Homoj

Lorenzo Stecchetti

La 21-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1916) de la itala (romanja) poeto kaj verkisto Olindo Guerrini, konata per pluraj artistaj nomoj, precipe Lorenzo Stecchetti (1845-1916)
it.wikipedia.org/wiki/Olindo_Guerrini
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
​fama pro sia malkonformisma kaj senmitiga sinteno.
​Ses liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto:
– “Scritto sopra un sasso” – Vortoj de ŝtono, trad. Alessandro Mazzolini, Literatura Mondo 1923-8, p. 150;
– Quando cadran le foglie… – Postmorto, trad. Clarence Bicknell, Esperanta legolibro;
– Quando cadran le foglie… – Kiam folioj falos…, trad. Alessandro Mazzolini, “Literatura Mondo 1937-6, p. 162;
– Un organetto suona per la via – Sonas gurdeto, trad. Alessandro Mazzolini, “Literatura Mondo 1937-6, p. 162;
– “Memento” – Memoru, trad. Lucio Berio, L’Esperanto 1951-7
​- “Gretchen”, trad. Kálmán Kalocsay, Tutmonda sonoro, 1981, p. 406;
​- “O bianche nubi” – Al la nuboj, trad. Kálmán Kalocsay, Tutmonda sonoro, 1981, p. 406.
​Kuriozaĵo: al la temo de la poeziaĵo “Gretchen”, inspirita je Faŭsto de Goethe, aludas Fabrizio De André en la lasta parto de la kanzono “Il testamento” – La testamento (1968),

en kiu oni parolas pri malĉasta virino, tre elektema dum junaĝo, devigita en maljuneco, por pluvivi, oferti sendistinge al ĉiuj, ĉe angulo de preĝejo, sanktulbildojn interŝanĝe de mono:

A te che fosti la più contesa
la cortigiana che non si dà a tutti
ed ora all’angolo di quella chiesa
offri le immagini ai belli ed ai brutti
lascio le note di questa canzone
canto il dolore della tua illusione
a te che sei per tirare avanti
costretta a vendere Cristo e i santi.

Al vi, putino, plej multe serĉata,
tamen ne ĉiun vi prenis konsente,
nun ĉe preĝejo en vendo rabata
sanktulajn bildojn vi vendas silente,
mi donas ĉi tiun kant-melodion,
per kiu mi kantas vian iluzion,
ĉar, por vivteni ĉi-aĉan ekziston,
vi devas vendi sanktulojn kaj Kriston.
(trad. Renato Corsetti)

​Mi transskribas “Gretchen”, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas portreton de la poeto.


GRETCHEN
Mephistopheles. ― Sie ist gerichtet
Stimme (von oben). ― Ist gerettet!
Goethe. Faust. Erster Theil.

Sull’uscio della chiesa, orrida e nera
come le streghe che il demonio abbraccia,
vidi seder nel fango una megera
col marchio del bordello impresso in faccia.

Pur tra le grinfe della fattucchiera
d’antichi fasti trasparia la traccia,
tal ch’io le domandai – Qual sorte fiera
a vender santi qui, vecchia, ti caccia?

Fui Margherita – disse – ed a contanti
ho venduto i miei baci e le scipite
carezze, dopo Fausto, a mille amanti;

ma le mie carni all’ospedal marcite
m’hanno ridotta a vender Cristo e i santi
per comprarmi due soldi d’acquavite.

Olindo Guerrini (Lorenzo Stecchetti)

GRETCHEN

Jen, preĝejporde, abomeno pesta,
sorĉistinaĉo, ŝajne el infero,
kun fiaj signoj de la vivo besta.
Sed tra la densaj sulkoj de l’ megero

kelkfoje tamen brilas belo resta.
Ŝi vendas sanktajn bildojn en mizero.
Mi pridemandis, kaj kun voĉ’ modesta
respondis ŝi: “Jen la fatala vero:

Mi estas Gretchen, vendis mian ĉarmon,
malpurajn kisojn vendis mi milfoje,
post Faŭst en ĉiu tempo, ĉiu lando,

sed hospital’ putrigis mian karnon.
Mi – vendas sanktain bildojn apudvoje,
por ke kvar soldojn havu mi por brando”.

Olindo Guerrini (Lorenzo Stecchetti)
Trad. Kálmán Kalocsay
(el “Tutmonda sonoro” 1981, p. 406)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *