Il 24 gennaio è l’anniversario della nascita (nel 1776) dello scrittore, compositore, pittore e giurista tedesco Ernst Theodor Amadeus Hoffmann (1776-1822), noto come E. T. A. Hoffmann (dalle iniziali dei suoi tre nomi propri)
it.wikipedia.org/wiki/E._T._A._Hoffmann
eo.wikipedia.org/wiki/E._T._A._Hoffmann
La produzione letteraria di Hoffmann è incredibilmente varia: spazia dall’avventuroso al poliziesco, dal genere “horror” alla satira, dal fantastico alla fiaba (famosa quella intitolata “Nußknacker und Mausekönig” – Schiaccianoci e il re dei topi), da cui il francese Alexandre Dumas padre trasse un racconto, che a sua volta ispirò il celebre balletto musicato dal compositore russo Pëtr Il’ič Čajkovskij (in italiano, Petr Ilic Ciajkovskij oppure Petr Ilic Ciaikovski, in Esperanto Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, in altre lingue Pjotr Iljitsch Tschaikowski, Pyotr Ilyich Tchaikovsky, Piotr Ilitch Tchaïkovski, Piotr Ilitch Tchaïkovsky, ecc.).
Esponente del romanticismo tedesco, ha ispirato numerosi autori: tra gli altri, Edgar Allan Poe, Fëdor Michajlovič Dostoevskij, Charles Baudelaire, Honoré de Balzac, Aleksandr Sergeevič Puškin, Nikolaj Vasiljevič Gogol, Hans Christian Andersen, Luigi Pirandello
In Esperanto sono apparsi:
- un brano del racconto “Der Sandmann” (L’uomo della sabbia), trad. A.R., in “Esperanto de UEA” 1908-28 (gennaio 1908), p. 4; è affrontato, tra l’altro, il tema degli automi (in modo angoscioso ed incredibilmente precoce: il racconto è del 1815!);
– “Das Fräulein von Scudery” (La Signorina de Scudéry, Fraŭlino de Scudery), trad. Reinhard Haupenthal, Saarbrücken, Iltis 1992;
- “Rat Krespel” (Il consigliere Krespel, Konsilisto Krespel), trad. Wolfgang Kirschstein, Kaliningrad, Sezonoj, 2001
esperanto-ondo.ru/Tl-ger05.htm
(recensione di Halina Gorecka in “L’Esperanto” 2002-1, p. 6);
è da notare che questa edizione è apparsa nella città natale di Hoffmann, che oggi è russa e si chiama Kaliningrad, ma all’epoca era prussiana (Prussia orientale) e si chiamava Königsberg.
Trascrivo la versione in Esperanto del brano del racconto “Der Sandmann” (L’uomo della sabbia, “Sabla homo), di cui si era perso il ricordo, tanto che non è citata nella pagina in Esperanto di Wikipedia;
il testo (completo) in tedesco si può leggere su
gutenberg.spiegel.de/buch/der-sandmann-3093/1
la versione (completa) in italiano si può leggere su
www.aiutamici.com/ftp/eBook/ebook/Ernst%20Theodor%20Amadeus%20Hoffmann%20-%20Racconti.pdf
Allego:
– un impietoso autoritratto (E. T. A. Hoffmann era anche caricaturista, e non risparmiava neppure se stesso);
– un francobollo di Berlino (R.F. di Germania) del 1972, per il 150° anniversario della morte.
LA SABLA HOMO (DER SANDMANN)
La fianĉino de Nathanael, la aminda Klara, estis tiel plene forgesita kvazaŭ ŝi neniam ekzistis en la penso de Nathanael. La kompatinda studento povis sin okupi pri nenia alia temo, ekster le amo al la bela Olimpia. Li pasigis ĉiujn tagojn flanke de ŝi aŭ ĉe ŝiaj genuoj; lia pasio, ĉiam pli forta kaj freneza, rezultis en poemetoj, kiujn li nokte verkis kaj tage deklamis al ŝi. Olimpia kun mirinda trankvileco lin aŭskultis; ŝi rigardis lin per siaj ĉiam senmovaj nigraj okuloj, kaj la studento ebriigita per tiu stranga rigardo sin ĵetis al ŝiaj piedoj, varme kisadis ŝian manon kaj petegis, ke ŝi diru al li ian amvorton, kaj al li ŝi ĉiam respondadis neŝanĝeble: aĥ aĥ aĥ! Por Nathanael la unusilabo de Olimpia estis magia vorto, kiu elvokis sennombrajn voluptojn. Li dronis en maro de nedireblaj plezuregoj kaj okulvideble malgrasiĝis. Kelkafoje, kiam li estis sola, tre malfrue, en sia ĉambreto, li retrovis instinktojn de forflugema saĝeco; sed lia saĝeco ne povis longe daŭri kaj elteni kontraŭ la konfuzigoj de la pasio. Li forkuris el siaj kamaradoj kaj montris sin nenie. Neniam la amo kaŭzis tian konfuzegon ĉe junulo, kiu estis konsiderita kiel distinga lernanto ĉe la universitato. Profesoro Spallanzani ŝajnis rigardi kun granda intereso la progresojn de la malsaĝeco de sia lernanto. Li estis neniel maltrankvila kaj li kontraŭe konsilis al Nathanael, ke li ofte vizitu lian filinon. Nathanael, fierega pro tiu nekredebla konfido, konservis al Olimpia ĉastan respektemecon. Sed, ian tagon, sentanta ke ĉeestado kun ŝi fariĝas io tro danĝera kaj ke li baldaŭ jam ne povos kontraŭbatali la ardecon de siaj deziroj, li decidis fini tiun longan martirigon. – Mi volas, li diris al ŝi, ke Olimpia permesu al mi peti pri edzigo kun ŝi. La elprovo, kiun mi ricevis, sufiĉe longe daŭris; mi meritas la rekompencon de mia saĝeco kaj, se ŝi ne posedas ŝtonan koron, ŝi ja fine devos konfesi siajn verajn sentojn rilate al mia amo! Poste, Nathanael serĉis belan oran ringon, kiun li volis donaci al Olimpia kiel signon de fianciĝo. «Se ŝi akceptas, li pensis, kaj kial ŝi malakceptus, ŝi estos feliĉega!». Ne perdante momenton, li kuris al la domo de Spallanzani kaj decidis ĝin ne forlasi, antaŭ ol li havos la konsenton de la patro. Suprenirante la ŝtuparon li aŭdis teruran bruegon, kiu okazis en la apartamento de la profesoro. Tra piedbatoj, frapoj kontraŭ la muroj, li distingis du virajn voĉojn, kiuj elparolis furiozajn blasfemojn. Tute tremanta li haltis por aŭskulti: «Je la diablo! li diris al si, mi opinias, ke mi elektis malfavoran tagon por transiri Rubikonon!». La bruego pligrandiĝis, la voĉoj furioze interbatalis. «Rabisto, ĉu vi ellasos min! kriis unu. – Krimulo, blekis alia, ĝi estas mia sango kaj mia vivo! – Vi ŝtelis min! – Vi ankaŭ! – Sed la risortoj apartenas al mi! – Sed mi verkis la mekanismon! Redonu nian propraĵon! – Vi sufokas min!…». Kaj la korpoj renversiĝis kaj aŭdiĝis timiga krakado de ostoj. – Oni mortigas nian profesoron, mian estontan bopatron! ekkriis Nathanael; kaj sin ĵetante kontraŭ la pordo de l’ apartamento, li rompis ĝin kaj falis en la mezon de batalantoj. Neniam al liaj okuloj montriĝis tia vidaĵo! Profesoro Spallanzani alkroĉiĝis al la ŝultroj de virino kiun lia kontraŭbatalanto freneze tiris per la kruroj. Tiu virino estis Olimpia! Tiu ne konata barbaro estis la Italo Coppola!… — «Abomeninde!», ekkris Nathanael saltante sur la malbenindan vendiston de lornoj. Sed antaŭ ol la student povis lin ekpremi, Coppola, kiu estis fortika viro, sukcesis forpreni Olimpia el la manoj de Spallanzani kaj, sublevanta ŝin per siaj nervozaj brakoj li per ŝi frapis tiel forte la kapon de la profesoro, ke la malfeliĉa atakato falis teren, duonmortigita. Nathanael ankaŭ falis kiel maso, nepriskribeble mirigata. Coppola, kunprenante sian akiraĵon, fiere malsupreniris la ŝtuparon, dum aŭdiĝis krakoj de malstreĉitaj membroj. La kapo de la viktimo restis sur la batalejo; ĝi estis vaksa kapo, kies emajlaj okuloj kuŝis sur la planko! La kompatinda Spallanzani ĝemadis inter ruboj de retortoj, distililoj kaj pokaloj. Lia vizaĝo, liaj manoj, lia brusto estis kovritaj per sangodonantaj vundoj – Coppelius! Coppelius li diris per sufokita voĉo, vi forportas la rezultaton de dudek jaroj de laboro!… sed, estas egale… mi savis la okulojn!…
Nathanael freneziĝis. Li per malkvietegai okuloj rigardadis la pruvojn de la kruela trompo, kiun li tiel longe travivis. Nathanael, amanto de ia automata maŝino!… Liaj nervoj tordiĝis! liaj okuloj freneze fiksiĝis, lia buŝo elŝprucis… Kelkaj najbaroj, ĵus alkurintaj, multe penis por ke li ne sufoku Spallanzani. Oni lin kondukis en la frenezulejon, kaj lia amiko Sigismundo lin sindone fiegadis dum la malsano.
La fama profesoro Spallanzani rapide resaniĝis; sed tuj kiam li povis ekmarŝi, li forlasis la urbon, ĉar la studentoj volis revenĝi al li la freneziĝon de sia amiko Nathanael. Eĉ oni parolis pri proceso kontraŭ li, pro tio ke li per perfidaj artifikaĵoj malsaĝigis unu el siaj plej bonaj lernantoj. Feliĉe, li povis foriri ĝustatempe. Oni neniam revidis la vendiston de lornoj, Jozefo Coppola.
VI
Post tri monatoj, Nathanael, ian matenon, vekiĝis en sia ĉambreto; apude sidis lia patrino, Clara kaj lia amiko Lothar. La malfeliĉa junulo kredis, ke li estis atakita de terura inkubsonĝo. Kiam li malfermis la okulojn, Clara, unua, parolis al li: «Amiko, ŝi diris, vi estis tre malsana; ni timis, ke vi estos forprenita, sed feliĉe vi eltenis; kiel multe ni preĝis por vi». – Clara!… Clara!… murmuris Nathanael, ŝin mirege rigardante kvazaŭ li volus ion rememori, kaj pro malforteco liaj okuloj fermiĝis kaj li ree dormis. Oni plej zorgeme lin flegadis kaj forprenadis ĉion, kio povis lin rememorigi pri lia fatala aventuro. Kiam li estis tute resana, lia patrino informis lin, ke maljuna onklino ĵus postelasis al siaj heredontoj kampan dometon je kelkaj mejloj de la urbo. Tien lia familio decidis ekloĝi kaj ĉiuj sin okupis pri la pretigado. Kiam la momento alvenis, Clara sin montris tute ĝoja pro tiu ŝanĝo. La transloĝiĝantoj ekvojiris, kaj trapasante la placon de la preĝejo, Clara kun dolĉa rideto diris al Nathanael: «Kara mia, ni nun jam ne venos ofte en la urbon; ĉu vi ne volus kun mi supreniri tiun turon por ke mi ankoraŭ vidu la verdajn montetoin kaj la ombrozajn arbarojn, kiuj limigas la horizonton?». Nathanael trovis tiun ideon mirinda kaj ili ambaŭ, kun ĝojaj ridetoj, ĝin efektivigis. Kiam ili alvenis ĉe la pinto, belega vidaĵo montriĝis al ili. La altaj suproj de la arbaroj tremetis sub la venta blovo, kiel grandaj verdaj ondoj, kaj la montoj orumitaj de la matena suno faris strangajn desegnaĵojn sur la pura ĉielo. «Ho! vidu do, kara mia, ekkriis la junulino, vidu do tiun strangan arbetaĵon, kin moviĝas! Ŝajnas ke ĝi venas al ni!…». Nathanael, malpli akravida ol ŝi, senatente prenis el sia poŝo la lorneton de Coppola. Sed apenaŭ li ekrigardis per ĝi, li laŭtege kriis, saltante kvazaŭ frenezigite. Tra la falala instrumento li ĵus vidis la vizaĝon de Olimpia; tia vido lin frenezigis. Li forĵetis sian lorneton kaj strange rigardis al Clara tremanta: «Maŝino, li diris, grincigante la dentojn, satana maŝino, iru al la diablo!». Kaj ĉar la febro de la rememoro lin atakis, li volis ĵeti malsupren sian amatinon. Feliĉe, alkuris Lothar altirita de la krioj de sia fratino kaj por ke Nathanael ŝin ellasu, li devis lin furioze frapi. Nathanael senkonscia ŝin ellasis kaj Lothar kunprenis sian svenintan fratinon, rapide malsupreniris la turon. Kiam li alvenis sur la placon, multaj homoj alkuris kaj ĉiuj rigardis al la supro de la turo, kie Nathanael freneze saltadis. Subite, la advokato Coppelius aperis inter la vidantoj kaj ankaŭ ekrigardis. Nathanael lin verŝajne rekonis, ĉar, tuj poste, oni aŭdis teruran krion: la malfeliĉa ĵus saltis la barilon kaj falis kun la kranio disrompita; li estis mortinta. La advokato Coppelius ŝajnigis kvazaŭ li ne konus lin kaj foriĝis sen ia atento.
Post kelkaj jaroj, Clara, tiel mirakle savita el terura morto, kaj kiu por ĉiam forlasis sian hejmon, estis edzino de alia. Sigismundo, la amiko de Nathanael, iam renkontis ŝin kun juna viro, kiu ame ŝin rigardis. Du blondaj infanetoj ilin akompanis. Sigismundo malĝoje pensis pri la forgeso, kiu super la mortintoj sin etendas kiel ne penetrebla vualo. Pasante apud Clara, li turnis la kapon kaj marŝis pli rapide.
Ernst Theodor Amadeus (E. T. A.) Hoffmann, trad. A. R.
(“Esperanto de UEA” 1908-28, januaro 1908, p. 4)