Il 4 gennaio è l’anniversario della nascita (nel 1809) del francese Louis Braille (1809-1852)
it.wikipedia.org/wiki/Louis_Braille
eo.wikipedia.org/wiki/Louis_Braille
non vedente, inventore dell’alfabeto a rilievo per non vedenti (ciechi), conosciuto con il suo nome.
Adesso esistono dispositivi e programmi informatici che permettono la lettura e la scrittura ai non vedenti; ma fino a qualche anno fa l’unico mezzo era la perforazione della carta con uno speciale punteruolo, in modo che il non vedente potesse “leggere” toccando i rilievi con i polpastrelli, e interpretandoli in base all’alfabeto Braille.
La conseguenza era che le carte scritte in Braille erano costose, e soprattutto sviluppavano un grande volume; ma in mancanza d’altro il metodo Braille era un grande ausilio, e segnò un balzo in avanti nelle possibilità di comunicazione dei non vedenti.
Anche oggi, del resto, il metodo Braille è utile.
L’informatica, infatti, non lo ha mandato in soffitta: speciali programmi informatici fanno apparire i puntini a rilievo su appositivi dispositivi di lettura (con l’aggiunta di due puntini rispetto al classico alfabeto Braille), sicché molti non vedenti preferiscono questo alla sintesi vocale.
Nel movimento esperantista, i non vedenti hanno sempre avuto un ruolo notevole (non solo nelle associazioni di categoria, ma anche in quelle generali: in Italia, ad esempio, basta ricordare i Professori Vincenzo Musella e Aldo Grassini). Su questo, trascrivo un articolo di Bernard Golden, in forma di quiz con le risposte, da “Kulturaj kajeroj” 1966-4, p. 7-8.
Allego:
– il francobollo italiano del 2004 per il metodo Braille, con il rispettivo annullo speciale;
– una busta con tre francobolli della Repubblica Democratica Tedesca, per l’anno di Braille 1975;
– la busta di una lettera in Esperanto scritta in Braille;
– un dettaglio della scatola di un medicinale italiano, che reca (obbligatoriamente) il nome del farmaco in Braille, per evitare rischi ai non vedenti.
KVIZO
Kun la usonangla signifo, tiu ĉi vorto eniris en la leksikon de pfuraj etnolingvoj,
jen sen asimifado kiel la germana “Quiz”, jen fonetike asimilita kiel hungare “Kviz”.
La primara signifo estas “demandaro”, en lernejoj mallonga buŝ aŭ skriba ekzameno.
Tre ofte kvizo estas testo pri ĝeneralaj scioj, kutime en la kadro de konkurso.
Kvizoj aperas ofte en periodaĵoj, kaj tre popularaj estas radiaj kaj televidaj kviz-
programoj. Okaze de esperantistaj aranĝaĵoj, kvizoj temas pri la historio de la
movado aŭ la literaturo.
BLINDULOJ KAJ ESPERANTO-MOVADO
La sekcio en “Esperanto en Perspektivo” pritraktanta la organizadon de blinduloj en la Esperanto-movado (pĝ. 514-515) komenciĝas jene: “Blindaj esperantistoj ne estas, nek volas esti, aparta kategorio de praktikantoj de Internacia Lingvo; pro sia blindeco ili nur devas havigi al si lernilojn, komunikilojn kaj literaturajn trezorojn per metodoj senvidaj”. La nuna kvizo temas pri kelkaj aspektoj de la agadoj de nevidantaj esperantistoj. Troviĝas ankaŭ du demandoj pri blindaj rolantoj en beletraĵoj.
1- Kiu estis la franca instruistino pri prononcado, kiu dediĉis sian vivon al plibonigo de la stato de surdmutuloj, balbutuloj kaj blinduloj? Esperantistiĝante en 1895, ŝi samjare instruis Esperanton al la unua blinda esperantistino, la svisino Hélène Giroud.
2- La plej elstara pioniro sur tiu ĉi tereno estas surda kaj blinda svedo, kiu lernis Esperanton en 1900 kaj okupiĝis pri la disvastigo de la Internacia Lingvo inter siaj samsortanoj. Laŭ profesio li estis presisto de brajlaj libroj.
3- La unua instruisto de Esperanto-kurso por blinduloj estis franca profesoro pri lingvoj, kiu plenumis plurajn gravajn funkciojn en la frua historio de la Esperanto-movado. Konata kiel “Blankbarbulo”, li interesiĝis speciale pri la uzo de Esperanto por blinduloj. Kiel li nomiĝas, kie li instruis sian kurson kaj kio estis la plej grava rezulto?
4- Kiel nomiĝas la unua periodaĵo presita per punktskribo? Kiu fondis, redaktis kaj presis ĝin?
5- Kiu eminenta franca okulkuracisto kaj politikisto, esperantisto ekde 1903 kaj persona amiko de d-ro Zamenhof, fariĝis blinda en sia 62-a jaro? Kiel nomiĝas la libro, kiun li verkis pri sia sperto?
6- En 1908 estis eldonita en Helsinki unuakta lirika dramo tradukita el la dana lingvo. Ĝi temas pri blinda princino, kiu reakiris la vidpovon pro sia amo por la kavaliro Tristano kaj per magiaj artifikoj de la maŭra kuracisto Ebn Jahia. Kiel nomiĝas la peco, kiu verkis ĝin kaj kiu esperantigis ĝin?
7- Kiam kaj kie okazis la unua kongreso por blindaj esperantistoj?
8- Kiu romano originale verkita en Esperanto de nederlanda aŭtoro, priskribas Pacifikan insulon loĝatan de blinduloj kaj komparas la tiean sociordon kun nia civilizacio?
9- Kiel nomiĝas la internacia organizaĵo de esperantistoj-blinduloj, kaj kiam ĝi estis fondita?
10- En 1977 aperis en Kiev la dua eldono de biografio en la ukrajna lingvo pri blinda esperantisto, kiu akiris famon kiel verkisto de originalaj beletraĵoj. Kiel li nomiĝas, kaj kiu verkis lian biografion?
RESPONDOJ
1. Jeanne Ranfaing Zabilon d’Her (1866-1936), kies pseŭdonimo estis Evidino, prezentis paroladojn kaj verkis artikolojn pri Esperanto, ankaŭ instruis kursojn kaj organizis internacian loterion por la tutmonda blindularo. Antaŭ la unua mondmilito ŝi kontribuis al “L’Espérantiste” per noveletoj kaj poemoj kaj tradukis en Esperanton la prireligian verkon de J. Serre “La Hipotezoj de Lourdes” (1912).
2- Harald J.E. Thilander (1877-1958) verkis multnombrajn artikolojn por francaj, anglaj kaj germana porblindulaj gazetoj. Li redaktis kaj presis ankaŭ esperanto-periodaĵojn. Dufoje li “edzperantistiĝis”. Lia unua edzino, svedino Karin Hojer (1866-1927), estis orgenistino kaj muzik-instruistino. Post ŝia morto, Thilander edzinigis Elisébet Varna el Finnlando, kiu verkis originale en Esperanto kaj ankaŭ tradukis beletraĵojn en la zamenhofan lingvon.
3- Théophile Cart (1855-1931), kiu esperantiĝis en 1901, kunfondis kaj administris la gravan eldonejon “Presa Esperantista Societo” kaj estis prezidanto de la Akademio de Esperanto. En 1904 li organizis Esperanto-kurson en la blindulejo de Lausanne, Svislando. Kunlabore kun siaj plej bonaj lernintoj, Helena Gal, Roza Vogt kaj kun Harald Thilander, Cart adaptis la brajlan alfabeton al Esperanto. Poste li presigis Esperanto-lernolibrojn en pluraj lingvoj.
4- “Esperanta Ligilo” estis fondita de Théophile Cart en Parizo en 1904. Ĝia enhavo konsistis el blindulaferaj kaj pri-esperantaj artikoloj kaj ankaŭ beletraĵoj. Ekde 1912 ĝi estis redaktita kaj presita de Harald Thilander en Stokholmo. “Esperanta Ligilo” ankoraŭ ekzistas; nuntempe ĝi estas la organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LlBE).
5- Emile Javal (1839-1907) inventis utilajn oftalmologiajn instrumentojn por
okulmezuroj kaj publikigis verkojn pri la fiziologio de la skribado. Lia franclingva
libro “Entre Aveugles”, verkita post la perdo de lia vidpovo, estis tradukita Esperanten fare de lia bofilino kun la titolo “Inter Blinduloj: Konsiloj por Uzado de ĵus blindiĝintoj” (1907).
6- “Jolanto, la Filino de l’ Reĝo René”, kies originala titolo estis “Kong Renés Datter”, estis verkita de Henrik Hertz (1798-1870), dana poeto kaj teatraĵverkisto, kaj eldonita en Kopenhago en 1845. La tradukinto estis Hjalmar Johannes Runeberg, finnland-sveda literaturisto, kiu estis esperantistigita fare de Théophile Cart en 1901. Poste li instruis kursojn por blinduloj.
7- La unua blindula kongreso okazis en Prago en 1921. Ĝi estis direktita de Théophile Cart post prepara laboro de la blinda muzikisto K.E. Macan kaj la vidanta blindamiko prof. Stanisław Strejskal. Dek kvar jarojn pli frue grupo da blinduloj partoprenis en la 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo, Anglio. Cart zorgis ankaŭ pri tiu grupo, kaj d-ro Zamenhof havis okazon renkontiĝi kun ili.
8- “Inferio”, fantaziromano verkita de Hendrik J. Bulthuis (1865-1945), estis eldonita en 1938. Unu el la tri malkovrintoj de la utopia insulo de la blinduloj estas kuracisto, kiu, per simpla operacio, redonas la vidpovon al tri insulanoj, por ke ili povu viziti la urbon Saidumo en Inferio kaj observi la civilizacion. Tiu ĉi, laŭ la aŭtoro, estas la antipodo de la harmonia socio de la blinduloj .
9- La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) estis fondita en 1950 kun la celo unuigi blindulojn en la tuta mondo por la plibonigo de ilia sorto kaj ĉiurimede disvastigi Esperanton inter la blinduloj. Ĉiujare LlBE laŭpove aranĝas Internacian Kongreson, ĝenerale kadre de la Universalaj Kongresoj; ĝia organo estas “Esperanta Ligilo”. Unu el la iniciatintoj de LIBE, kaj dum pli ol tridek jaroj la redaktoro de ĝia organo, estas Raymond Gonin, nevidanta franca esperantisto, kiu fariĝis honora membro de UEA en 1994.
10- En 1973 kaj denove en 1977 estis eldonita “Zapaliv ja u serci vogonj” (Ekbruligas mi fajron en kor’) de Nadija Gordijenko-Andrianova, UEA-fakdelegito pri ĵurnalismo kaj literaturo en Kiev. La biografio temas pri Vasilij Erošenko (1890-1952), kiu naskiĝis en Kiev kaj, en 1912, entreprenis sian unuan Esperantan vojaĝon al Grandbritio. Li pasigis plurajn jarojn en Japanio kaj verkis ankaŭ japane. En Pekina Universitato, Ĉinio, li instruis Esperanton kaj lekciis pri la rusa literaturo.
Bernard Golden
(“Kulturaj kajeroj”, 1996-4, p.7-8)