Il 30 agosto ricorre la morte (nel 1954) del Cardinale Alfredo Ildefonso Schuster (1880-1954)
it.wikipedia.org/wiki/Alfredo_Ildefonso_Schuster
nato a Roma da padre bavarese e madre altoatesina di lingua tedesca, Arcivescovo di Milano dal 1929 al 1954, proclamato Beato dalla Chiesa cattolica il 12 maggio 1996.
Il personaggio è controverso, perché Schuster si illuse che la Chiesa potesse cristianizzare il fascismo, e che il fascismo avrebbe favorito la diffusione della fede cristiana, tanto che fece celebrare un Te Deum di ringraziamento quando nel 1935 le truppe italiane invasero l’Abissinia (piccolo particolare: gli abissini erano già cristiani, anche se non cattolici). Prese le distanze dal fascismo nel 1938, all’epoca delle leggi razziali; mantenne sempre, però, un atteggiamento di sostanziale equidistanza, tanto che nell’aprile 1945 che gli fu possibile (grazie anche alla sua origine germanica) trattare con gli occupanti tedeschi per evitare la distruzione di Milano.
Trascrivo un articolo tratto da “Espero katolika” 1996-7/8, p. 128-132, ed allego:
– una foto del Card. Schuster con Benito Mussolini, nel pomeriggio del 25 aprile 1945, da “Espero katolika” 1996-7/8, p. 129;
- una foto di soldati tedeschi che abbandonano Milano il 25 aprile 1945;
- una foto di partigiani a Milano il 25 aprile 1945;
– parte dell’articolo in italiano del giornale “Il Popolo” del 25 aprile 1945, intitolato “Perché Milano sappia”, che elenca i passi del Card. Kardinalo Schuster, presso tutti i gruppi combattenti, per evitare ulteriori inutili distruzioni.
Beata Alfredo Ildefonso Schuster
Resti kun Dio
Kardinalo Alfredo Ludovico Luigi Ildefonso Schuster, kiun Papo Johano Paŭlo la 2a beatproklamis la pasintan 12an de majo, estis nomumita ĉefepiskopo de Milano junie de 1929 kaj mortis aŭguste de 1954. Sur la katedro de sankta Ambrozo li restis dum 25 jaroj, kvarono da jarcento markita de la faŝisma diktaturo, de la hororoj de la dua mondmilito, de malorda kaj laborema postmilita periodo.
En la eklezia flanko ne estis esencaj ŝanĝiĝoj, sed malrapida kaj laŭgrada ekapero – ĉefe depost 1945 – de diversa maniero fare de la homoj rilati kun katolikismo, deirante el politikaj preferoj. Amasoj da homoj elektis grupiĝojn kaj homojn de la maldekstro, ĉefe la komunistan partion, kontraŭ kiu la katolikoj klopodis starigi baron fortigante la kristan-demokratan partion. Pli profunde la itala kristanismo komencis esti trairata de novaj fermentoj, kiuj estigis ŝanĝojn en la moroj de la katolikoj kaj fendetojn en la kompakto, sed des pli en la solideco de la tradicioj kaj konvinkoj.
Alfredo Ildefonso Schuster estis benediktana monaĥo, naskita en Romo en 1880, kiu eniris ankoraŭ knabo en monaĥejon, kaj kiu fakuliĝis en studoj pri historio, liturgio, arkeologio, religia muziko, tuj post pastriĝo en 1904. Ekde tiu jaro la pliprofundigo de tiuj studobjektoj ritmis kun la didaktikaj taskoj, pli kaj pli prestiĝaj en la roma universitata mondo, kun respondecoj pli kaj pli markitaj en lia kongregacio kaj kun servoj pli kaj pli devontigaj en la ekleziaj institucioj.
La estimo kiun por li havis Papo Benedikto la 15a pravigis kaj antaŭenigis tiun ĉi kreskon de prestiĝo de la monaĥo, kiu, laŭ sia elekto – kaj li tion klare skribis – dezirus resti en “anguleto”. Li jam elektis resti unike kun Dio, en lia amoplena intimeco: «esti perfektaj kaj kopii en ni la belaĵojn de la Patro, ne estas libervola agado, sed devo, kaj frue aŭ malfrue en la mort-lito, ni devos konscii, ke tio estis la unicum necessarium (ununura necesaĵo), nek restis alio por fari ĉi-tere».
La katolika medio de Milano tre surpriziĝis kiam junie de 1929 ĝi sciis, ke Papo Pio la 11a nomumis ĉefepiskopo de la urbo la abaton de la roma Baziliko de Sankta Paŭlo ekster la muregoj. Schuster certe konis la problemojn kaj situaciojn de la milana diocezo, ĉar de 1926 gis 1928 li estis sendita tien kiel apostola vizitanto. Sed la rezervoj koncerne tiun monaĥon estis pli ol unu: pri lia benediktana eduko, kiun oni konsideris malmulte taŭga por la dinamismo de la paŝtistaj ritmoj de granda diocezo; pri lia rigideco, spertita per la rapida kaj elradika maniero per kiu li solvis kelkajn gravajn problemojn de la milana Eklezio; pri lia memstareco, ĉar oni sciis, ke li, en juĝoj kaj decidoj, multe dependis de Papo Pio la 11a.
Kardinalo Schuster iris al Milano sen deklarita paŝtista strategio. En la du leteroj, kiujn li sendis el Romo, unu itallingva al la fideluloj, la dua en la latina al la pastraro, estas tamen klare deklarita la intenco sindoniĝadi «sur vian oferon… kaj sur la dian servon de via kredo». La esprimo, prenita el la letero al la Filipianoj (2,17), ne estas nur solena intenco-deklaro, sed programo al kiu la ĉefepiskopo konstante restis fidela. La homoj tuj vidis en li novan Sanktan Karlon, kaj la granda Borromeo estis la plej eksplicita orientiga punkto de la agado de Schuster. Li volis imiti lian zorgemon, retrairi liajn paŝojn, reprezenti sub nova lumo kaj per nova forto lian reforman sopiron. Apenaŭ 6 monatojn post lia enoficiĝo, li komencis sian unuan paŝtistan viziton al la 900 paroĥejoj de la diocezo. Li faros entute preskaŭ 5 vizitojn, ĉiam sen akompano, atingante eĉ la pli forajn kapelojn de provincoj Lecco, Luino kaj Komo.
Neniu kontraŭa cirkonstanco povis iam haltigi tion, kiun li difinis «la misiista tago de la episkopo»: ne sukcesis malbona vetero, nek lacigaj paŝadoj, nek bombadoj dum milito, nek la pafiloj alcelataj de germanoj aŭ de la faŝistoj, nek la febro, «Estas laboraĉo esti ĉefepiskopo de Milano», li konfidis iun tagon. Kaj kardinalo Gerlier de Liono bonhumore difinis lin «malbonvivulo», ĉar, li diris, li ne manĝas, ne dormas, ĉiam laboras.
En sia koro li ĉiam restis monaĥo, sed la sekuran iradon de la sankteco li trovis en la vojoj de la mondo, kontakte kun la homoj, kiujn li volis ĉiumaniere konduki al la alta horizonto de Dio. Ne klariĝas alimaniere lia konstanta predikado de la katolika vero, lia senlaco sin dediĉi kaj verki por ke la paroĥejoj estu organizataj kaj en ĝi agu la katolikaj asocioj, lia pasioplena kaj martelanta alvoko por la sankteco de la paŝtistoj.
La sekreto de ĉio estis lia interna vivo, lia neŝancela kaj konvinkita loĝado en Dio per preĝado. Li preĝis multe. Kaj preĝis bone Kardinalo Schuster. Multaj milananoj svarmis en la Katedralo, allogataj de la maniero celebri de la ĉefepiskopo: li surgenuiĝis kvazaŭ dia ĉeesto starus fronte al li, dum procesioj li tenis la hostiujon kvazaŭ li portus ne objekton, sed la personon mem de Kristo. La alta spirita horizonto en kiu restis vortoj kaj konduto de Kardinalo Schuster ne malebligis al li malsupreniri konkrete en la bezonojn de la homoj, kaj plenumi inter ili delikatajn peradojn en aparte malfacilaj momentoj.
Diskutigis – kaj verŝajne por kelkaj ili estas daŭre problemoj – kelkaj sintenoj kaj ĉefe kelkaj eldiroj de la ĉefepiskopo de Milano dum la jaroj de la t.n. “konsento” kun faŝismo. El kiu li definitive distingis sin per la fama prediko de la 13a de novembro 1938, en la Katedralo, kiam li eldiris drastan kondamnon de la rasismaj misracioj.
Sub senpasia kritika pritakso, la akuzoj pri kompliceco falas kiel malfortega paper-kastelo, laŭ la unuanima opinio de la juĝistoj vokataj esprimi sin pri la beatigo.
La paŝtisto moviĝis en la puraj regionoj de la Evangelio, kaj en la kontaktoj kun homoj de la reĝimo, li vidis animojn por savi. Ĉu naiveco? Ĉu troabunda konfido? Ĉu malmulta kritika intuicio? Verŝajne oni povas tion diri: neniu diras, ke sankteco
implicas politikan ruzecon.
Sankteco tamen havas kiel elementon – krom la amo al Dio – amon al la proksimulo. Kaj kardinalo Schuster, dum la 25 jaroj de la milana episkopado, estis en ĉiu situacio la samariano, kiu kliniĝis ĉe ĉiu malbonŝanculo pro iu ajn motivo. Li aranĝis karitat-agadojn ĉiufoje kiam aperis urĝa stato, proksime aŭ malproksime de li. En tempo de milito li senŝpare elspezis por la materiaj bezonoj de la personoj: por la rajtoj de la kaptitoj kaj de enkarcerigitoj, por peti kaj doni informojn pri malaperintoj, por liveri nutraĵon kaj vestaĵojn al ĉefrontaj soldatoj aŭ en la koncentrejoj, por konsoli la familiojn de mortintoj kaj vunditoj de bombadoj.
Kaj ĉirkaŭ la fino de la milito, kiam li sentis la realan danĝeron de kompleta detruo de Milano kaj de ĝia teritorio, li fariĝis akcelanto de perado plur-sektora kun aliancitoj, germanoj, faŝistoj, liberig-komitatoj. La lasta akto de tiu malfacila kaj pridiskutata perado estis la renkontiĝo, kiun li havis kun Mussolini posttagmeze de la 25a de aprilo 1945. La milananoj dankemis al li pro tio, kion li faris por la urbo kaj ties loĝantoj. Sed por li komenciĝis nur nova paĝo, tiu de la malfacila religia, morala kaj civila rekonstruo, pri kiuj li ankoraŭfoje estis frontloke kun decido-fara rolo.
Li komencis esti laca, kvankam li tute ne neglektis siajn taskojn. Li komencis krome senti timon por la destino de kristanismo, ĉar li vidis ke la amasoj disiĝas el la kristanaj moroj kaj praktiko. Li ne plu emis batali, kvankam li ne ĉesis prediki principojn.
Al li interesis jam nun nur sankteco: «Necesas, ke en ĉi tiu malhela horo ni pregpetegu de la Sinjoro la donacon de la Sanktuloj», li skribis al amiko Pastro Giovanni Calabria la 2an de aŭgusto 1953. Unu jaron poste, la 30an de aŭgusto, li, elĉerpita, fermis sian surteran tagon, travivitan sub la blazono de la plej rigora ora et labora (preĝu kaj laboru) de la benediktanoj. La homoj perceptis kaj atestis, ke mortis sanktulo. La Eklezio oficiale proklamis tion la 12an de majo 1996.
(“Espero katolika” 1996-7/8, p. 128-132)