Il 23 settembre ricorre la morte (nel 1990) del poeta cinese Sü Chéngzöng, conosciuto come Armand Su (1936-1990)
eo.wikipedia.org/wiki/Su_Armand
vissuto nella città di Tien-Tsin (oggi Tianjin), dove all’epoca (1901-1943) l’Italia aveva una concessione (possedimento)
it.wikipedia.org/wiki/Tientsin#Concessione_italiana
Incredibilmente capace di padroneggiare numerose lingue (oltre al cinese, l’italiano, l’Esperanto, il francese e il russo), fu in rapporti epistolari con la famiglia Minnaja a motivo di sue poesie in Esperanto trasmesse da Radio Roma (da una lettera, risulta che aveva anche tradotto in Esperanto poesie di Salvatore Quasimodo e Gabriele D’Annunzio: purtroppo, tutto andato perduto).
Suoi componimenti in Esperanto sono apparsi in volumi (Utafesta poemaro, Esperanta Antologio, Sub la signo de socia muzo, Poemoj de Armand Su) e in varie riviste (Norvega Esperantisto, Norda Prismo, Belarto, Oomoto, The Aŭstralian Esperantist, Dansk Esperanto-Blad). Nel 1968 vinse un premio in un concorso letterario bandito dalla FEI- Federazione Esperantista Italiana (v. “L’Esperanto” 1968-124/125, p. 45). È citato a p. 285 e 337 della “Historio de la esperanta literaturo” di Carlo Minnaja e Giorgio Silfer, che a p. 660 contiene anche due sue poesie.
Nel 1968, Armand Su fu arrestato per attività controrivoluzionaria (per il suo comportamento occidentalizzante – corrispondeva con l’estero ed amava la musica di Beethoven – e per il fatto che era esperantista), e condannato a diversi anni di carcere (20 secondo Wikipedia, 15 secondo la “Historio de la esperanta literaturo”). Nel 1979 fu liberato e riabilitato.
Il componimento di Armand Su “Liang Ŝanbo kaj Ĝu Intaj”, in origine in “Monda kulturo”, primavera 1965, può essere letto alla pagina in rete di Don Harlow:
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/MondaKulturo/Printempo65/butterfliesu.html
Un articolo è apparso in “Esperanto de UEA”, numero 880(4), aprile 1979, p. 77.
Una recensione di Sabira Ståhlberg del volume “Poemoj de Armand Su” (1992) può essere letta su esperanto.net/literaturo/uea/poemsurec.html
Un articolo di Giorgio Silfer in francese (“Armand Su: chinois de naissance, poète en espéranto, italien par inspiration”) è pubblicato alle pagine 671-674 del volume:
Fabrizio A. Pennacchietti, Pier Giorgio Borbone, Alessandro Mengozzi, Mauro Tosco: Loquentes linguis: studi linguistici e orientali in onore di Fabrizio A. Pennacchietti = linguistic and Oriental studies in honour of Fabrizio A. Pennacchietti = lingvistikaj kaj orientaj studoj honore al Fabrizio A. Pennacchietti, Wiesbaden, Harrassowitz, 2006
books.google.it/books?id=-CTm1NYWrO0C&pg=PA671&lpg=PA671&dq=armand+su+esperanto&source=bl&ots=3ZS09YV-P9&sig=66Tp3-zRFHgDoNvAr0bRMeNH4B0&hl=it&sa=X&ved=0ahUKEwjM5JKG57_WAhWGBsAKHRiyDYsQ6AEIVzAH#v=onepage&q=armand%20su%20esperanto&f=false
Un articolo di Baldur Ragnarsson, in origine in Juna amiko 2011, può essere letto su esperanto.net/literaturo/tekstoj/ragnarsson/su.html
Trascrivo:
– il necrologio di Armand Su, scritto da Peterson (pseudonimo di Petro Kaiz) per Espero katolika 1991-2/3, p. 53;
– la recensione di Aldo de’ Giorgi (da “L’Esperanto” 1992-9, p. 9) del volume “Poemoj de Armand Su” (Poesie di Armand Su), edito postumo nel 1992 dalla Editrice Esperantista Cinese, quasi a compenso delle sofferenze subite dal poeta.
Allego:
– una foto del poeta;
– la busta di una lettera di Armand Su da Tien-Tsin;
– la copertina del volume “Poemoj de Armand Su”.
ARMAND SU – ĈIELEN!
Armand Su, ĉino, fama Esperanto-poeto (1936-1990), kies poemoj eldoniĝis. Kiel multaj ĉinoj, li suferis malliberigon dum la Kultura Revolucio.
Lastan fojon, vizitante lin en la hejmo, mi vidis grandan krucifikson ĉe muro. Je mia demando, li respondis, ke li ne timas riproĉon, kaj montris al mi “Radiovaticana Programmes”, sur kiu publikiĝis liaj vortoj.
Oni do povas konkludi ke, kvankam terure malsana, li tamen kun neskuebIa firmeco kredis je Dio ĝis sia morto.
Armand – foren
ne alien – nur ĉielen
“Kvaropo” – persekutis vin
je la korpo – neniel la volo
al Patri’ – via amo
VOJON, VERON – vi sekvis
je Dio kredon – vi konfirmis
Jesu-krucon – sentime
de muro – vi pendigis
Di-benon – vi postulis
rekompencon – pacan
ripozon – vi gajnis
Armand – foren
ne alien – nur ĉielen!
Peterson, Ĉinio
(“Espero katolika” 1991-2/3, p. 53)
www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0203.htm#13
Poemoj de Armand Su, Eldonis Ĉina Esperanto-Eldonejo, 160 paĝoj, 17×11 cm., prezo ne indikita.
La ĉino Armand Su estas eksterordinara, eble unika figuro en la vaste bunta mozaiko de la diaspora mondo esperantista. Li naskiĝis en Pekino en 1936 kaj jam juna interesiĝis pri literaturo kaj pri okcidentaj kulturo kaj arto. Beethoven fariĝis lia vividolo kaj la italan lingvon li lernis de itala familio. Komence plej kara libro fariĝis por li Cuore de De Amicis. Li konsideris Italion sia dua patrio kaj vaste verkis en la itala. Lì ŝanĝis sian originan antaŭnomon al Armand post legado de “La Damo de la kamelioj” de Dumas. Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1956 kaj tuj enamiĝis. Baldaŭ li ekkorespondis kun pluraj literaturistoj; liaj ĉefaj mentoroj fariĝis unue Julio Baghy kaj poste Marjorie Boulton. Liaj poemoj, rakontoj, artikoloj komencis disaperi en pluraj gazetoj kaj lia nomo baldaŭ disfamiĝis en nia verda komunumo. Tiam li estis la sola UEA-delegito en Ĉinio. Kiam eksplodis la “kultura revolucio”, li estis plurmaniere persekutata: ĉio okcidentema estis rigardata kiel malamika. Unue oni frakasis lian buston de Beethoven, oni detruis ĉiujn neĉinajn librojn kaj lian amatan laborilon: la tajpmaŝinon. Li estis devigata fuĝi kaj dum du jaroj kaŝe vagabondi almozule tra la lando. Ĝis kiam, en 1968, oni arestis kaj enkarcerigis lin. Dek suferajn jarojn en prizono, kie li grave malsaniĝis ĝis paraliziĝo. Li estis liberigita kaj rehonorigita nur en 1978. Malgraŭ la malbonega sanstato li tuj reaktivis en la literatura kampo. Ĉu tre malmodeste se mi citas ke li eĉ tradukis kaj aperigis en revuo iun mian poemon? Post longjara turmentado Armand Su forpasis la 23an de septembro 1990. Multegaj liaj amikoj kaj admirantoj lin ploris kaj ankoraŭ bedaŭras tiun perdon.
Por honorigi lian nomon Ĉina Esperanto-Eldonejo decidis kolekti liajn dise lasitajn poemojn kaj publikigi libron, kiu aperis en majo 1992. La malgranda sed ĉarma volumo entenas 178 poemojn de la ĉina poeto, ekde la unuaj, iom naivaj, amdeklaroj, ĝis la lastaj, multe pli maturaj, signifoplenaj kaj kortuŝaj versaĵoj pri diversaj temoj. En ĉiuj liaj verkoj surfaciĝas klare la figuro de granda animo, de poliedra pensulo, de fajne inspirita lirikisto. Legadon de tiu libro mi varme rekomendas; ĉiu povos ricevi el ĝi spiritajn plezurojn kaj instruojn. La libron konkludas longa poemo de Edwin de Rock, titolita “Armand Su liberigita”, unu el la plej belaj poeziaĵoj de mi iam legitaj en Esperanto.
Aldo de’ Giorgi
(“L’Esperanto” 1992-9, p.9)