Il 31 dicembre ricorre la nascita (nel 1863) dello scrittore, saggista e lessicografo italiano (romagnolo) Alfredo Panzini (1863-1939)
it.wikipedia.org/wiki/Alfredo_Panzini
conosciuto, più che per i suoi libri di narrativa (in particolare: “Santippe”, “Io cerco moglie!”, “Il mondo è rotondo”, “La Madonna di Mamà”) e per i suoi saggi letterari, quale autore di un “Dizionario Moderno. Supplemento ai Dizionari italiani”, pubblicato nel 1905, con nove edizioni successive fino al 1963.
Quel dizionario è interessante non solo perché raccoglie una serie di “parole nuove”, che all’epoca apparivano inusuali ma poi sono diventate di uso comune, ma anche e soprattutto perché si legge come fosse un romanzo, dato che l’autore non si limita a registrare le parole e spiegarne il senso, ma compie un’opera di bonaria riflessione, presentando con spirito la sua personale visione della vita, fra una tradizione ormai al tramonto e la realtà nuova che andava emergendo.
Ecco, ad esempio, qualche voce, dall’edizione del 1923:
– «Comunismo. Dottrina molto antica che propugna una società in cui siano comuni gli strumenti di lavoro e la ricchezza prodotta (e, logicamente, anche la donna). Il Comunismo fu proclamato (1921) dalla Pravda, giornale ufficiale dei Sovietti, la felicità per l’umanità intera. Però il compagno Lenin diceva: noi dobbiamo vincere i pidocchi, altrimenti i pidocchi vinceranno la nostra rivoluzione. Quel signore alludeva ai pidocchi per la sporcizia, cagione del tifo esantematico ecc. Ma anche in altro senso si può intendere».
– «Marxista. Seguace delle dottrine di Carlo Marx, colui che lanciò il motto «Lavoratori di tutto il mondo unitevi», anche se poi al tempo della Guerra i lavoratori di Germania si unirono al Kaiser».
– «Fasci. Partito politico organizzato da Benito Mussolini e da altri, negli anni 1919 e 1920. Al suo primo apparire, il fascismo sembrò brillante reazione borghese contro la tirannia socialista, ma più verosimilmente si tratta di generazioni maturate dopo la Guerra che si oppongono al socialismo in quanto svalutazione dei sacrifici e delle glorie della Guerra, negazione d’Italia e sottomissione a Lenin. Non è improbabile che il fascismo finisca per gravitare verso un socialismo temperato e di tipo italiano».
Panzini fu tra coloro che nel 1925 firmarono il “Manifesto degli intellettuali fascisti” di Giovanni Gentile
it.wikipedia.org/wiki/Manifesto_degli_intellettuali_fascisti
e fu membro dell’Accademia d’Italia
Insegnò per quarant’anni lettere al Liceo classico “Terenzio Mamiani” di Roma
it.wikipedia.org/wiki/Liceo_ginnasio_statale_Terenzio_Mamiani
che, per reazione all’impostazione fascista di molti dei professori, fu tra gli alunni una fucina di antifascisti, e nel 1968 fu uno dei principali centri della contestazione giovanile in Italia.
Una curiosità esperantista: al Mamiani hanno studiato, alla fine degli anni cinquanta:
Nicola Minnaja
eo.wikipedia.org/wiki/Nicola_Minnaja
Enrico Dondi
it.wikipedia.org/wiki/Enrico_Dondi
eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Dondi
Carlo Minnaja
eo.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
en.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
Antonio De Salvo
it.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo_(esperantista)
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo
Trascrivo un articolo da “Literatura mondo” 1924-7, p. 122-123, ed allego l’immagine dell’ingresso del Liceo “Mamiani”.
MONDLITERATURA OBSERVO
ALFREDO PANZINI
“Brava Romagn’a homo. Malaltan kolumon kaj libere elpendantan kravaton li portas. Lia koro estas kuraĝa kaj nobla, samfacile li entuziasmas kaj mokas, fortaj estas liaj muskoloj kaj potenca estas lia trunko”.
Per ĉi tiu, iom Panzini-maniera portreto prezentas lin iu lia amiko. Mi aldonu: longe li estis profesoro en Milano, la kritiko nur malfrue malkovris lian talenton; nun, en sia sesdeka jaro, li estas trans la unua triumfo de bruaj sukcesoj.
Jen antaŭ mi dek-dekkvin volumoj: la romanoj de Panzini. Legante ilin ni vidas lumigita per radio la antaŭ-nelongan italan vivon spiritan. Ne, ĉar ili pretendas esti sociaj romanoj, de tio ili estas malproksime. Sed, ĉar homo pensema kaj tre senteme reaganta je ĉiuj fenomenoj de l’ vivo, kiom ajn li volas. ne povas forfermi sin de la aferoj okazantaj ĉirkaŭ li. Ĉirkaŭ li okazas la milito, la komunismo, la malgrandburĝa socio, liaj legaĵoj revivigas la historion, pensojn de kelkiu filozofo. Sed: historio, filozofio, moderna vivo, moralpriskribo kunfandiĝas ĉe li en la arto de l’ individua sento kaj penso.
Urbeto sur la bordo de Adriatiko. Apenaŭ estas libro, en kiu Panzini ne revenas aŭ ne sopiras tien. Li konas tie ĉiujn: la fiŝistojn, la porkpaŝtantan maljunulinon, la pensiumitan kapitanon sin vivigantan per siaj ĝentilaj rememoroj. Bonegajn portretojn li desegnas pri ili. Li ĝojas pri bongusta manĝo, aŭskultas la voĉon de la idilia naturo. Aŭ li ekvojaĝas sen celo, kaj en malgranda stacio laŭplaĉa li elvagoniĝas, li serĉas en Bologna la rememorojn pri l’ juneco. “Memoru pri tiu hela, sennuba tago por ke vi povu diri: tamen bela estas la vivo”.
En Panzini vivas lirika poeto. Lia amata marborda Bellaria estas proksima al la naskloko de Pascoli kaj li ofte ludas sur la liro de la melankolia poeto. Lia prozo same havas siajn larmojn, kiel la poezio de Pascoli. La renkontiĝo kun Mimi, kiun antaŭ tridek jaroj li amis kaj kiu akceptas lin en la tute antaŭa ĉirkaŭaĵo – sed kiel malbela estas nun ĉio, kiel forflugis la juneco! la Madono de Panjo, la domo restinta malplene post la morto de l’ patrino, la fremdeco kiu ĉirkaŭas lin inter la indiferentiĝintaj malnovaj vizaĝoj – estas nuraj larmoj. “Eta domo en Bellaria, vi devas ne plori. Maldolĉan veron mi devas diri al vi: Mi ne plu amas vin”.
Entute la ĉefa movanto en la arto de Panzini estas: la sento, la amo. Ĉi tio serĉas pli vastan sferon en la humanismo. Ĉar li amas la homojn, kvankam li rigardas ilin malbonaj, mekanikaj. Kvazaŭ la duonon de sia animo ili estis ŝanĝintaj kun la maŝinoj. Tia estas ankaŭ ilia filozofio. Kiu frapadus sur la bordo de l’ mistikismo?
La homamo kondukas Panzini’n al la pacifismo. Dum vojaĝo li ekscias ke eksplodis la Balkan-milito kaj en la unua batalo mortis dekkvarmil homoj. “La grandpotencoj indigniĝis. Do la milito eksplodis kontraŭ la volo de la grandpotencoj. Kial eksplodis ĉi tiu dua milito? Mi aĉetas kaj trarigardas ĉiujn ĵurnalojn, ĉiuj indignas, samkiel la grandpotencoj. Ni devas supozi ke la reĝoj, kies popoloj krias evviva, ĵivio, hurra kaj hoch, renkontiĝis kaj anstataŭ laŭkutime diri: pacon al vi, ili diris; militon al vi. Ne, tamen ne estas tiel. Ŝajnas ke la milito eksplodis per si mem, pro la troamasiĝo de l’ eksplodema hom-materialo.Sed unu afero estas certa: dekkvarmil mortintoj en la unua batalo. Mi ne scias kial mi rigardas al-alte kaj kial mi vidas la piramidon de l’ dekkvarmil ĉerkoj. Terure! La homoj trankvile sidas en la sunbrila tria klaso. Mi rigardas, kontraŭflanke al mi, la mildvizaĝan soldaton. Li estas trankvila. Mi rigardas la silentan bukolikan laboron sur la kampoj. La falĉistoj tranĉas la altan herbon. Kaj ie sur kampo, nun kuŝas dekkvarmil mortintoj en piramido, estingiĝintaj estas iliaj okuloj, rigidaj estas iliaj membroj. Ne! Ne! Mi ne volas ke min superregu la kompato. La naturo ne konas la kompaton. Kial do ĝi estu en mi? Sed kia funebra vidaĵo dekkvarmil mortintoj! Feliĉe, ke ili estas malproksime. For la dekkvarmil mortintojn! Sed ili ne volas foriĝi! Do, ní pensu jene: la turkoj estas barbaroj, la serboj ankoraŭ pli barbara], la bulgaroj ankoraù pli, la grekoj heredis nur la nomojn, la nunaj havas nenion komunan kun nia amiko Sokrates. La funebra vizio ne foriĝas. Eĉ, ĝi transfluas en alian. Se estas dekkvarmil mortintoj, sekve estas, aŭ estis dekkvarmil patrinoj. Antaŭ proksimume 20-25 jaroj ili mamnutris ĉi tiujn mortintojn, kiuj tiam estis malfortaj suĉinfanoj. Multaj el ĉi tiuj patrinoj certe angoris kaj vokis kuracìston, se ilia etulo estis iom febra. Nu, kial estis ĉi tiu multa peno?
Ĉi tiu penso ne lasas min ripozi. Mi aŭskultas, ke ĉi tie en la vagono ĉiu parolas pri sia zorgo pli aŭ malpli granda, dolĉa ad prema. Laboras la spireganta lokomotivo, laboras malproksime la falĉistoj, laboras supre la suno. Kial? Mi klinas mian kapon sur mian brakon kaj mi flustras ĉi tiun sole konsolan nomon: Kristo, Kristo, Kristo”.
Ĉi tiu “kial” konstante turmentas Panzini’n. La problemo de la vivo kaj morto senĉese mordas lian anímon. Li ne trovas eĉ unu certan punkton, kie lia penso povus ripozi. Ĉio estas relativa. Kaj tial Panzini propre ne estas pacifisto, nek katoliko, sed skeptikulo, kiu ĉion komprenas kaj nenion kredas. Vane volas trabati sin lia idealismo; lia pensmaniero, kiel ajn li malamas la germanan filozofion, malsanas pro ĉi tiu filozofio kaj ĝi kritikas, analizas, dismetas, neniigas lian idealismon. Eĉ siajn proprajn pensojn li rigardas relativaj: komediantaj.
Tamen la sento kaj penso de Panzini kun lia pesimismo, kunfandiĝinte en la arta esprimo, fariĝas tiu humorismo, kiu estas tiel karakteriza por li. Li mallaŭtigas la senton per la rideto de sperto, la sento kolorigas la amaran penson. Lia humorismo ĝermas el la mondrigardo de elreviĝo, sciante ke nenion oni devas konsideri serioze. Ĉi tiu supera, sed ĉiam varma rideto donas la eksteraĵon en la arto de Panzini. Sed kiom da nuancoj ĝi havas, kiom da variaĵoj! Ĝi estas silenta kaj harmonia en “Xantippe nek antikva, nek moderna romano” kaj la komikon gi tuŝas en la romano “Mi serĉas edzinon”. Ginetto Sconer, novriĉulo, akirinte belan riĉon volus zorgi pri heredonto. Sed li agas kun granda singardemo. Li volas vidi sian fianĉinon eĉ en sia loĝejo por scii, ĉu konvenos en lia salono de Louis XV. Proksimume 22 diverstipaj knabinoj ne kontentigas lin, la 23-an forprenas antaŭ lia nazo junulo reveninta el la milito kaj fine li edzinigas sian maŝinskribistinon, kiun li dungis por verki – rezignante pri la heredonto – siajn memorarojn. Ĉi tiu rakonto komenciĝas jene: “Kavaliro Ginetto Sconer; rozaj vangoj, de kiuj radias inteligento kaj kuraĝo; haroj solidaj; dentoj solidaj; do solida. Jen estas mi”.
Lia humorismo fariĝas amareta en la “Ronda estas la mondo” kies heroo konkludas estas egale, kio estas la mondo, ĉu ĝi kalumnias nin, ĉu ĝi repagas al ni bonon per malbono. Ĉefe estas: esti bona al niaj homfratoj, helpi ilin, kaj nenion pretendi de ili.
La stilo de Panzini – ĉiam pura, preciza, senornama – fleksiĝeme sekvas la manifestiĝojn de lia humorismo. De la solena lingvo de Carducci ĝi estas same malproksime kiel de la arte skulptitaj periodoj de d’Annunzio.
La direnhavo estas de li ĉiam interesa. Liaj romanoj rigardas la mondon tra la okulvitroj de individua filozofio. Lia mondrigardo estas kunplektiĝinta el sperto, sufero, penso. Lia relativismo estas malsano de la moderna spirita vivo itala. Krom la alia granda humoristo Pirandello sendube li estas !a plej interesa figuro de la moderna itala literaturo.
Euka (Literatura Mondo 1924-7, p. 122-123)