Homoj

James Joyce

La 2-a de februro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1882) de la irlanda verkisto, poeto kaj dramisto James Joyce (1882-1941)
eo.wikipedia.org/wiki/James_Joyce
fama precipe pro la romanoj “Ulysses” (Uliso), “Dubliners” (Dublinanoj), “A Portrait of the Artist as a Young Man” (Portreto de l’ artisto kiel junulo), “Finnegans Wake” (La Funebra Viglado pro Finnegan).
Li multe vojaĝis; li vivis ankaŭ longe en Triesto, ekde kiam ĝi apartenis al la Aŭstria-Hungara Imperio; en Triesto li ligis amikecon kun Italo Svevo,

Italo Svevo


verkis la unuajn tri ĉapitrojn de “Uliso”, kaj estis kutimulo de la historia “Caffè degli Specchi” (Kafejo de la Speguloj) en la Granda Placo (nun “piazza dell’Unità d’Italia” – placo de la Unueco de Italio), kaj de la “Caffè Tommaseo” (Kafejo Tommaseo) en la samnoma placo.
En Triesto, Joyce instruis la anglan ĉe la Lingvolernejo “Berlitz School”; estus interese scii, “kian” anglan, tial ke en siaj verkoj li utiligis tiun lingvon en maniero absolute nekonformisma kaj noviga (koncerne gramatikon, sintakson kaj vortostokon), kio vekis samtempe entuziasmajn aprobojn kaj akrajn kritikojn. Cetere, en siaj verkoj Joyce utiligis, ilin miksante kaj kreante novajn vortojn, kvardekon da lingvoj, inkluzive de Esperanto; ankaŭ pro tio estas tre malfacile kompreni kaj traduki liajn skribaĵojn (krome, la enhavo mem de la verkoj de Joyce sugestis al kelkaj, pridubi lian mensan sanecon).
Joyce flue parolis la italan; eĉ, restas atestoj pri lia uzo de la triesta dialekto (parolas pri tio Giampiero Mughini en la bela libro “In una città atta agli eroi e ai suicidi – Trieste e il caso Svevo”, Bompiani, Milano 2011 – “En urbo taŭga por herooj kaj sinmortigoj – Triesto kaj la afero Svevo).
Burokrata kuriozaĵo; en 1912 Joyce sukcese trapasis, en Padovo, la ekzamenon por instrui en la italaj lernejoj, sed li estis malakceptita, ĉar ne estis rekonita lia studtitolo, akirita eksterklande.
Detala listo de tio, kio de Joyce aŭ pri Joyce estis publikigita en Esperanto, troviĝas ĉi tie:
www.autodidactproject.org/bib/joyce_esperanto02.html
Mi plue mencias:
“Literatura Foiro” 2015-275, p. 118-123 (kun foto)
“Literatura Foiro” 2015-276, p. 182-184
Mi transskribas du erojn de Joyce, en kiuj estas utiligita Esperanto, kaj (kun traduko al la itala) artikoleton pri Joyce aperintan en la bulteno 2014-9/10 de la Triesta Esperanto-Asocio/ TEA.
Mi aldonas (el foto de Teresa Varvara) la bildon de la bronza statuo de Joyce, kiun oni renkontas kvazaŭ familiaran ĉeeston, piedirante tra la stratoj de Triesto.


BLOOM: I stand for the reform of municipal morals and the plain ten commandments. New worlds for old. Union of all, jew, moslem and gentile. Three acres and a cow for all children of nature. Saloon motor hearses. Compulsory manual labour for all. All parks open to the public day and night. Electric dishscrubbers. Tuberculosis, lunacy, war and mendicancy must now cease. General amnesty, weekly carnival, with masked licence, bonuses for all, esperanto the universal brotherhood. No more patriotism of barspongers and dropsical impostors. Free money, free love and a free lay church in a free lay state.
James Joyce, Ulysses, Circe
°°°°°
Will you please come over and let us mooremoore murgessly to each’s other down below our vices. I am underheerd by old billfaust. Wilsh is full of curks. The coolskittle is philip deblinite. Mr Wist is thereover beyeind the wantnot. Wilsh and wist are as thick of thins udder as faust on the deblinite. Sgunoshooto estas preter la tapizo malgranda. Lilegas al si en sia chambro. Kelkefoje funcktas, kelkefoje srumpas Shultroj. Houdian Kiel vi fartas, mia nigra sinjoro? And from the poignt of fun where I am crying to arrive you at they are on allfore as foibleminded as you can feel they are fablebodied.
James Joyce, Finnegans Wake
°°°°°
(Segue traduzione in italiano)
La ekstravaganca Joyce
En 1905 alvenas en Triesto el la fora Dublino iu senmona irlanda profesoro, kies nomo estis James Joyce (1882-1941). Li venis kune kun knabino, Nora Barnacle, kiun ĉiam li prezentis kiel sian edzinon, kvankam nur en 1931 li ŝin edzinigos, post 27 jaroj da kunvivado. Ilia unua hejmo estis en “Barriera Vecchia”, n. 32; dum sia restado en Triesto mult-foje ili ŝanĝos loĝejon.
Tamen tutcerte tiu unua tago en la urbo restis bone fiksita en ilia memoro. Ĵus eltrajniĝintaj, en la ĝardeneto de la placo vidalvida al la centra stacidomo, ili spektis viglan disputon inter anglaj kaj aŭstraj maristoj. J. Joyce, kiu estis alta, maldika kaj tre miopa, ekhavis la bizaran ideon helpi la samlandanojn kaj… sin ĵetis en la lukton.
Konsekvenco? Li pasigis la tutan nokton en malliberejo, dum la pacienca Nora, sidanta sur ĝardeneta benko, atendis lian revenon!
(Bulteno de Triesta Esperanto-Asocio/ TEA, 2014-9/10, p. 2)

(Traduzione):
Lo stravagante Joyce
Nel 1905 arriva a Trieste dalla lontana Dublino uno squattrinato professore irlandese, che aveva nome James Joyce (1882-1941). Venne con una ragazza, Nora Barnacle, che presentava sempre come sua moglie, sebbene soltanto nel 1931 l’abbia sposata, dopo 27 anni di convivenza. La loro prima abitazione fu in Barriera Vecchia, n. 32; durante il soggiorno a Trieste avrebbero cambiato casa molte volte.
Però è certo che quel primo giorno in città restò ben fisso nella loro memoria. Appena scesi dal treno, nel giardinetto della piazza di fronte alla stazione centrale assistettero ad una vivace discussione tra marinai inglesi ed austriaci. J. Joyce, che era alto, magro e molto miope, ebbe la bizzarra idea di aiutare i suoi connazionali e… si buttò nella mischia.
Conseguenza? Passò tutta la notte in prigione, mentre la paziente Nora, seduta su una panchina del giardinetto, aspettava il suo ritorno.
(Bollettino dell’Associazione Esperantista Triestina/ AET, 2014-9/10, p. 2;
trad. Antonio De Salvo)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *