opio”; “La lasta”) nel volume “La lanternisto kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj”, p. 128-159.
Un ampio articolo biografico, di Tomasz Chmelik, è pubblicato su “Pola Esperantisto” 2006-1, p. 4-9; lo stesso numero, p. 10-14, presenta la traduzione (di Tomasz Chmelik) del primo capitolo del romanzo “Ziemia Obiecana” (La terra promessa)
www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/4181/1/Pola%20Esperantisto_2006_n.%2001.pdf
Trascrivo un articolo critico in Esperanto da “Literatura Mondo” 1924-11, p. 178-179, ed allego:
– la busta di una lettera dalla Polonia, con il francobollo in onore di Reymont;
– un annullo postale polacco del 1977, con il ritratto di Reymont.
Władysław Reymont
La ĉi-jaran Nobel-premion la sveda akademio donis al la granda pola romanverkisto. Lia nomo alte leviĝas super ĉiuj kulturantoj de l’ nova pola romano. Tridekjara li estis, kiam aperis lia unua romano: “La Lando de l’ Promeso”. Kaj la granda romanciklo: “La Kamparanoj” levis la nekonatan polan romanverkiston inter la plej signifaj kaj gravaj aŭtoroj de mondliteraturo. De tiam oni komencis traduki liajn verkojn, kaj fariĝis mondkonataj ankaŭ la “Migrantaj komediantoj”, “Ave Patria” kaj la granda historia romano: 1794.
En “La kamparanoj” Reymont priskribas la vivon de pola vilaĝo, kaj ĝis nun ĉi tiu verko estas la plej granda kamparana epopeo de l’ mondliteraturo. La neŝanceleblan konservativismon kaj samtempe eternan luktemon de l’ kamparanaro priskribas en ĝi Reymont per sinsekvaj riĉaj kaj vastaj scenoj: ilian batalon por tero, lukton por justo, ilian amon, iliajn etajn malfeliĉojn, grandajn mizerojn, pekojn, kulpojn, kompromisojn, kaj iliajn ribelojn kaj spitojn. En nenia literaturo troviĝas ekzemplo de tia profunda kono kaj funda kompreno pri kamparanoj, kiel ĉe Reymont, nek etnografo, nek sociologo povas doni pri ili pli perfektan priskribon. Jen estas la romano, en kiu perfekte vivas la vilaĝo, ne nur la pola, sed ĉiu vilaĝo de l’ mondo, kie la kamparano ne estas idealizita, nek malnobligita, li estas homo: suferanta, toleranta, animita homo. Kaj Reymont disponas pri grandaj verkistaj kapabloj, pri tiaj belaĵoj de l’ priskribo, kiuj, post ĉiu ĉapitro, pri Balzac memorigas la leganton. Se la romanverkisto de l’ burĝa socio estas Balzac, tiu de l’ kamparanaro estas Reymont.
La “Migrantaj Komediantoi”, unu el aliaj plej popularaj romanoj, prezentas al ni la saman aferon, kiun la Goncourtoj en “La Fratoj Zemganno” (Les Frères Zemganno). Sed Reymont povas diri ion novan, povas disvolvi novajn belaĵojn. La heroino de la romano estas junulino, kiu venas inter la komediantoj kun animo plena de sopiro, kredo, pasio pri l’Arto, kaj kiu fine tamen fariĝas filistro. Reymont perfekte prezentas al ni, kiel rompiĝas en la vivobatalo la altflugaj sopiroj kaj entuziasmo de l’ artisto, kiel li faras kompromison kun la ĉiutago, kiel konformiĝas liaj animo kaj sopiro iom post iom al la ordinaraj kutimoj. La heroino de l’ romano volas flugi kaj fine, sur malrapida veturilo ŝi iradas la grizan vojon de l’ vivo.
En “La Lando de l’ Promeso” Reymont priskribas, kiel evoluas fabrikurbo, kiel la kamparano fariĝas laboristo, kiel li esperas per la ekaltiĝintaj kamentuboj, bruantaj maŝinoj, esperoj de l’ riĉeco, novan vivon, pli noblan kaj bonan mondon, kaj kiel restas por li ĉio kiel antaŭe: lukto kaj mizero. Kaj la romano – propre la historio de la urbo Łódź – ekhavas ankaŭ pli vastajn perspektivojn, ĉar ne nur la trompiĝon de l’ laboristoj ĝi priskribas, sed ankaŭ tiun de l’ fabrikposedanto, de l’ kapitalisto, de l’ tuta socio. Kiel la familio de fabrikposedanto pli kaj pli malnobliĝas sub la ŝarĝo de l’ riĉo, kiel formiĝas la klaskategorioj de oficistoj, kiel ne plu sin komprenas kaj malamikiĝas tiuj, kiuj antaŭe tenis sin kune: ĉi tiuj bildoj estas frapante plastikaj en la romano.
La 1794 estas la romano de l’ pola liberecmilito, de la Varsovia ribelo ĝis la maciejovicea malvenko. Estas partoj en la verko kun kiuj povas kunkuri nur la ĉapitroj de la “Milito kaj Paco” de Tolstoj. Sed la bagatelemo, etaj celoj, kvereloj pro vanteco, malamoj de homoj perfekte prezentiĝas en la romano da Reymont, kiu kuraĝis en sia verko malkaŝi la erarojn ankaŭ de sia propra nacio. Tamen 1794 estas unu el la plej popularaj polaj libroj.
Reymont, en la eksterlandanaro, ĝis nun apartenis nur al tiuj, kiuj elserĉas la bonajn librojn kaj sopiras la verajn verkistojn. Nun, espereble, per la Nobelpremio, li fariĝos ankaŭ populara, kaj en ĉi tiu okazo la granda publiko rekonos veran, grandan verkiston kaj veran poeton.
(Literatura Mondo”, 1924-11, p. 178-179)