Il 16 aprile è l’anniversario della morte (nel 1828) del pittore e incisore spagnolo (aragonese) Francisco José de Goya y Lucientes, conosciuto come Francisco Goya (1746-1828)
it.wikipedia.org/wiki/Francisco_Goya
eo.wikipedia.org/wiki/Francisco_de_Goya
Rinvio alle pagine di Wikipedia per le notizie biografiche, aggiungendo soltanto che su Goya esiste un opuscolo di 20 pagine in Esperanto, non citato su Wikipedia:
Agostinho da Silva, trad. Vergilio Mendes, “Vivo kaj arto de Goya”, Portugala Eldona Rondo, Porto 1947.
Trascrivo (aggiungendo la mia traduzione in italiano) un gustoso articolo in forma di immaginaria intervista, apparso sulla rivista “Esperanto de UEA” 1968-2, p. 16-18, e un articoletto di Radio Roma-Esperanto del 22 luglio 2006 (relativo ad una mostra nella città italiana di Parma, che esaltava Goya, mentre nel 1771 l’Accademia di Belle Arti di quella stessa città aveva perso una grande occasione, preferendo al pittore spagnolo, in un concorso di pittura, un pittore italiano del tutto privo di fama, rimasto poi privo di fama, tanto che non ha neppure una pagina in Wikipedia).
Allego:
- la copertina della rivista “Esperanto de UEA” 1968-2, con il ritratto di Goya opera di Vicente López Portaña, conservato a Madrid al Museo del Prado;
- una cartolina postale polacca del 1975, emessa in occasione della mostra filatelica mondiale “Hiszpania 75” (Spagna 75), con una incisione di Goya.
(Segue traduzione in italiano – sekvas traduko al la itala)
GOYA EN LA MUZEO DE EL PRADO
(Antaŭ la portreto de Goya, farita de lia disĉiplo Vicente López Portaña)
-Bonan tagon, don Francisko.
-Junulo, bonan tagon.
-Vi estas don Francisko Goya y Lucientes, kaj vin pentris via amiko kaj disĉiplo Vicente López. Bona pentraĵo, don Francisko. Via rigardo estas serena, via buŝo rekta, via vizaĝo sinjoreca. Tamen, vi ŝajnas tre serioza. Kial?
-Mi meditas rigardante la pasantojn, junulo. Ĉu vi vidis miajn pentraĵojn en la Muzeo?
-Kompreneble, sinjoro. Multfoje. Ĉu ni povas iomete babili?
-Plezure, junulo. Antaŭ mi troviĝas ĉiam la sama brua, sed senparola amaso da vizitantoj. Kion vi deziras scii, amiko?
-Don Francisko, mi petas, parolu pri via arto, vivo, luktoj, iluzioj…
-Mia vivo? Lasu al mi rememori…
-Vi naskiĝis en Fuendetodos, en la provinco Zaragozo…
-Jes. La 30 de marto 1746. Mia patro – mia kara patro – estis oraĵisto. Li multe kaj sukcese laboris. Li ŝparis sufiĉan monon por aĉeti domon. Kaj… ĉu vi scias, kion li faris el ĝi?
-Jes. Li vendis la domon por pagi viajn artajn studojn.
-Tia estis mia patro. Dekkvarjara mi estis, kiam li sendis min al la pentrejo de Luzan y Martínez en Zaragozo. Mi tie multe lernis dum ses jaroj.
-Tamen, laŭ onidiroj, vi tro rapide devis forlasi Zaragozon.
-Junulo, respektu miajn blankajn harojn. Bone… la vero estas, ke jes, okazis iu jupafereto… ne grava, kompreneble, sed mi pensis oportuna rapidiri al Madrido. Mi estis tiam dudekjara.
-Kaj en Madrido vi laboris en la pentrejo de Francisko Bayeu.
-Jes. Bayeu estis vera artisto, kaj certe li influis sur mia tuta verko. Kaj ankaŭ en mia vivo. Multege mi lernis apud li. Sed mi volis pli. Ekzistis urbo en la mondo, kiu min altiris kiel magneto, al kiu mi sopiris, kiu estis la revo, la iluzio de mia vivo. Patrujo de grandaj artistoj, centro de la arta vivo en la mondo.
-Romo.
-Romo. Kaj tien mi vojaĝis.
-Oni diras, ke vi ne posedis monon kaj vojaĝis kun trupo de lastaklasaj aktoroj kaj taŭroludistoj. Kaj ankaŭ, ke eble vi aktoris kaj taŭroludis kun ili. Ĉu vere?
-Kiu povus tion rememori, knabo? Eble estas vere. Mi estis juna, mi vivis mian vivon.
-Don Francisko, parolu pri via vivo en Romo.
-Oh, ĝi estis por mi, kiel artisto, senĉesa plezuro. La tuta panoramo de la pentrartoj etendiĝis antaŭ miaj okuloj. Mi sorbis la lekciojn de la plej famaj pentristoj. Da Vinci, Tintoretto, Tiziano… Mi ebriiĝis antaŭ iliaj verkoj.
-Kaj vi pentris sur la stratoj.
-Jes. Min altiris la interesaj tipoj ĉie aperantaj. Kaj en la anguloj de la romaj stratoj, en la sunaj placoj aŭ en humilaj anguletoj, ĉe l’ bordo de l’ rivero aŭ sur la romaj montetoj, mi pentris maljunulojn, infanojn, ridantajn knabinojn… Ah, mi ĝuas tion memorante. En Parma mi gajnis duan premion en arta konkurso. La unuan gajnis Paŭlo Barroni.
-Kiu estas Paŭlo Barroni, don Francisko?
-En 1771 mi revenis al Hispanujo. Kaj unue… al Zaragozo. Por brakumi miajn gepatrojn. Mi alportis diversajn verkojn kaj, super ĉio, la prestiĝon veni de Romo. En Zaragozo mi pentris multe, multe, senĉese.
-Kaj vi ankoraŭ pli funde amikiĝis al la familio de via majstro Francisko Bayeu kaj lia frato Ramón. Kaj al la fratino, Josefina Bayeu.
-Jes. Josefina kaj mi enamiĝis. Mi estis jam dudeknaŭjara, kiam ni edziĝis. Elkore ni amis nin, junulo. Dudek gefiloj naskiĝis el nia amo, sed nur unu, Javier, postvivis. Estis aliaj tempoj… Ni instaliĝis en Madrido.
-Vi finfine havis propran familion. Multe vi laboradis.
-Senĉese, junulo. Kaj tre frukte, el artista kaj mona vidpunktoj. Nur en tri jaroj mi gajnis 140.000 realojn. Mi tiam komencis fari desegnojn por la Reĝa Tapiŝ-Fabriko. Por tion atingi, multe helpis mia bofrato Francisko, kaj ankaŭ la fama pentristo Mengs, kiu vere estis la mastro en la reĝa palaco, pri artaj aferoj.
-Poste vi kverelis kun via bofrato.
-Pri tio mi hontas, knabo. Ĝi okazis en Zaragozo. Kaj poste, en Madrido, oni mendis al mi pentri la kapelon de Sankta Francisko la Granda, kie mia bofrato estis pentranta la ĉefan altaron. Tiutempe ni absolute ne interrilatis. Kontraŭe, ni laboris kiel malamikoj. Jes, mi hontas… En 1784 oni montris al la publiko nian verkon.
-Jes, don Francisko. Kaj via genio mallumigis la talenton de via bofrato. Kaj sinjoro la Ministro Floridablanka mendis al vi sian portreton. Kaj la Akademio de Sankta Fernando vin nomis vicdirektoro. Kaj vi havis postenon altege pagitan en la Reĝa Fabriko de Tapiŝoj…
-Tio postulas komenton, knabo. Estis multaj kaj bonaj la aspirantoj al tiu lasta nomiĝo. Oni mobilizis la influajn amikojn, oni petis rekomendojn, ĉar jam en tiu tempo Hispanujo estis la lando de la rekomendoj, kara junuleto. Mia bofrato Francisko Bayeu deziregis la postenon por sia frato Ramón.
-Sed lia arta honesteco estis multe super viaj personaj diferencoj kaj li energie rekomendis vin.
-Tiel estis. Oni asignis al mi la postenon. Pro iu maldiskreteco mi sciis pri lia kaŝa helpo. Mi kuris, kuregis al lia hejmo, por sincere lin danki kaj por denove refratiĝi al li.
-Jes, kaj via amikeco daŭris por ĉiam, tio estas vero. Kaj poste…?
-Poste? Poste ĉio. Samjare la reĝo Karlo la Tria nomas min reĝa pentristo. Malfeliĉe, mi devis tiam ŝanĝi mian simplan kaj trankvilan vivmanieron. Mi ampleksigis mian domon, ĝin meblis lukse kaj aĉetis veturilon, Mi ja ne povis iri al la reĝa palaco en luita fiakro, ĉu?
-Kompreneble, don Francisko. Viaj gustoj ĉiam estis simplaj, kaj vi ne devas senkulpiĝi pri via triumfo. La fakto estas, ke alvenis la tempo de via arta matureco, de via meritita gloro,
-Mi ne aūdas bone, knabo. Malfeliĉe, mi iom estis surdiĝinta. Kaj tiam mortis la reĝo. Ascendis al la trono Karlo la Kvara…
-…kiu ankaŭ favoris vin, samkiel ĉiuj liaj ministroj.
-Certe. Mi faris portretojn al la membroj de la reĝa familio kaj al multaj korteganoj. Kaj mi pentris ilin sincere, ĝuste kiel ili estis, belaj aŭ malbelaj.
-Ja. Via peniko flatis nek princojn nek monarkojn. Tion ni povas observi en la apudaj salonoj de la Muzeo, don Francisko. Reĝoj kaj nobeloj sidis aŭ staris antaŭ viaj tolaĵoj, kaj nun ni povas ilin kontempli senpasie. Vi ne faris distingojn inter vilaĝano kaj reĝo. Reĝan malbelecon – eĉ reĝinan – vi ne mildigis. Viaj pentraĵoj montras kruda la verajn trajtojn, inteligentajn aŭ stultajn, princajn aŭ kamparanajn. Vi pentradis rekte, sincere, ne flate.
-Mi estas aragona, knabo.
-En 1792 via sano komencis malfortiĝi, kaj vi surdis pli kaj pli. Ĉu tiam vi iniciatis viajn rilatojn kun dukino de Alba?
-Mi surdiĝis pli kaj pli, jes.
-Kaj vi pentris tiujn du juvelojn, kies nomoj estas nun “Maja nuda” kaj “Maja vestita”. Don Francisko, mi petas, respondu al mi mansurbruste: Kiu estis via modelo por tiuj pentraĵoj? Estis eble…?
-Ĉiutage pli kaj pli surda mi fariĝis, malfeliĉe.
-Ja, ja, sinjoro. Via famo kreskis, vi pentris la kapelon de Sankta Antonio de la Florida, en Madrido, apud la rivero Manzanares, kio tute sola sufiĉus por glorigi nomon de artisto. En 1799 Karlo la Kvara nomis vin unua reĝa pentristo kun altega salajro.
-Sed poste venis milito, karulo. La napoleonaj trupoj invadis mian landon. Vi rerigardu mian pentraĵon “La fusilmortigoj en la Moncloa”. Mi pentris tiujn kvazaŭ rompitajn pupecajn figurojn kun larmoplenaj okuloj. La fiago okazis tre proksime al nia Muzeo en 1808.
-Milito kaj krimo estas parencaj vortoj, Francisko. Finfine, la milito finiĝis, kaj ni surtronigis novan regon, Fernandon la Sepan, kiun ni hispanoj nomis “La Dezirata”. Ĉu bona?
-Jam tute surda mi estis tiam, fileto. Kaj malsana. Pro tio mi vojaĝis al Parizo kaj Bordeaux. Je mia reveno al Madrido, Vicente López min pentris ĉi tie.
-Kaj poste, denove al Bordeaux, kara Francisko. Tie vi pentradis halucinajn scenojn, fantomojn, monstrajn estaĵojn, antaŭ kiuj ni staros silente en la apudaj salonoj. Ĉi tiu Muzeo, kaj multaj aliaj en la mondo, majstro admirata, posedas viajn verkojn, kaj apud la strekoj de via peniko, flugas via spirito silente, kvazaŭ gardante la amatajn kolorojn, kaj mi firme kredas, ke vi poreterne rigardas kun serenaj okuloj la oran, dolĉan, mirindan karnon de via mistera kaj nekonata “Maja”, tiu virino, kiun vi eble adoris dumvive kaj dummorte riverencas.
-Mi ne aŭdas vin. Mi surdas, junulo. Ne plu parolu, Kaj nun… iru rigardi miajn verkojn. Ili estas mi.
Intervjuis: Juan J. Juanes Sainz
(“Esperanto de UEA” 1968-2, p. 16-18)
*****
GOYA AL MUSEO DEL PRADO
(Davanti al ritratto di Goya, fatto dal suo discepolo Vicente López Portaña)
-Buongiorno, don Francisco.
-Giovanotto, buongiorno.
-Lei è don Francisco Goya y Lucientes, e l’ha dipinto il suo amico e discepolo Vicente López. Bel quadro, don Francisco. Il suo sguardo è sereno, la bocca dritta, il viso signorile. Però sembra molto serio. Perché?
-Medito guardando i passanti, giovanotto. Ha visto i miei quadri nel Museo?
-Ovviamente, signore. Molte volte. Possiamo scambiare due chiacchiere?
-Con piacere, giovanotto. Davanti a me c’è sempre la stessa folla di visitatori, rumorosa ma zitta. Che cosa vuole sapere, amico?
-Don Francisco, per favore, mi parli della sua arte, della sua vita, delle lotte, delle illusioni…
-La mia vita? Mi lasci ricordare…
-È nato a Fuendetodos, in provincia di Saragozza…
-Sì. Il 30 marzo 1746. Mio padre – il mio caro padre – era orefice. Lavorò molto e con successo. Risparmiò abbastanza denaro per comprare una casa. E… sa che cosa ne fece?
-Sì. Vendette la casa per pagare i suoi studi d’arte.
-Così era mio padre. Avevo quindici anni quando mi mandò al laboratorio di pittura di Luzan y Martínez a Saragozza. Lì imparai molte cose in sei anni.
-Però, a quanto si dice, Lei dovette lasciare troppo rapidamente Saragozza.
-Giovanotto, abbia rispetto per i miei capelli bianchi. Bene… La verità è sì, ci fu un piccolo affare di donne… senza importanza, naturalmente, ma pensai che fosse opportuno andare di corsa a Madrid. Allora avevo venti anni.
-E a Madrid lavorò nel laboratorio di Francisco Bayeu.
-Sì. Bayeu era un vero artista, e certamente influì su tutta la mia opera. Ed anche sulla mia vita. Ho imparato moltissimo presso di lui. Ma io volevo di più. C’era una città al mondo, che mi attirava come una calamita, alla quale anelavo, che era il sogno, l’illusione della mia vita. Patria di grandi artisti, centro della vita artistica del mondo.
-Roma.
-Roma. E lì andai.
-Si dice che Lei non aveva denaro, e viaggiò con una troupe di attori d’infimo ordine e toreri. Ed anche che, forse, si esibì come attore e torero assieme a loro. Davvero?
-Chi può ricordarsene, ragazzo? Forse è vero. Ero giovane, vivevo la mia vita.
-Don Francisco, parli della sua vita a Romo.
-Oh, è stata per me, come artista, un piacere senza fine. Tutto il panorama delle arti pittoriche si stendeva davanti ai miei occhi. Ho assorbito la lezione dei pittori più famosi. Da Vinci, Tintoretto, Tiziano… Mi inebriavo davanti alle loro opere.
-E lei dipinse per strada.
-Sì. Mi attraevano i tipi interessanti dovunque apparissero. E negli angoli delle strade romane, nelle piazze assolate o negli umili cantucci, in riva al fiume o sui colli romani, ho dipinto vecchi, bambini, fanciulle sorridenti… Ah, godo al ricordo. A Parma vinsi il secondo premio in un concorso artistico. Il primo premio fu vinto da Paolo Barroni.
-Chi è Paolo Barroni, don Francisco?
-Nel 1771 tornai in Spagna. E prima di tutto… a Saragozza. Per abbracciare i miei genitori. Portai diverse opere, e soprattutto il prestigio di venire da Roma. A Saragozza dipinsi molto, molto, senza fermarmi.
-E lei entrò ancor più profondamente in amicizia con la famiglia del suo maestro Francisco Bayeu e del fratello Ramón. E con la sorella, Josefina Bayeu.
-Sì. Josefina ed io ci innamorammo. Avevo già 29 anni, quando ci sposammo. Ci siamo amati di cuore, giovanotto. Venti figli sono nati dal nostro amore, ma soltanto uno, Javier, è sopravvissuto. Erano altri tempi… Ci stabilimmo a Madrid.
-Finalmente aveva una propria famiglia. Lavorava molto.
-Senza fermarmi, giovanotto. E molto fruttuosamente, dal punto di vista artistico e da quello economico. In soli tre anni guadagnai 140.000 reales. Allora comincia a fare disegni per la Real Fabbrica di Arazzi. Pe raggiungere questo scopo, mi aiutò molto mio cognato Francisco, ed anche il famoso pittore Mengs, che era davvero il padrone a palazzo reale, nelle questioni di arte.
-Poi lei litigò con suo cognato.
-Mi vergogno di questo, ragazzo. Accadde a Saragozza. E poi, a Madrid, mi fu commissionato di dipingere la cappella di San Francesco il Grande, dove mio cognato stava dipingendo l’altare maggiore. A quel tempo, non avevamo assolutamente rapporti, al contrario, lavoravamo da nemici. Sì, mi vergogno… Nel 1784 la nostra opera fu mostrata al pubblico.
-Sì, don Francisco. E il suo genio oscurò il talento di suo cognato. E il signor Ministro Floridablanca commissionò a lei il suo ritratto. E l’Accademia di l’Accademia di San Fernando la nominò vicedirettore. Ed ebbe un posto molto ben remunerato nella Real Fabbrica di Arazzi…
-Qui ci vuole un commento, ragazzo. Erano molti e buoni gli aspiranti a quest’ultima nomina. Furono mobilitati gli amici influenti, furono chieste raccomandazioni, perché già a quei tempi la Spagna era il Paese delle raccomandazioni, caro ragazzo. Mio cognato Francisco Bayeu desiderava fortemente quel posto per suo fratello Ramón.
-Ma l’onestà artistica di suo cognato fu molto al di sopra delle vostre divergenze personali, e raccomandò lei energicamente.
-Così fu. Il posto fu assegnato a me. Per una indiscrezione venni a sapere del suo aiuto nascosto. Corsi, corsi all’impazzata per ringraziarlo e diventargli di nuovo fratello.
-Sì, e la vostra amicizia durò per sempre, è vero. E poi?
-Poi? Poi tutto. In quello stesso anno re Carlo III mi nomina pittore reale. Purtroppo, allora dovetti cambiare il mio semplice e tranquillo stile di vita. Ingrandii la casa, l’ammobiliai in modo lussuoso, e comprai una vettura. Difatti non potevo andare al palazzo reale in una vettura a noleggio, non le pare?
-Naturalmente, don Francisco. I suoi gusti sono sempre stati semplici, e non deve scusarsi per il suo trionfo. Il fatto è che era giunto il tempo della sua maturità artistica, della sua meritata gloria.
-Non sento bene, ragazzo. Purtroppo, ero diventato un po’ sordo. E allora morì il re. Salì al trono Carlo IV…
-…che anche favorì lei, come tutti i suoi ministri.
-Certe. Feci ritratti ai membri della famiglia reale e a molti cortigiani. E li dipinsi con sincerità, proprio come erano, belli o brutti.
-È vero. Il suo pennello non adulò né principi né monarchi. Questo lo si può osservare nelle adiacenti sale del Museo, don Francisco. Re e nobili sedettero o stettero in piedi davanti alle sue tele, e adesso possiamo contemplarli spassionatamente. Non fece differenze tra un paesano e un re. Non addolcì la bruttezza di un re, e neppure di una regina. I suoi quadri mostrano con crudezza i veri lineamenti, intelligenti o stupidi, principeschi o contadini. Dipinse in maniera diretta, sinceramente, senza adulazione.
-Sono aragonese, ragazzo.
-Nel 1792 la sua salute cominciò a indebolirsi, ed era sempre più sordo. Iniziò allora la sua relazione con la duchessa de Alba?
-Diventai sempre più sordo, sì.
-E dipinse quei due gioielli che adesso si chiamano “Maja desnuda” e “Maja vestida”. Don Francisco, la prego, mi risponda con la mano sul petto: Chi ha fatto da modella per qui dipinti? Forse…?
-Diventai ogni giorno più sordo, purtroppo.
-Sì, sì, signore, La sua fama cresceva, dipinse la cappella di Sant’Antonio de la Florida, a Madrid, accanto al fiume Manzanarre, che da sola basterebbe per rendere glorioso il nome di un artista. Nel 1799 Carlo IV la nominò primo pittore reale con una paga altissima.
-Ma poi venne la guerra, caro. Le truppe napoleoniche invasero il mio Paese. Dia uno sguardo al mio dipinto “Le fucilazioni della Moncloa”. Dipinsi con le lacrime agli occhi quelle figure spezzate che sembrano fantocci. Il misfatto avvenne a poca distanza dal nostro Museo, nel 1808.
-Guerra e crimine sono Milito parole parenti, Francisco. Alla fine, la guerra finì, ed abbiamo messo sul trono un nuovo re, Ferdinando VII, che noi spagnoli chiamammo “Il Desiderato”. Buono?
-Ormai ero del tutto sordo allora, figliolo. E malato. Per questo andai a Parigi Bordeaux. Al mio ritorno a Madrid, Vicente López mi ha fatto questo ritratto.
-E poi, di nuovo a Bordeaux, caro Francisco. Lì dipinse scene allucinate, fantasmi, esseri mostruosi, davanti ai quali staremo in silenzio nelle sale adiacenti. Questo Museo, e molti altri nel mondo, maestro ammirato, possiedono le sue opere, e accanto alle sue pennellate aleggia il suo spirito in silenzio, quasi a proteggere gli amati colori, e credo fermamente che lei guarda in eterno con occhi sereni la carne dorata, dolce, meravigliosa della sua misteriosa e sconosciuta “Maja”, quella donna, che forse lei adorò in vita e riverisce in morte.
-Non la sento. Sono sordo, giovanotto. La smetta di parlare. E adesso… vada a guardare le mie opere. Esse sono me.
Intervistatore: Juan J. Juanes Sainz
(“Esperanto de UEA” 1968-2, p. 16-18)
*****
Urbo Parmo omaĝas al la pentra genio de Francisco Goya, per granda ekzpozicio titolita “Goya kaj la itala tradicio”, kiu malfermiĝos la naŭan de septembro kaj fermiĝos la trian de decembro. La ekzpozicio intencas dokumenti la diversajn cirkonstancojn, kiuj ligis la elstaran hispanan artiston al Italio kaj aparte al Parmo, kie, en la fora jaro 1771, li sukcese partoprenis en la famkonata konkurso pri pentroarto de la Parma Akademio. Kvar la fakoj de la ekspozicio: la unua koncentriĝas je la interrilato inter la hispana artisto kaj Parmo; la dua kaj la tria metas en komparon la italan tradicion pri portretoj kun la interpreto liverita de Goya mem: la lasta estas rezervita al grafikaĵoj. Famegaj ĉiuj elmontritaj verkoj de Goya.
Parma rende omaggio al genio pittorico di Francisco Goya con una grande rassegna dal titolo “Goya e la tradizione italiana”, che si aprirà il 9 settembre e si concluderà il 3 dicembre. L’esposizione vuole documentare le diverse circostanze che hanno legato il grande artista spagnolo all’Italia ed in particolare a Parma dove, nel lontano 1771, partecipò con successo al celebre concorso di pittura dell’Accademia parmense. Quattro le sezioni della mostra: la prima è incentrata sul rapporto tra l’artista aragonese e la città emiliana, la seconda e la terza mettono a confronto la tradizione italiana del ritratto con l’interpretazione offerta dallo stesso Goya, mentre l’ultima sezione è riservata alla grafica. Famosissime tutte le opere di Goya esposte.
(Radio Roma-Esperanto, 22.7.2006)