Personaggi

Giuseppe Cesare Abba

Il 6 ottobre ricorre la nascita (nel 1838) dello scrittore e patriota italiano (ligure) Giuseppe Cesare Abba (1838-1910)
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Cesare_Abba
​famoso soprattutto per l’opera “Da Quarto al Volturno”, in cui, in forma di diario, è narrata l’impresa di Giuseppe Garibaldi conosciuta come “la Spedizione dei Mille”: it.wikipedia.org/wiki/Spedizione_dei_Mille
la campagna militare che, partendo dallo scoglio di Quarto presso Genova il 5 maggio 1860, raggiunse la Sicilia a Marsala, ed attraverso una serie di battaglie – l’ultima delle quali sul fiume Volturno a nord di Napoli – conquistò l’Italia meridionale, all’epoca sotto la dinastia Borbone, consegnandola al Regno settentrionale (piemontese) della dinastia Savoia.
A distanza di oltre un secolo e mezzo, i giudizi su quell’impresa sono ancora contrastanti, ma non è questo il luogo per parlarne (evidenzio soltanto che la pagina di Wikipedia sulla Spedizione ha la versione in piemontese, ma non quella in siciliano, o in napoletano, proprio perché, tutto sommato, forse i meridionali non morivano dalla voglia di essere “liberati” per essere annessi al Piemonte, e la conclusione “istituzionale” dell’impresa fu una delusione per molti, che più che l’indipendenza politica attendevano piuttosto riforme sociali).
​Cesare Abba partecipò a quella spedizione (quando aveva meno di 22 anni!), ed infatti in origine il libro si intitolava modestamente “Noterelle di uno dei Mille”.
Il volume di Carlo Minnaja “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, EVA, Venafro 2013, contiene (pagg. 9-13) una presentazione dello scrittore, una nota storica, e due brani tradotti da me.
​Trascrivo i due brani, ed allego:
– la copertina del volume;
​- l’immagine dei francobolli emessi dalle Poste Italiane nel 1960 e nel 2010, rispettivamente per il 100° ed il 150° anniversario della Spedizione dei Mille.


El De Quarto ĝis Volturno

Napolo, la 3an de novembro. ​
La festotago de Ĉiuj Sanktuloj, poste la tago de la Mortintoj, poste la tago de la medaloj al ni, tria festo en la melankolio de la sezono.
Tie alvizaĝe al la Reĝejo, kie ĉio diras ke Burbonoj neniam plu revenos, la placo de Sankta Francisko el Paola estis plenornamita per flagoj. En la mezo, unu seĝo, iuj damoj, iuj generaloj, iuj granduloj ĉirkaŭ la Diktatoro kiu ankoraŭ surhavis la ĉapelon uzitan en la batalo de Marsalo. Mi vidis Carini-n, nun generalon, fortikan, rejuniĝintan, kun brako je la kolo, li ŝajnis feliĉa. La hungara legio deĵoris honoreskorte, kaj estis la Grenadistoj vicigitaj kiuj ankaŭ deĵoris eskorte. Ni turnis la dorson al la Reĝejo, atendante. Iumomente la Diktatoro leviĝis, kaj venis al ni dirante per sia voĉo klara kaj laŭta: – Soldatoj de la itala sendependeco, Veteranoj kvankan junuloj de la liberiganta armeo, mi transdonas al vi al medalojn, kiujn la Urbestraro de Palermo dekretis por vi. Ni komencos de la mortintoj, de niaj mortintoj…
Kaj tiam iu oficiro komencis voki laŭnome la mortintojn kiuj respondis en ni, per la subita reveno de ilia vido. Sed ĉu post forpaso de ĉi tiu tago ili neniam plu estos solene memorigataj? Ili estis cento da nomoj de humilaj nekonatoj aŭ de famuloj, kaj je ĉiu nomo tremvibro trakuris nian tutan vicon. Ĉu prefere mortintaj ol vivantaj? Disvastiĝadis morna melankolio kiu tamen ŝajnis entuziasmo.
Kiam estis nia vico, ni iris vokate unuope antaŭ la seĝon, kie junulino, leviĝante sur la piedpintoj, alfiksis la medalon al nia brusto, kaj dume rigardadis de sube al supre per du grandaj ĝojplenaj okuloj. Mi ne scias, kiu ŝi estis, nek mi demandis pri ŝi. Al kio utilas la nomo? Mi aŭdis la Generalon kiu, sin turnante al iu damo apude al si, diris: – Ĉu vi vidas? Tiujn vizaĝojn mi ĉiujn konas, mi ilin vidos dum mi vivos.
Intertempe la muzikbandoj ludadis, kaj tiu de la Grenadistoj ŝajnis diri: Sufiĉe, nun sufiĉe, vi iru!

Kazerto, la 9an de novembro. Vespere.
Hodiaŭ la reĝa Palaco ŝtelrigardis la aleon kiu etendiĝas antaŭ ĝi tute malproksimen, kaj ŝajne volas ĝisatingi Napolon; ĝi ŝtelrigardis la vicojn de la ruĝaj batalionoj etendiĝantajn sub la grandaj arboj senmovaj kaj sombraj sub la malalta ĉielo. Estis venonta la Reĝo revui la tutan garibaldian armeon, dekdumilon kun la armilo ĉe la piedo, en parada ordo. Oni atendadis! La Reĝo estis alvenonta ĉirkaŭ la dua, lin anoncos la kanono. Kaj intertempe en la vicoj oni paroladis, kaj pasadis strangaj novaĵoj, spritfrazoj, spritaĵoj, aferoj poeziaj kaj komediaj. Mi eĉ aŭdis trivialaĵojn. Sed forestis gajeco. Ankaŭ la nuboj, ĉiam pli subirante, enigis ian malvarmon, kaj la horoj, pasante, alportis laciĝon. Iuj Venetianoj de mia bataliono diradis duonvoĉe ke, kiam la Reĝo preterpasos, estus bele lin ĉirkaŭi, lin forpreni, lin forporti sur la montojn, kaj de tie devigi lin deklari la militon por Romo kaj Venecio. Ĉu ili kapablus tion fari? Kelkaj jes; la plimulto diradis neserioze. Sed en la plejo de tiuj paroloj aŭdiĝis la trumpetoj de la dekstro de la longa vico. Atentu… la Reĝo!
La batalionoj ordiĝis, samliniiĝis, la koroj batadis, iuj amis, aliaj ne. Poste subenvenis trotanta kavalerio… Ha! Tiu kiu rajdadis ĉekape ne estis la Reĝo: estis Li kun la hungara ĉapelo, kun la amerika mantelo, kaj kune kun li nur ruĝaj ĉemizuloj. Tiu ĉapelo subenpremita sur la brovojn indikis ŝtormon. Ili venis, preterpasis, postlasante grandan konsternon, alvenis ĝis la fono de la aleo, turniĝis, repasis kiel vortico, malaperis. Kaj post nelonge la batalionoj estis laŭvice aranĝitaj je plotonoj… Ŝajnis, ke oni devos marŝi al riskoplena entrepreno, ni ĉiuj estis pretaj… Tiel oni iris direkte al la reĝa Palaco, por defili antaŭ la Diktatoro starfiksiĝinta tie sur la granda pordo, kvazaŭ monumento. Kaj oni sentadis, ke tiu estas la lasta horo de lia komando. Oni ekhavis la deziron sin ĵeti antaŭ liajn piedojn kriante: Generalo, kial vi ne kondukas nin ĉiujn al morto? La vojo al Romo estas tie, prisemu ĝin per niaj ostoj! – Sed la civila milito? Sed Francujo?… Pasintjare ni estis tiel amikaj kun Francujo!
La Generalo, pala kiel eble neniam oni lin vidis, nin rigardadis. Oni divenadis, ke la ploro retroturniĝis al li, kaj inundis lian koron. Mi scias eĉ ne pri unu el tiuj, kiuj estis ĉirkaŭ li. Kiel ili gravis en tiu momento? Li, nur li: nenion mi vidis. Nun mi aŭdas diri, ke la Generalo forveturas, ke li iras al Kaprero, vivi kiel en alia planedo; kaj ŝajnas al mi, ke ekblovas vento de teruraj malkonkordoj. Mi rigardas la amikojn. Ĉi tiu vento trafos nin ĉiujn, kirloturnos nin longatempe samkiel foliojn, ni falos ĉiu sur la pordon de nia hejmo. Se nur ni estus vere folioj, sed el tiuj de Sibilo, se ĉiu surportus po unu vorto: se ni povus ankoraŭ kolektiĝi por formi ion, kio havas sencon, iun tagon; kompatinda papero! Restu ja blanka… Ni finos poste…
Giuseppe Cesare Abba, trad. Antonio De Salvo
El: Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”,
EVA, Venafro 2013, p.10-13

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *