Personaggi

Paul Cezanne

Il 22 ottobre ricorre la morte (nel 1906) del pittore francese Paul Cézanne (1839-1906)
it.wikipedia.org/wiki/Paul_C%C3%A9zanne
eo.wikipedia.org/wiki/Paul_C%C3%A9zanne
​Rinvio alle pagine di Wikipedia, e:
– trascrivo un articolo di Radio Roma-Esperanto del 25 marzo 1979;
– trascrivo un aneddoto da “L’Esperanto” 1921-6/7, p.88;
– allego l’immagine del dipinto di Cézanne “I giocatori di carte”
it.wikipedia.org/wiki/I_giocatori_di_carte
eo.wikipedia.org/wiki/La_kartoludantoj


RADIO ROMA – ESPERANTO
25.3.1979
INTERESA EKSPOZICIO EN ROMO
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Fine, publika ekspozicio pri Paul Cézanne en Italio: 151 desegnaĵoj devenantaj el la Bazela Muzeo, verkitaj en la periodo 1858.a-1906.a, kaj aĉetitaj en 1934.a-1935.a. La ekspozicio okazas en la roma Palaco “Braschi”.
La iniciatinto de la ekspozicio klarigis, ke pro ekonomiaj kaŭzoj oni ne povis transporti al Romo ĉiujn verkojn de Cézanne, kiujn oni prezentis en Parizo kaj Novjorko antaŭ du jaroj; tamen, ankaŭ tiel la evento estas eksterordinare grava por la itala kulturo. La ekspoziciitaj desegnaĵoj, ja, prilumas la internan strukturon de la pentroarto de Cézanne, kaj do ili havas gravecon kompareblan kun tiu de granda ekspozicio de pentraĵoj.
Cézanne estas la plej elstara el la artistoj de la fino de pasinta jarcento kaj de la komenco de la nia; post starto malsimila al tiu de impresionistoj, pli poste li filtris la realon tra la impresionista vidmaniero. Oni diris pri li, ke li ne prezentas la realon tia, kia ĝi estas, sed la realon de la konscio.
En la ekspozicio ĉeestas verkoj, kiuj prezentas, praktike, la tutan krean periodon de Cézanne, kaj senteble montras lian interesan kaj neelĉerpeblan sperton. Temas pri la unua ekspozicio en Italio pri la franca artisto, post tiu de la venecia Bienalo en 1920.a. Pro tio la prezentado de ĉi tiuj desegnaĵoj (kiuj konsistigas unu el la plej kompletaj kaj gravaj pri Cézanne en la tuta mondo) ŝtopas seriozan kulturan truon.
Oni povas admiri famkonatajn bildojn, ekzemple “La Orgio” kaj “La karnavala mardo”, kiuj enkadriĝas en esploro pri la antikvaj kaj nuntempaj majstroj. Plejmultas la homaj figuroj; kaj impresas la fakto, ke por Cézanne ĉio estas vivanta: la portretita amiko, la modelino, la plantoj, la montetoj, la ĉielo, sed ankaŭ la statuoj.
La prezentitaj desegnaĵoj bone kompletigas la pentristan personecon de Cézanne. Soleca kaj neafabla, sed plena de entuziasmo kaj obstina, li sukcesis alianciĝi kun la impresionistoj, kaj eĉ superi ilian belecon. El liaj volumenaj pentraĵoj naskiĝis la kubismo de Picasso kaj Braque. La fakto, ke Cézanne vivis neafabla kaj en preskaŭ kompleta soleco, praktike kiel homo malfeliĉa kaj ofendiĝema, ŝuldiĝas al la multnombraj kontrastoj de lia ekzisto. Ekzemple, liaj gepatroj vigle opoziciis kontraŭ la elekto de Paul sin dediĉi al la pentrado. Ili estis provencaj burĝuloj kun praktikaj inklinoj. La patro, dank’ al la gajnoj de ĉapelfabriko, sukcesis starigi malgrandan sed fruktodonan bankon. Ke la filo decidis esti pentristo, tio aspektis vera tempoperdo. Sed Paul Cézanne obstine daŭrigis sian vojon, malgraŭ malĝojoj, opozicioj kaj maltrafoj. Tiel li senĉese prizorgis sian esploron, kies konkludo estis la optika sintezo kaj la kolora esenceco, de kie devenis la tuta moderna pentroarto.
Fine, ĉe la kulmino de sia ekzisto, li havis la modestan kontentiĝon vidi, en 1904.a, ke la “Aŭtuna Salono” dediĉas unu tutan ĉambron al liaj pentraĵoj, ĝis tiam neakceptitaj.

Stranga popolo.
Post longdaŭraj vojaĝoj, sinjoro revenis hejmen. Liaj amikoj, memkompreneble,. alkuris al li, ĉirkaŭprenis lin kaj diris al li: Via reveno ĝojigas nin ege Kion do vi sciigas al ni? Kaj li faris al ili longajn rakontojn. Foje li ekdiris: Aŭskultu: Vi bone scias kiom malproksime de nia urbo kuŝas la lando de la Huronoj; mil kaj centmejlojn de tie troviĝas viroj, kiuj ŝajnis al mi tre strangaj. Ofte ili sidas ĉe tablo la unuj apud la aliaj dum longa nokta tempo: ili pensas nek al Dio, nek al demono: la tablo estas tute sen manĝaĵoj kaj trinkaĵoj: povus eksplodi tondro, ekbatali armeo kontraŭ armeo, la ĉielo ekruiniĝi, ĉio tio tute ne malatentigus ilin. Ili estas mutaj kaj surdaj: nur de tempo al tempo eliras el ilia buŝo nekompletaj kaj sensencaj vortoj, kaj ili ne suprenlevas de la tablo sian rigardon. Mi neniam forgesos ilian teruran aspekton: malespero, malamo, infera malkvieteco estis videblaj sur iliaj vizaĝoj de koro al koro.
Sed la amikoj demandis lin: – Kion do ili faras? Ĉu ili okupiĝas eble pri publikaj aferoj?; – Tute ne. – Ĉu ili serĉas eble la filozofan ŝtonon? – Ne ankaŭ. – Aŭ eble ĉu ili intencas eltrovi la kvadraturon de la cirklo? – Ankaŭ ne. -Nu, ĉu ili ploras siajn kulpojn?
– Nenion el ĉio tio. – Sed nek komprenante, nek aŭdante, nek vidante, kion do ili faras?…
– Ili kartludas.
Trad. Francesco CHIEREGO
(“L’Esperanto” 1921-6/7, p. 88)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *