Il 19 marzo è l’anniversario della nascita (nel 1940) del Prof. Carlo Minnaja, degno continuatore, insieme con il fratello maggiore Nicola (entrambi esperantisti “dalla nascita”), della luminosa tradizione esperantista (iniziata quasi un secolo fa) dei genitori, Luigi Minnaja e Carolina Minio Paluello Minnaja.
La famiglia Minnaja è ben descritta in questa poesia di Giordano Azzi (1910-2002) eo.wikipedia.org/wiki/Giordano_Azzi
del 7 settembre 1953 (in occasione del 25° Congresso italiano di Esperanto di Como: il quindicenne Nicola, nato nel 1938, aveva appena vinto il Concorso di oratoria durante il Congresso Universale di Esperanto di Zagabria; il tredicenne Carlo – come riporta la rivista “L’Esperanto” 1953-22/23, p. 56 – a Como recitò la poesia di Julio Baghy “Estas mi esperantisto”
satesperanto.org/spip.php?article5 ;
i genitori, che provenivano lui dal sud e lei da Venezia, svolgevano un’intensa attività esperantista fin dagli anni ’20):
FAMILIO MINNAJA
Jen famili’ Minnaja nune
prezentas sin kun verda forto.
Nikola ĵonglas per la vorto
kaj oratorojn venkas june.
Karlo korektas severpune
akuzativojn, kun rekordo.
Jen famili’ Minnaja nune
prezentas sin kun verda forto.
La patro kaj patrino kune,
por Esperanto, en konkordo,
de l’ sud’ laboras ĝis la nordo,
kun granda lerto, oportune.
Jen famili’ Minnaja nune.
Giordano Azzi (Como, 7.9.1953)
(traduzione letterale:
Ecco ora la famiglia Minnaja
si presenta con verde forza.
Nicola fa acrobazie con la parola
e da giovane vince gli altri oratori.
Carlo corregge severamente
gli accusativi, da primato.
Ecco la famiglia Minnaja insieme
si presenta con verde forza.
Il padre e la madre insieme,
per l’Esperanto, in concordia,
dal sud lavorano fino al nord,
con grande capacità, in modo opportuno.
Ecco ora la famiglia Minnaja.)
Parlare in breve spazio di Carlo Minnaja è un’impresa impossibile, tanti e tali sono gli aspetti della sua vita, senz’altro poliedrica: basti pensare che, pur avendo occupato posti accademici di grande prestigio in campo scientifico, ha pure conseguito, da adulto e con grande successo, una laurea letteraria (frequentando una Università, quella di Venezia, diversa da quella di Padova dove era Professore ordinario, per allontanare qualsiasi sospetto di indulgenza nei suoi confronti), e soprattutto, al di là del titolo conseguito, ha svolto e svolge tuttora una intensa attività di lessicografo, traduttore, critico letterario, storico, conferenziere, promotore ed attento coordinatore di raccolte antologiche.
È perfino difficile fare un elenco esaustivo della sua produzione scientifica, linguistica, storica, letteraria, didattica; posso solo rinviare alle pagine di Wikipedia (sebbene largamente incomplete e non aggiornate: ad esempio, non dicono che nel 2017 Carlo Minnaja è stato nominato Socio Onorario della Federazione Esperantista Italiana):
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
eo.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
en.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
Trascrivo un’intervista di Davide Astori ai fratelli Minnaja apparsa sulla rivista “L’Esperanto” 2017-4 (ottobre-dicembre 2017), p. 9-12, ed allego:
– la tessera di “denaska esperantisto” (esperantista dalla nascita) di Carlo Minnaja;
– una foto di Carlo Minnaja di settembre 1960 (a Misurina, durante il 31° Congresso Italiano di Esperanto di Cortina d’Ampezzo);
– una foto di luglio 1962, in occasione di un incontro esperantista; da sinistra: Carlo Minnaja, Teresa Casagrande, altre due donne, Gian Luigi Gimelli, Pedro Aguilar Solà, Piercarlo Garnero, Antonio De Salvo (per notizia: stanno cantando).
La fratoj Minnaja
Nekonvencia intervjuo de Davide Astori
(“L’Esperanto” 2017-4, p. 9-12)
Carlo Minnaja (n. 1940), doktoro pri matematikaj sciencoj ĉe la universitato de Pizo kaj pri historio ĉe Ca’ Foscari (Venecio), nun emerito, estis profesoro pri matematikaj fakoj ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino, ĉe la Fakultato pri Inĝenierarto en Padovo kaj ĉe la ŝtata universitato de Sibiu (Rumanio). Liaj esplor-kampoj estas aplikado de matematiko al la lingvaĵoscienco kaj historio pri matematiko. Spertulo pri planlingvoj, specife pri Esperanto, lia dua denaska lingvo, verkis plurajn artikolojn pri historio kaj literatura kritiko kaj produktis pli ol 200 tradukojn al Esperanto el la itala literaturo (inter kiuj, almenaŭ, notindaj Machiavelli, Ruzante, Goldoni, Bianciardi kaj pluraj poetoj de la pasinta jarcento). De 1973 membro de la Akademio de Esperanto, li estas la direktoro de ĝia historia komisiono. Li gajnis la premion pri la Kulturo de la itala Ĉefministro (1990) kaj la premion de la Akademio Internacia de la Sciencoj pro la plej bona scienca verko (1997).
Nicola Minnaja (1938) frekventis la “Scuola Normale” de Pisa, kie li doktoriĝis pri fiziko en 1960; en 1966 li iĝis privata docento pri Strukturo de la materio. Poste li laboris kiel direktoro en elektronikaj industrioj, kaj kiel kunlaboranto (pri rilatoj kun malgrandaj industrioj) de la Ŝtata konsilio pri Sciencaj Esploroj. Pri lia engaĝigo en la Movado: en 1956 li estis elektita sekretario de TEJO, kaj en tiu funkcio li peris la oficialiĝon de TEJO kiel junulara sekcio de UEA, li iĝis ĝia ĝenerala sekretario, komitatano de UEA, kaj redaktoro de la junulara rubriko en la gazeto Esperanto. En 1958 Itala Esperanto-Federacio oficialigis sian junularan sekcion, kaj li iĝis la unua prezidanto. Elektite konsiliano de IEF, li iĝis redaktoro de ĝia organo, L’esperanto, kaj prezidanto de la eldona kooperativo Co.Ed.Es., kiu en la jaro 1996 publikigis la unuan grandan vortaron de la itala lingvo al Esperanto. Poste li estis elektita prezidanto de IEF, kaj tiun postenon li okupis dum 4 jaroj. De kelkaj jaroj li prizorgas la kulturan programon en la italaj Esperanto-kongresoj.
Du malsimilaj flankoj de la sama medalo, do. Mi intervjuis ambaŭ kaj prezentis al ambaŭ la samajn demandojn.
Vi povas amuziĝi (kaj pripensi) komparante la respondojn, de Nicola kaj de Carlo.
Ni jam legis viajn profesiajn vivpriskribojn. Enkonduku nun vian fraton – el persona vidpunkto – en 10 linioj
NICOLA: Carlo estas senlaca laboranto, kaj ne nur por Esperanto. Mi ne scias, kiel li kapablas enmeti tiom da horoj en labortagon (sed li multe uzas ankaŭ la nokton, kaj krome laborigas sian edzinon). Li doktoriĝis trifoje en tri malsamaj fakultatoj. Li multon tradukis. Li neniam rifuzas fari prelegojn en kaj pri Esperanto kaj partopreni kiel juĝanto en literaturaj konkursoj. Li ofte kontribuas al Literatura Foiro. Liaj gravaj verkoj estas priskribitaj en lia biografio. Lia vivo ne estis facila pro gravaj sanproblemoj en lia familio, sed li ĉiam rezistis al tiuj batoj de la sorto per afabla mieno kaj en familia harmonio. Bedaŭrinde kelkfoje li estis malafable atakita per gazetaj artikoloj de aliaj (mal)samideanoj, sed liaj reagoj estis ĉiam firmaj kaj dignaj. Mi nur bedaŭras, ke pro pluraj cirkonstancoj ni ne sukcesas intervidiĝi tiel ofte kiel iam, kaj niaj kontaktoj (ĉiam en Esperanto) limiĝas al telefono kaj retpoŝto.
CARLO: Nicola estis ĉiam mia pli aĝa frato, mia modelo, tiu kiu atingis plej altajn pintojn kaj en la studenta kaj en la profesia kaj en la esperantista vivo. Tial mi ĉiam lin postkuris; ĉu en iu aŭ alia kampo mi lin atingis aŭ eĉ superis ne estas mia tasko diri. Li estis la unua italo kiu gajnis oratorajn konkursojn en universalaj kongresoj, la unua italo kiu membris en la estraro de TEJO (ĝenerala sekretario); lia legokapablo estas grandioza kaj ege rapida, tiel ke li sukcesas enkapigi (kaj memori) paĝojn kaj paĝojn, versojn kaj versojn; mi ankoraŭ nun de tempo al tempo bezonas lin por citaĵoj kaj lin konsultas pri ĉiaspeca eventuala dubo. La fakto, ke en nia familio oni parolis kutime ankaŭ en Esperanto estas merito de miaj karmemoraj Gepatroj, sed ke ni jam de la mezo de la Kvindekaj jaroj komunikas nur en Esperanto, tio estis lia iniciato, inspirita de Ivo Lapenna, kiun ni ĉiuj akceptis kaj daŭre praktikas. Kelkfoje severa en la juĝoj, ĉar per nura indulgo oni ne multe progresas, sed ĉiam objektiva kaj ŝatata.
Eta taksado de la itala Movado
NICOLA: Ĝin trenas malmultaj bonvoluloj, kaj kelkaj grupoj regule funkciantaj. La aĝo kreskas, la nombro de la ekzamenoj malkreskas, tiu de la kongresanoj ankaŭ.
CARLO: Kiel ĉiuj movadoj ideologiaj, ĝi vivas laŭ ondoj, kun altaj kaj malaltaj tajdoj. Aktuale ni estas ĉe alta tajdo: jen lertajn junulojn produktas la kursoj en Torino (kaj aliloke), jen italoj eminentas en la internacia movado diverstipa. La bone funkcianta kongresa maŝino altiras en Italion multajn eksterlandanojn. En Italio estas eldonataj almenaŭ du esperanto-libroj ĉiujare. Italoj gajnas gravajn premiojn, eminente aktivas literature, muzike kaj arte pli ĝenerale. Nun estas tuta generacio da junuloj harmonie ĉeniĝanta al la antaŭaj en agado, respondeco, prestiĝo.
Eta taksado de la internacia Movado
NICOLA: La internacia movado plifortikiĝas danke al la reto. Ekzistas kursoj kun dekmiloj da lernantoj (kiujn oni klopodas “fideligi”). Ekzistas retaj gazetoj kun freŝaj informoj. La projekto Amikumu portas Esperanton en la agad-kampon de la poŝtelefonoj. La Esperanta Vikipedio estas la 28a laŭ la nombro de la artikoloj (40 mil), kaj de la uzantoj (130 mil).
CARLO: La internacia movado ŝajnus stagni se oni rigardas nur la agadon de UEA (kongresoj kaj librovendoj ne kreskas). Tamen multaj aliaj agadoj ja trafas la kulturon kaj la praktikon de la nuntempo, de atelieroj al literaturaj kafejoj, de artaj prezentoj al specifaj avangardaj kursoj. La enpenetro de nia lingvo en Afriko (ILEI, Civito, IJK) esperigas multon.
La plej bela memoraĵo el Esperantujo
NICOLA: Romo, 1945. Mi estas 7-jara. La urbo estas okupita de iamaj malamikoj. Iu frapas ĉe la pordo. Mi aŭdas: “Bonan vesperon”. Estas oficiro brita. Tion mi neniam forgesos.
CARLO: En 1953 estis granda streĉiteco inter Jugoslavio kaj Italio pro la destino de Triesto; la varma, kora, vere frata akcepto kiun mi, dektrijarulo, trovis flanke de la jugoslavaj samideanoj ĉe la UK en Zagrebo pluan fojon konvinkis min ke en Esperantujo ne ekzistas barieroj, ne nur tial ke ni interkompreniĝas per la sama lingvo, sed ĉar ni parolas per la sama koro.
La plej grava seniluziiĝo
NICOLA: Mi atendis, ke en ĉi tiu epoko de popolmigrado la Esperanto-movado montros solidarecon al la rifuĝintoj, kiujn neniu deziras gastigi. Neniun signon pri tio mi rimarkis.
CARLO: Promesoj fare de ministroj, universitataj rektoroj, gravaj institucioj, politikistoj ĉiunivelaj pri kunlaboro kun E-institucioj restis ofte neplenumitaj. Programoj promesplenaj kolapsis ne ja pro malagemo de la esperantista flanko.
Ontaj projektoj
NICOLA: Ĉu miaj? La maŝintradukado progresas. Ĉu tio estas la tombo de Esperanto, aŭ la malfermo de novaj neatenditaj horizontoj, jam travideblaj en nia “netuŝebla” Fundamento? En la lastaj jaroj de mia vivo mi dezirus respondi al ĉi tiu demando.
CARLO: Mi konsideros sukceso se mi ankoraŭ povos vojaĝi, prelegi, aŭskulti, revidi geamikojn, verki. Nuntempe min stimulas la nepra devo baldaŭ fini la Historion de la Akademio, kiun mi trenas jam jarojn, kaj la ĝisdatigo, per dua eldono, de la Historio de la Esperanta Literaturo, ĉar ja, feliĉe, en ĉi tiuj lastaj du jaroj aperis rimarkindaj verkoj.
Faru mem al vi demandon kaj donu respondon
NICOLA: “La aŭtomata tradukado seninterrompe progresas. Ĉu restas iu spaco por Esperanto, kaj kiu?”. Post ne longa tempo povos esti verkitaj tekstoj kun traduko al iu ajn alia lingvo (inkluzive de Esperanto). Tio estus aplikebla al traktatoj, kontraktoj, patentoj. En aliaj kazoj la origino de la tradukenda teksto estas trempita en ĝia kulturo, lingva mesaĝo povas esti plena de flankaj detaloj (voĉtono, paŭzoj). Literaturaj ĉefverkoj estas plurfoje tradukitaj al la sama lingvo de malsamaj tradukintoj. Esperanto estas lingvo esprimanta propran kulturon, kies tradicio formiĝis per alporto el kulturoj malsamaj, egale respektataj. Aŭtomata tradukado povos ludi rolon apud ĝi, sed ne anstataŭ ĝi.
CARLO: “Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?” estis provoka demando de antaŭ paro da jardekoj. Mia respondo estas: ja certe, ĝuste ĉar, male al la etnoj kiuj povas malaperi fizike pro militoj aŭ politikaj cirkonstancoj kiuj povas nuligi iujn kulturojn, Esperanto restos ĉiam ĉefe dua lingvo: ĝia popolo ricevos daŭre novan sangon de novaj lernantoj, ĉar la revo pri internacia komunikado sur nivelo de egaleco restos ĉiam fascina kaj ĉiam ligita al sento de interhoma solidareco.
La karto de denaska esperantisto estas por mi surpriza; mi ne memoras, ke iam mi ĝin vidis; evidente ĝi restis inter la dokumentoj
de la forlasita hejmo en Romo.
Antaù preskaù duonjarcento, mi ricevis la taskon savi el pereo la nekredeble grandiozan arkivon/ bibliotekon de familio Minnaja en Romo. Bedaùrinde, mi suckcesis nur en malgranda parto, tial ke la materialo estis abundega, kaj mia tiama hejmo ne granda. La denaskula karto estas inter la savita materialo.